Salti al enhavo

Konstruistoj esperantistaj


 Diskonigi

Eblas aŭskulti ĉi tiun artikolon, kiun voĉlegis Pierre Grollemund.

En la mondo de Esperanto estas multegaj asocioj. Asocioj turismaj, politikaj, religiaj, kaj tiel plu. Ekzistas ankaŭ profesiaj asocioj. Ekzemple, ILEI (instruistoj) aŭ IFEF (fervojistoj). Oni nomas ilin fakaj asocioj.

En la fako de konstruado kaj arkitekturo, ekzistas de la jaro 1993 la asocio TAKE: Tutmonda Asocio de Konstruistoj Esperantistaj. Ĝi celas kunigi esperantistajn konstruistojn ĉie en la mondo.

Sed ĝi havas ankaŭ duan celon: provizi la esperantistan publikon per teknikaj legaĵoj. Tial estas necese eldoni revuon.

Dum kelkaj jaroj aperis revuo La domo. Poste inter 2005 kaj 2015 aperis ĉiujare nova revuo kun la nomo Jar-kolekto de TAKE. Nuntempe ĝi plu aperas sub la simpla nomo Konstruado.

Legi revuon pri konstruado donas multajn avantaĝojn. Ĝi ne nur prezentas la malnovajn kaj modernajn teknikojn de konstruado. Samtempe la leganto povas perfektiĝi en Esperanto, legante tekstojn kun multaj ilustraĵoj

De la komenco Konstruado sukcesis ricevi artikolojn de arkitektoj, masonistoj, tegmentistoj, klimatizistojizoladistoj kaj ventolistoj el diversaj landoj. El kiuj landoj? Ĉefe el Eŭropo, sed ankaŭ el Brazilo, Japanio, D.R. Kongo kaj Ĉilio. TAKE konstante strebas allogi novajn kunlaborantojn.

En TAKE laboras grupo, kiu okupiĝas pri kreado de terminoj en Esperanto rilate al konstruado. En 2002 sub la gvido de Jan Werner ĝi eldonis la libreton Terminaro de betono kaj de betonistaj laboroj (2-a eldono en 2016). La terminoj aperas ankaŭ en la angla, germana kaj ĉeĥa lingvoj, sed la difinoj estas nur en Esperanto.

Se vi volas scii pli pri TAKE, vizitu nian retejon.

Pierre Grollemund
 

  • Ŝati 4

Pierre Grollemund lernis Esperanton por vojaĝado, precipe en Pollando kaj Ĉeĥio. Li laboris kiel tegmentisto dum pluraj jaroj. Tial li partoprenas la agadon de la esperantistaj konstruistoj en TAKE.


  • arkitekto: homo, kiu profesie sin okupas pri la konstruado de domoj, stacidomoj kaj aliaj konstruaĵoj, farante la planojn kaj direktante la laboron.

1340842911_Arkitektopx..jpg.bfb8978b411cb117b8d8f2af3d065dc2.jpg

  • arkitekturo: la arto kaj scienco pri planado kaj farado de konstruaĵoj.
  • avantaĝo: tio, kio alportas pli bonan situacion, gajnon aŭ utilon.
  • betono: griza konstru-materialo, ofte uzata en modernaj konstruaĵoj. 

1307131378_Betonopbl..jpg.63eb6968eb5155926ef15db7b127ef58.jpg

  • el-doni: produkti kaj publikigi verkon. 
  • fervojisto: homo, kiu laboras ĉe la fer-vojo, tio estas la sistemo de feraj vojoj, sur kiuj veturas vagonaroj. 

194975948_Fervojopx..jpg.afb72f4aff40fdaa3315313e133dd4fc.jpg

  • ilustraĵo: desegnaĵo aŭ bildo aldonita al teksto.
  • izoladisto: homo, kiu okupiĝas pri la izolado de konstruaĵo, tio estas pri traktado de la muroj kaj tegmento por ke ne estu kontakto kun la ekstera varmo aŭ malvarmo.

1646333832_Izoladopbl..jpg.233e3239f39e8198061c5995904ea3cb.jpg

  • klimatizisto: homo, kiu okupiĝas pri la sistemo por reguligi la varmecon kaj sekecon de la aero interne de konstruaĵo. 

86436113_Klimatizistowkp..thumb.jpg.87643d503a9cbb4c5e3061af1608fa44.jpg                                             Wikimedia/Peachyeung316 CC BY-SA 4.0

  • masonisto: homo, kiu konstruas murojn kaj faras aliajn konstru-laborojn. 

465045237_Masonistopx..jpg.b816fed0a9d9cc927b65f77f5c46148e.jpg

  • provizi: aranĝi, ke iu aŭ io ricevu iujn utilajn aŭ necesajn aferojn.
  • strebi: energie streĉi la fortojn de la korpo kaj menso por atingi celon.
  • termino: bone difinita vorto de iu fako aŭ scienco.
  • ventolisto: homo, kiu okupiĝas pri la movado kaj refreŝigo de aero interne de konstruaĵo.

999628329_Ventolilopx..jpg.22c00e33a28a00bb3b607e2fe7808cd9.jpg

 Diskonigi


Uzanta eĥosono

Rekomendataj komentoj



Aliĝu al la diskutado!

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.

Gasto
Aldoni komenton

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.