Salti al enhavo

La kastelo Grezijono


 Diskonigi

Eblas aŭskulti ĉi tiun artikolon, kiun voĉlegis Derek Roff.

La kastelo Grezijono (Grésillon), konstruita en 1882, troviĝas en la okcidenta parto de Francujo inter Nanto kaj Parizo.  Ĝia nomo en la mezepoka franca lingvo signifas grilo, aŭ loko en kiu kantas grilo.

2131947647_MapodeGrezijono.jpg.1b08f60837977a6f2ab9ff0037c681ef.jpg
La kastelo troviĝas tie!

En 1952, la kastelo estis aĉetita de esperantistoj por fari kursojn por instrui Esperanton. Ĝia oficiala nomo estas nun “Kulturdomo de Esperanto”.

844534383_Grezijonopanelo.jpg.0200a65b3d99eff125511e916a75caa1.jpg 

Ĉe Grezijono estas dudek kvin dormoĉambroj kun ĉirkaŭ sesdek litoj en la ĉefa konstruaĵo kaj en la kromdomoj. Sur la apud-kastela herbejo oni povas tendumi.

La kulturdomo organizas Esperanto-programon ĉiu-jare. La programo daŭras unu aŭ plurajn semajnojn kaj normale enhavas Esperanto-kursojn kaj aliajn aktivaĵojn: prelegojn, spektaklojn, kulturon kaj arton, man-laborojn (ekz libro-bindadon), marŝadon, ktp.

Unu el la kursoj estas PRINTEMPaS, kiu okazas fine de aprilo ekde 2010. Tio estas intensa kurso de Esperanto (kvin horoj da instruado ĉiu-tage dum unu semajno) kun KER-ekzameno je la fino de la semajno. Estas tri niveloj: komencantoj, meza nivelo kaj progresantoj.

2123792344_Grezijonoleciono.jpg.ff85f9deb8f1bfd3df5b1afc1a7eaa1e.jpg

Dum la restado, oni ne nur studas, sed ankaŭ amuziĝas. Okazas diversaj agadoj posttagmeze, ekz. vizitoj al historia apoteko, al prahistoria dolmeno, al alia kastelo, krom biciklado kaj flugpilko, dum vespere estas muzikaj prezentoj kaj prelegoj. 

En 2019, ĉirkaŭ tridek lernantoj de diversaj landoj partoprenis en PRINTEMPaS. Ili venis de Francujo kompreneble sed ankaŭ de Irlando, Britujo, Belgujo, Svislando kaj Rusujo. 

Jam eblas aliĝi al la venonta sesio, kiu okazos de la 17-a ĝis la 25-a de aprilo 2020. 

Anthony Bodineau

Redaktite de Anna

  • Ŝati 3
  • Ami 1
  • Dankon 1

Anthony Bodineau estas franco, nun loĝanta en Londono. Li eklernis Esperanton antaŭ kvar jaroj, kaj nun mem instruas kurson por komencantoj.


  • kastelo: granda loĝloko, defendebla kontraŭ atakoj per altaj muroj; granda konstruaĵo kie loĝas reĝo aŭ alia grava persono.

A castle of square plan surrounded by a water-filled moat. It has round corner towers and a forbidding appearance.

                         Foto: WyrdLight.com  CC BY-SA 3.0

  • grilo: insekto aktiva kutime nokte, kiu aŭdigas fortan bruon per siaj kruroj.

cricket

  • tendumi: dum kelka tempo loĝi en sub-ĉiela loĝejo el ŝtofo. 

800px-Junjik_Valley_Man_and_Wall_Tent_picture_from_the_U.S._Fish_and_Wildlife_Service.jpg

  • bindi: kunkudri la kajerojn de libro kaj surmeti sur ilin malmolan kovrilon.

800px-Relieur_JPG01.jpg

Foto: Jean-Pol Grandmont  CC BY 2.5

  • apoteko: vendejo, kie oni vendas kuracilojn.

Pharmacy

  • dolmeno: grupo de ŝtonegoj el la prahistoria tempo, super loko, kie mortintoj estis enterigitaj.

Dolmeno.thumb.jpg.a7696f613356e3e1807e601560ea3f34.jpg

 

 Diskonigi


Uzanta eĥosono

Rekomendataj komentoj



Aliĝu al la diskutado!

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.

Gasto
Aldoni komenton

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.