Salti al enhavo

Monato 40-jariĝas!


 Diskonigi

Eblas aŭskulti ĉi tiun artikolon, kiun voĉlegis Derek Roff.

LASTA NOVAĴO (en marto 2020): Ĉar multaj homoj devas resti hejme pro la viruso, la eldonejo de Monato decidis igi libere preneblaj el la reto la lastajn tri numerojn.

En 1977 germana ĵurnalisto kaj esperantisto havis belan ideon: li deziris fondi ĉiusemajnan Esperanto-revuon. Ekzistas kompreneble multaj nacilingvaj semajnaj gazetoj, sed Esperanto-revuo havus apartan avantaĝon. En nacilingvaj gazetoj kutime laboras loĝantoj de la lando, kie la revuo estas eldonata. Per Esperanto, tamen, la ĵurnalistoj povus esti loĝantoj de la landoj, pri kiuj ili verkas. Tio signifus, ke en internaciaj raportoj la legantoj ricevos la vidpunkton de lokulo.

En 1978 tiu ĵurnalisto, Stefan Maul, realigis sian ideon. Li aperigis prov-numeron de revuo Semajno, lukse presita en 40 paĝoj kun multaj ilustraĵoj. La eldonon Maul pagis el la propra poŝo. Li kalkulis, ke 50 numeroj de Semajno povos aperi ĉiujare, se 10 000 homoj pretos pagi la abonon. 

Bedaŭrinde la projekto ne sukcesis. La abonprezo por bele ilustrita semajna revuo estas sufiĉe granda sumo, kaj necesus pagi la tutan jaron en unu fojo (nacilingvajn revuojn oni kutime pagas ĉiusemajne, kiam oni aĉetas ilin, do la sumo ne ŝajnas tiom granda). Krome, por Esperanto-revuo ĉiam necesas kalkuli ankaŭ la sendokostojn, kio signife altigas la prezon de la revuo. Estis neeble trovi 10 000 esperantistojn, aŭ eĉ mil, kiuj pretus pagi tiel altan kotizon.

Maul jam forlasis sian ideon, kiam li ricevis proponon de dana eldonisto, Torben Kehlet. Kehlet estis estro de la Esperanto-eldonejo TK/Stafeto. Li opiniis, ke la semajna gazeto havas nerealisme altan kotizon. Anstataŭe li proponis eldoni ĝin unu fojon monate, kaj mem akcepti la financan riskon. Maul akceptis tiun proponon, kaj la unua numero de revuo Monato aperis en januaro 1980.

Kvardek jarojn post sia ekapero, Monato ankoraŭ vivas kaj bone fartas, kun legantoj en pli ol 65 landoj. Ĝi enhavas artikolojn pri politiko, kulturo, scienco, moderna vivo kaj aliaj temoj. Laŭ la unua ideo de Maul, la raportistoj de Monato kontribuas nur artikolojn pri sia propra lando.

Stefan Maul redaktis la revuon ĝis 1992, sed la laboro estas tro granda por unu homo. Poste, la taskojn transprenis tuta teamo da redaktoroj. Maul revenis kiel ĉefredaktoro de 1999 ĝis 2010. La gvida redaktoro nuntempe estas Paul Peeraerts el Belgujo.

Monato estas legebla en papera versio, sed ankaŭ rete en la formoj PDF, Mobipocket, kaj ePUB. Malnovaj artikoloj estas legeblaj senpage.

Redaktite de Anna

  • Ŝati 5
  • Ami 1

  • avantaĝo: tio, kio alportas la plej bonan situacion, gajnon aŭ utilon.
  • el-doni: produkti kaj publikigi verkon.
  • financa: rilata al monaj rimedoj de organizaĵo aŭ de homo, aŭ al la stato de la enspezoj kaj elspezoj.
  • ilustraĵo: desegnaĵo aŭ bildo aldonita al teksto.
  • ilustri: aldoni desegnaĵojn aŭ bildojn al teksto.
  • ĵurnalisto: profesia raportisto por gazeto.
  • luksa: videble multe-kosta kaj alt-kvalita.
  • risko: ebleco de danĝera situacio; ebleco de malgajno aŭ perdo.
  • vid-punkto: maniero rigardi aferojn, opinio.
  • viruso: treege malgranda kaj nevidebla portanto de malsanoj.

902371743_Kronviruso(publika).png.2111622f5ffdaf05ca7dbaac81ce90e3.png

 Diskonigi


Uzanta eĥosono

Rekomendataj komentoj

Dankegon por tiu artikolo

Estas mi kiu proponis tiun artikolon per eta artikoleto de punktoj el Vikipedio.

Mi dankas Anna kiu redaktis kaj pligrandigis tiun artikolon kun interesaj historiaj detaloj kaj tre legenda formo aŭ aspekto.

Vere leginda artikolo pri la revuo Monato

  • Ŝati 1
Ligo al komento
share_externally

Kaj dankon al vi, Scivolemo, pro via mallonga artikolo, sur kiu baziĝis ĉi tiu pli detala. Dankon ankaŭ al Fabiano, kiu kreis la tre belan ilustraĵon!

Ligo al komento
share_externally

Dankon al vi por ĉi tiu bela artikolo. Mi trovis revuon por legi. Ankaŭ ĉi tiu estis mian unuan artikolon. Mi volas plibonigi mian Esperanton.

  • Ŝati 1
Ligo al komento
share_externally

antaŭ 9 minutoj, Hakan diris:

Dankon al vi por ĉi tiu bela artikolo. Mi trovis revuon por legi. Ankaŭ ĉi tiu estis mian unuan artikolon. Mi volas plibonigi mian Esperanton.

Kaj dankon al vi, Hakan, pro via afabla komento! La plej bona maniero por plibonigi vian Esperanton estas multe legi, ekzemple artikolojn en Monato, aŭ en uea.facila!

Se vi volas peti korektadon de viaj eraroj, bonvolu alklaki la simbolon en la formo de eta instruista ĉapeloimage.png.1ebd8314a9bfcbb1e7bbea91ba5fa7e3.pngkiu aperas sube, kiam oni skribas komentojn.

 

Ligo al komento
share_externally



Aliĝu al la diskutado!

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.

Gasto
Aldoni komenton

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.