Salti al enhavo

La Deklaracio de Bulonjo
kaj la “interna ideo”


Eliro el la kongresejo kie la Deklaracio estis akceptita

Eblas aŭskulti ĉi tiun artikolon, kiun voĉlegis Patrick Morando.

Ĉu Esperanto estas lingvo aŭ ideo? Se ideo, kia ideo ĝi estas? Kion signifas “Esperantismo”? Tiuj demandoj aperis jam en la komenco de la lingvo. Kiam okazis la unua internacia renkontiĝo de esperantistoj en aŭgusto 1905, solvi tiujn demandojn estis unu el ĝiaj celoj. Tiu renkontiĝo, en la franca urbo Bulonjo-sur-Maro, estas nun konata kiel la 1-a Universala Kongreso.

En tiu periodo, Zamenhof preparis la lanĉon de Hilelismo. Tiel li nomis sian projekton fondi neŭtralan religion kun “neŭtrala popolo”, kiu parolus “neŭtrale-homan lingvon”. Tiun projekton li private sendis jam en 1901 al multaj judoj en Rusujo. Antaŭ ol publikigi Hilelismon, Zamenhof deziris, ke Esperanto iĝu tute sendependa de sia fondinto, ali-vorte de li mem. Li volis certigi, ke la ideoj kaj agadoj de individuaj esperantistoj, eĉ de Zamenhof mem, ne malhelpos ĝian disvastiĝon.

Tial, por la renkontiĝo en Bulonjo, Zamenhof preparis tekston de publika deklaro, kiu klarigos la esencon de Esperantismo al la mondo. Dum la kongreso, 32-homa komitato diskutis kaj korektis lian tekston. En la lasta tago ili prezentis ĝin al la tuta kongresanaro, kiu akceptis ĝin per granda aplaŭdo. Ankoraŭ nun tiu teksto, nomata Deklaracio pri la esenco de la Esperantismo, estas konsiderata grava kaj valida.

Ĝi ne mencias la deziron pri monda paco, sed klarigas, ke la celo de Esperanto ne estas entrudi sin “en la internan vivon de la popoloj”. Ĝi difinas Esperantismon “penado disvastigi la uzadon de lingvo neŭtrale homa”. Laŭ la Deklaracio: “ĉiu alia ideo aŭ espero, kiun tiu aŭ alia esperantisto ligas kun la Esperantismo, estos lia afero tute privata, por kiu la Esperantismo ne respondas”.

Tamen “neŭtrale-homa” lingvo ne estas simple neŭtrala lingvo, kaj “popolo” aŭ “nacio” ne havas ĉi tie la sencon de “lando” aŭ “regno”. Unu el la funkcioj de la lingvo, laŭ la Deklaracio, estis “servi kiel paciga lingvo de publikaj institucioj en tiuj landoj, kie diversaj nacioj batalas inter si pri la lingvo”. 

Por kompreni kiel poste evoluis la Esperantismo, legu la statuton de Universala Esperanto-Asocio (UEA). Laŭ la statuto, la celo de UEA estas “agadi por la solvo de la lingva problemo en internaciaj rilatoj kaj faciligi la internacian komunikadon”. (Notu, ke ĝi mencias nur internaciajn rilatojn, ne interpersonajn.) Tamen laŭ la teksto de la Deklaracio, esperantistoj ne estas simplaj reprezentantoj de siaj registaroj. Ili ne povas esti indiferentaj al la demando, kiu lingvo estu uzata inter civitanoj de mult-lingvaj regnoj kiel Rusujo aŭ Hispanujo.

