Salti al enhavo

La Esperanto-muzeo
de la Aŭstria Nacia Biblioteko


 Diskonigi

Esperantomuseum, Palais Mollard, Herrengasse 9, 1010 Wien © Österreichische Nationalbibliothek/Pichler

Eblas aŭskulti ĉi tiun artikolon, kiun voĉlegis Margaret Zaleski-Zamenhof.

La Esperanto-muzeo en Vieno estis fondita en 1927 de la aŭstra esperantisto kaj eksa fervojisto Hugo Steiner (1878–1969). Ĉar Esperanto estis tre populara en tiu tempo, la registaro, kaj ĉefe la tiama kanceliero de Aŭstrio, subtenis ĝian fondadon.

En 1928 la muzeo oficiale fariĝis parto de la Aŭstria Nacia Biblioteko. Ĝia inaŭguro okazis en la fama Prunksaal (Pompa Salono) de la biblioteko en la sekvonta jaro. Ekde sia fondiĝo la muzeo ankaŭ funkciis kiel dokumenta centro kun biblioteko kaj arkivo.
 
Post kiam la nazioj aneksis Aŭstrion en 1938, la Gestapo fermis la muzeon. Laŭ Adolf Hitler, Esperanto estas “universala lingvo de judoj”, per kiu la “monda judaro” celas superregi la tutan mondon.

Post la Dua Mondmilito, en 1947, la Esperanto-muzeo remalfermiĝis en la malnova palaco Hofburg ĉe la centro de Vieno. En 2005 ĝi translokiĝis en la proksiman palacon Palais Mollard (Herrengasse 9), kie ekzistas idealaj kondiĉoj en sekuraj kaj klimatizataj ĉambroj por la biblioteko, la arkivaĵoj kaj la muzeaj objektoj. 

La Esperanto-muzeo ĉefe prezentas la historion de Esperanto kaj montras ĝian mondvastan signifon kaj multflankan aplikon, sed ĝi ankaŭ donas superrigardon pri aliaj planlingvoj. En moderna konstanta ekspozicio aperas ne nur okultrafaj afiŝoj, gravaj publikaĵoj kaj specialaj objektoj – kiel ekzemple insignoj kaj vendo-reklamiloj – sed ankaŭ filmoj kaj interaktivaj komputiloj. 

Dum sia preskaŭ 100-jara ekzisto la biblioteko de la Esperanto-muzeo, kiu oficiale nomiĝas ekde 1990 Kolekto por Planlingvoj, konstante kreskas. Nuntempe ĝi estas la plej granda kolekto de planlingvoj kaj la plej ampleksa Esperanto-biblioteko en la mondo, kun pli ol 150 000 bibliotekaj objektoj. Inter tiuj estas multaj gazetoj kaj revuoj, kiuj estas gravaj fontoj por la historio de planlingvoj kaj de Esperanto. La Kolekto por Planlingvoj ankaŭ enhavas multenombrajn fotojn, afiŝojn kaj gazetartikolojn. Krome ĝi konservas plurajn postlasaĵojn, precipe de verkistoj, tradukistoj kaj sciencistoj, sed ankaŭ arkivojn de asocioj, ekzemple tiun de Universala Esperanto-Asocio. 

Eblas viziti la legosalonon de la kolekto de lundo ĝis vendredo. Krome, la granda nombro de ciferecaj dokumentoj estas daŭre alirebla en la retpaĝo de la biblioteko – je ĉiu horo kaj de ĉiu loko en la mondo.

Romana Holtemayer
 

  • Ŝati 3
  • Dankon 1

Romana Holtemayer deĵoras ekde printempo 2022 kiel bibliotekistino en la Esperantomuzeo kaj Kolekto por Planlingvoj de la Aŭstria Nacia Biblioteko. Ŝi naskiĝis en Vieno, kie ŝi studis teatro- kaj bibliotek-sciencojn. Esperanton ŝi eklernis en 2022.   


  • ampleksa: granda, vasta, entenanta multajn aferojn.
  • aneksi: enpreni en sian ŝtaton terpecon aŭ regionon, kiu apartenas al alia ŝtato.
  • apliko: praktika uzado.
  • arkivo: kolekto de malnovaj dokumentoj.
  • cifereca: en formo legebla per komputilo.
  • Gestapo: tre timata polico en Germanujo dum la nazia periodo.
  • inaŭguro: malferma kunveno de kongreso; komenco aŭ malfermo de io nova.
  • insigno: rekonilo portata de homo, ekzemple por montri sian membrecon en iu asocio, por montri ke oni estas esperantisto, aŭ simile.

981802694_Insignopbl..thumb.png.83182ff3c51001b6325cd0a6b182a03b.png

  • judo: membro de religia grupo, kiu nun loĝas ĉefe en Israelo sed ankaŭ en multaj aliaj landoj.

821143704_Judopx..jpg.ba127b791dfd1d791963261ed5d65354.jpg

  • kanceliero: ĉefo de la registaro en Germanujo kaj Aŭstrujo.
  • klimatizi: reguligi la varmecon kaj sekecon de la aero interne de konstruaĵo. 

1783536200_Klimatizipx..jpg.7c149310aab3dd2d267294a76ab21888.jpg

  • konservi: zorge teni aferon, por ke ĝi ne malboniĝu aŭ perdiĝu, sed daŭre restu same kiel antaŭe.
  • nazio: membro de politika movado, kiu regis Germanujon de 1933 ĝis 1945; ĝia estro estis Adolf Hitler.
  • oficiale: laŭregule akceptite de iu grava persono aŭ oficejo, kiu havas la rajton decidi pri tiu afero.
  • palaco: grandega kaj tre brila domo de reĝo aŭ alia homo de tre alta socia nivelo; domego de grava ŝtata oficejo. 

324427598_Palacopx..jpg.2a833c6f0f2a6219af0405ffe6c2b072.jpg

  • planlingvo: lingvo planita kaj kreita de homo aŭ homoj, anstataŭ evolui nature.
  • pompa: bela kaj brila, tiel ke ĝi ŝajnas al la homoj tre grava.
  • post-lasaĵo: tio, kio restis post ies foriro aŭ post la morto.
  • registaro: grupo de homoj, kiuj regas ŝtaton.
  • sub-teni: helpi homon, asocion, projekton, politikon aŭ simile, por ke ĝi sukcesu.

 Diskonigi


Uzanta eĥosono

Rekomendataj komentoj



Aliĝu al la diskutado!

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.

Gasto
Aldoni komenton

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.