Salti al enhavo

La Usona Bona Film-Festivalo


 Diskonigi

Eblas aŭskulti ĉi tiun artikolon, kiun voĉlegis Derek Roff.

Ĉi-printempe okazis la unua Usona Bona Film-Festivalo sub aŭspicioj de Esperanto-USA!

La festivalo estis por ĉiuj en Esperantujo. La reguloj estis simplaj: la filmoj devis esti tute en Esperanto kun almenaŭ dek Esperantaj vortoj, kaj enhavi ankaŭ tason da kafo.

La konkurso ricevis 27 filmetojn kun tre varia enhavo: pri spacvojaĝado, meditado, eĉ parolanta lacerto. Ili estis amuzaj kaj montris, kiel eblas uzi Esperanton laŭ krea maniero.

Preskaŭ ĉiuj partoprenantoj en la filmfestivalo estis novuloj. Por iuj homoj tiu estis la unua fojo fari filmon. Por aliaj ĝi estis la unua fojo fari prezenton en Esperanto. Iuj estis eĉ novaj al Esperanto. Ĉiuj kuraĝis provi ion novan.

La unua premio estis 300 usonaj dolaroj. Estis entute 10 mon-premioj, kaj krome estis aparta premio por la filmo preferita de la spektantoj. Organizis la eventon Alex Miller, la vicprezidanto de Esperanto-USA. Li komentis: "Mi ne povas kredi, ke ni ricevis tiel multe da filmoj. Venis duoble pli ol mi atendis. Iuj el ili estis elstaraj."

La gajninto de la unua premio, Simone Davis el Britio, diris: "Mi neniam faris filmon antaŭe... Sed nun mi havas novan ŝatokupon. Tio montras, ke se io estas malfacila sed tamen ŝajnas amuza, provu ĝin. Eble vi ĝuos ĝin!"

Spektu unu el la filmetoj ĉe uea.facila.

Ĉiuj filmoj estas spekteblaj en la JuTuba kanalo de Esperanto-USA.

 

Myrtis Smith
 

  • Ŝati 2
  • Ami 1

Myrtis Smith estas usona esperantistino, inĝeniera instruisto tage kaj aspiranta artisto nokte. Ŝiaj ŝatokupoj inkluzivas verkadon, dancadon, kudradon, marŝadon kaj, kompreneble, Esperanton.


  • aŭspicii: doni sian nomon kaj protekton al iu aranĝo, ekzemple al kunveno aŭ konkurso.
  • dolaro: mon-unuo $ en Usono, Kanado, Aŭstralia kaj kelkaj aliaj landoj.
  • el-stara: staranta alte super la aliaj membroj de grupo pro rimarkinda kvalito.
  • Esperantujo: la Esperanta mondo.
  • evento: aparta, sufiĉe grava okazaĵo.
  • festivalo: granda festa kunveno, ofte kun aparta temo, ekz. pri arto, filmo, muziko aŭ simile.
  • Jutubo (YouTube): populara retejo por alŝuto kaj rigardado de filmetoj.
  • kanalo: la vojo por dissendi la programojn de difinita radia, televida, aŭ reta organizaĵo.
  • lacerto: kvar-pieda besto kun longa maldika vosto, naskanta per ovo, rapide kuranta.

238767669_Lacertopx..jpg.9f6a60fa7aff3a9d7b4386cf55db648e.jpg

  • mediti: longe kaj profunde fiksi sian penson al io.

345113158_Meditadopx..jpg.c4e9f786fb06955f4274c9df44b43b5c.jpg

  • spekti: rigardi filmon, teatraĵon, televidan programon aŭ simile.
  • ŝat-okupo: neprofesia agado, kiun oni faras pro plezuro kaj intereso.
  • varia: ne ĉiam sama; divers-speca.

 Diskonigi


Uzanta eĥosono

Rekomendataj komentoj



Aliĝu al la diskutado!

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.

Gasto
Aldoni komenton

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.