Salti al enhavo

Nova estraro de UEA


 Diskonigi

La lasta mateno: estraranoj kun aktivuloj kaj kongresanoj dum la Fermo. Foto: Kang Hon-gu

Eblas aŭskulti ĉi tiun artikolon, kiun voĉlegis Patrick Morando.

La komitato de Universala Esperanto-Asocio (UEA) gvidas la agadon de la asocio. Ĝi faras ĉiujn decidojn pri la ĝenerala direkto de la asocio, pri administrado, financaj planoj kaj simile.

La komitatanoj estas nomitaj de la naciaj asocioj, la plej grandaj fakaj asocioj, kaj TEJO (Tutmonda Esperantista Junulara Organizo). Krome la individuaj membroj de UEA elektas kelkajn komitatanojn, kaj la komitatanoj mem povas elekti iujn pliajn homojn kun aparte bezonataj spertoj. Estas nuntempe 55 komitatanoj.

La komitatanoj kunsidas ĉiujare dum la Universala Kongreso, kaj ankaŭ inter la kongresoj per poŝto kaj nuntempe per interretaj kunsidoj. En ĉiu tria jaro ili elektas la Estraron de UEA, la pli malgrandan grupon, kiu regas la agadon de la asocio.

Dum la ĵusa UK en Montrealo komenciĝis nova tri-jara periodo, kaj oni elektis novan estraron. Fakte ne okazis grandaj ŝanĝoj: la prezidanto, unu el la du vic-prezidantoj kaj la sekretario restis samaj, kaj eniris nur du novaj estraranoj. (Estas rimarkinde ĉi-foje, ke unu el la novaj estraranoj estas virino; la lasta estraro tute ne enhavis virinojn.)

Dum sia unua reta kunsido, la 20-an de aŭgusto 2022, la Estraro dividis inter si la taskojn de la diversaj fakoj:

Prezidanto: Duncan CHARTERS (Usono) - Kunordigo, Strategio, Biblioteko, Esploro kaj Dokumentado.

Vicprezidanto: Fernando Jorge PEDROSA MAIA Jr. (Brazilo) - Centra Oficejo, Financoj, Kulturo, Kongresoj, Reta Agado, Ameriko.

Vicprezidanto: Amri WANDEL (Israelo) - Scienca kaj Faka Agado, Revuo Esperanto, Terminologio, Meza Oriento kaj Norda Afriko.

Ĝenerala Sekretario: Aleks KADAR (Francujo) - Administrado, Delegita Reto, Rilatoj kun Membro-Organizoj (Landa Agado), Rilatoj kun TEJO, Statuta Reformo.

Aurora BUTE (Rumanujo) - Instruado, Rilatoj kun ILEI (Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj), Eŭropo. 

François LO JACOMO (Francujo) - Informado, Eksteraj Rilatoj, Amikoj de Esperanto, Esperanto-Centroj, Ĝemelaj Urboj.

Jérémie SABIYUMVA (Burundo) - Aktivula Maturigo, Afriko. (Aktivula Maturigo estas agado por trejnado de esperantistoj, kiuj deziras aktivi en la movado.)

SO Jinsu (Koreujo) - Eldonado, Azio kaj Oceanio.
 

Eblas trovi la kontaktadresojn de la unuopaj estraranoj en ĉi tiu paĝo.

Fonto: Gazetara Komuniko de UEA, n-ro 1060 (2022-08-21)

  • Ŝati 2
  • Dankon 1

  • administrado: prizorgado de la funkciado de organizaĵo.
  • delegito: homo sendita por prezenti la aferojn de iu asocio.
  • eldonado: produktado kaj publikigo de verkoj.
  • financa: rilata al monaj rimedoj de organizaĵo aŭ de homo, aŭ al la stato de la enspezoj kaj elspezoj.
  • ĝemelaj urboj: paro de similaj urboj en malsamaj landoj, kiuj havas specialan rilaton kun komunaj vizitoj kaj kulturaj interŝanĝoj.
  • ĝemeloj: du (aŭ pli) da gefratoj, naskitaj en la sama tago, kaj ofte tre similaj inter si.

1181858269_emelojpx..jpg.d9e14418a606a0a0ccd2b4a924b49b2e.jpg

  • individua: unuopa, persona, kiel unu aparta membro de grupo. 
  • kun-ordigi: aranĝi la diversajn partojn de afero, por ke ili bone funkciu kune.
  • maturigo: evoluigo ĝis plena kreskado kaj kapablo.
  • n-ro: numero
  • re-formo: ŝanĝo en la formo de afero kun la celo plibonigi ĝin.
  • statuto: baza regularo de asocio.
  • strategio: lerte preparita plano de milito; plano pri la maniero atingi iun celon.
  • terminologio: scienco pri la kreado de bone difinitaj fakaj aŭ sciencaj vortoj.
  • trejnado: instruado kaj ekzercado por konduki al dezirata nivelo de kapablo.

 

 Diskonigi


Uzanta eĥosono

Rekomendataj komentoj

Ne estas komentoj por montri.



Aliĝu al la diskutado!

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.

Gasto
Aldoni komenton

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.