Eblas aŭskulti ĉi tiun artikolon, kiun voĉlegis Chelsea Rae Moses.
IKEF, la Internacia Komerca kaj Ekonomia Federacio estis fondita en la jaro 1985 dum la 70-a Universala Kongreso de UEA en Aŭgsburgo, Germanio. Ĝiaj celoj estas disvastigi la uzadon de la internacia lingvo, Esperanto, kaj plifaciligi ĉiuspecajn rilatojn inter la homoj en la kampoj de komerco, ekonomio kaj ekonomia scienco.
En 1994 ĝi fariĝis aliĝinta faka asocio de UEA; tio signifas, ke ĝi havas specialan rilaton kun UEA, kvazaŭ membro kun diversaj avantaĝoj.
IKEF havis antaŭulon, kiu aktivis inter 1960 kaj 1980: tio estis Instituto por Esperanto en Komerco kaj Industrio. IKEF transprenis ĝian agadon.
IKEF eldonis diversajn verkojn, interalie: Komerca Terminaro (esperantigo de terminaro de la Internacia Komerca Ĉambro), Ekofomo (esperantigo de terminaro eldonita de Eŭropa Unio pri ekonomio, financo kaj mono), kaj frazlibron por turistoj.
IKEF okupiĝas pri jenaj fakoj: komerco kaj investado, ekonomio kaj ekonomia scienco, merkatoj, esplorado pri borsoj, ekonomia terminaro, verkado kaj libroservo pri ekonomiaj aferoj, komercaj markoj en Esperanto, komerca kaj ekonomia juro, ĵurnalismo pri komerco kaj ekonomio, turismo, kunlaborado inter komercaj organizaĵoj, kaj multaj aliaj.
Antaŭ la pandemio okazis jarkunvenoj de IKEF en Koreio (2017), en Ĉinio (2018) kaj en Mongolio (2019). Poste, pro la pandemio IKEF komencis okazigi retajn kunvenojn. Dum la jaroj 2020 ĝis 2022 estis pli ol 70 retaj kunvenoj. Inter tiuj estis dimanĉaj kunvenoj, sezonaj kunvenoj, jarkunvenoj kaj seminarioj aranĝitaj kunlabore kun UEA.
Pro tiuj regulaj kunvenoj, niaj membroj kaj kunlaborantoj bone konis la dezirojn kaj laborojn unu de la alia. Dum la kunvenoj oni prezentis pli ol 100 diversajn kaj interesajn temojn rilate al praktika utiligo de Esperanto.
Nun IKEF aktivas pri jenaj projektoj: komerco, turismo, kunlaborado inter fakaj asocioj kaj aliaj.
Nia organizaĵo havas 20 landajn filiojn en la regionoj: Afriko (Angolo, Kongo DR, Madagaskaro, Niĝerio, Senegalo, Sudafriko kaj Tanzanio); Ameriko (Argentino, Brazilo kaj Nordameriko); Azio-Oceanio (Aŭstralio, Ĉinio, Irano, Japanio, Koreio, Mongolio, Nepalo, Uzbekio kaj Vjetnamio) kaj Eŭropo (Pollando).
Ni kore invitas vin partopreni en nia agado! Se vi deziras prelegi pri iu ajn interesa temo komerca kaj/aŭ ekonomia; aŭ se vi deziras prezenti viajn landon, urbon kaj vizitindajn lokojn; aŭ se vi volas fari iun ajn komercan proponon… ne atendu, sed tuj skribu al ni!
Chimedtseren ENKHEE
- 2
Chimedtseren ENKHEE estas mongola esperantisto, ano de la Azia Komisiono de UEA (Komisiono pri Azia-Oceania Esperanto-Movado) kaj Ĝenerala sekretario de IKEF. Li estas fakulo pri etnologio kaj la scienco de edukado. Li esperantistiĝis en 1993.
- aliĝi: aldoniĝi, almetiĝi, membriĝi, aparteniĝi al, iĝi partoprenanto en io.
- avantaĝo: tio, kio alportas pli bonan situacion, gajnon aŭ utilon.
- borso: aĉetado kaj vendado de ne ĉeestantaj aĵoj, je prezo, kiu povas altiĝi aŭ malaltiĝi, se la aĵo estas tre bezonata aŭ ne dezirata.
- el-doni: produkti kaj publikigi verkon.
- federacio: unuiĝo aŭ kungrupiĝo de ŝtatoj, asocioj aŭ organizaĵoj por komuna celo.
- filio: loka oficejo de asocio.
- financo: monaj rimedoj de organizaĵo aŭ de homo; la stato de la enspezoj kaj elspezoj.
- instituto: organizaĵo kun aparta celo, okupiĝanta kutime pri scienco, edukado aŭ iu profesio.
- investi: doni sian monon al iu komerca projekto, esperante poste rericevi pli da mono ol oni elspezis komence.
- juro: la aro da reguloj kaj leĝoj, kiuj difinas la rajtojn kaj devojn de homo aŭ de organizaĵoj.
- ĵurnalismo: profesia raportado por gazetoj kaj aliaj amas-komunikiloj.
- merkato: la ebleco aĉeti kaj vendi aĵojn, konsiderante kiom la aĉetontoj deziras ilin, kaj kiom ili pretas pagi.
- pandemio: tutmonda malsano.
- parto-preni: esti unu el la homoj, kiuj kune faras ion.
- seminario: praktika kurso dum mallonga periodo, en kiu la instruado estas miksata kun diskutado en malgrandaj laborgrupoj.
- terminaro: vortaro de la specialaj vortoj uzataj en iu fako aŭ scienco.
- UEA: Universala Esperanto-Asocio.
- unio: unuiĝo de landoj.
Rekomendataj komentoj
Ne estas komentoj por montri.
Aliĝu al la diskutado!
Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.