Sekve, la Deklaracio ne tute malplenigas la Esperantismon de ĉia politika enhavo. Ĝi restas ligita al ia ideo pri absoluta justeco inter individuoj preter la limoj de landoj kaj de naciaj identecoj. Tial la angla lingvo ne povus esti la komuna lingvo de eŭropanoj, kaj same la hispana, ekzemple, ne estus vere komuna al ĉiuj hispanujanoj. Eble tiu estas la “interna ideo” de Esperantismo, kiu kaŭzis kritikojn kaj eĉ persekutojn fare de ekstremaj naciistoj. Bedaŭrinde ŝajnas, ke tiuj naciistoj pli bone komprenis la internan ideon ol multaj esperantistoj mem.

Rubeno Fernández
 

  • Ŝati 2

Rubeno Fernández Asensio eklernis Esperanton en 1998 kaj ekinstruis ĝin en Iksan (Koreujo) en 2000. Loĝinte ankaŭ en Osaka (Japanujo) kaj Honoluluo (Havajo), en sia lando li instruis la katalunan en mezlernejoj, kaj de 2018 instruas Esperanton en la universitato UNED. En 2020 li studis arĥivadon kaj nun laboras kiel arĥivisto en privata entrepreno.


  • absoluta: sen iu ajn dubo aŭ ebleco pri diskuto; ne limigita.
  • aplaŭdo: frapado de la manoj unu kontraŭ la alia fine de iu prezento por montri, ke oni estas kontenta pri ĝia enhavo.

Apladopx..png.cfee5286560f9bbf3e0ddef29eeb761a.png

  • civitano: persono apartenanta al ŝtato, regiono aŭ urbo, kun politikaj rajtoj pro tiu aparteno.
  • deklaro, deklaracio: grava publika sciigo pri iu temo.
  • ekstrema: ĉe la fino; ĉe la plej alta nivelo aŭ kvanto; plej malproksima de la mezo (ekzemple pri agmaniero aŭ opinio).
  • en-trudi sin: enpuŝi sin en situacion, kie oni ne estas dezirata.
  • esenco: la ĉefa, plej baza kaj grava eco de io.
  • identeco: la maniero, laŭ kiu oni vidas sin; la bildo, kiun homo havas pri si mem; la eco de persono, kiu efektive estas tia, kia li/ŝi vidas sin; la fakto esti difinita homo, kaj neniu alia; memeco, personeco.
  • indiferenta: ne zorganta pri iu aŭ io; montranta nenian preferon aŭ intereson pri iu aŭ io.
  • individua: unuopa, persona, kiel unu aparta membro de grupo.
  • institucio: socia aŭ politika organizaĵo.
  • judo: membro de religia grupo, kiu nun loĝas ĉefe en Israelo sed ankaŭ en multaj aliaj landoj.

Judopx..jpg.351823100333a2308071eca42f585e26.jpg

  • komitato: grupo de personoj elektitaj por fari organizajn taskojn; gvidantaro de asocio.
  • kritiko: komento pri la mankoj kaj malbonaj aspektoj de homo aŭ afero.
  • lanĉo: prezento de iu afero por la unua fojo (ekzemple nova agado, nova verko, aŭ simile).
  • mencii: diri kelkajn vortojn pri io aŭ iu.
  • persekuto: konstanta kruela mistraktado.
  • private: ne publike; ne por ĉiuj, sed nur por iu aparta persono aŭ por aparta grupo.
  • registaro: grupo de homoj, kiuj regas ŝtaton.
  • regno: ŝtato, lando, reĝlando.
  • reprezentanto: homo parolanta aŭ aganta nome de iu alia homo, hom-grupo, asocio aŭ organizaĵo; homo elektita de la popolo por prezenti ties opiniojn.
  • sen-dependa: memstara, funkcianta sen la neceso ricevi permeson aŭ helpon de iu aŭ io alia; (pri lando aŭ komunumo) reganta sin mem; funkcianta memstare kiel aparta sistemo.
  • statuto: baza regularo de asocio.


Uzanta eĥosono

Rekomendataj komentoj

Ne estas komentoj por montri.



Aliĝu al la diskutado!

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.

Gasto
Aldoni komenton

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.