Salti al enhavo

Instruado sen lernolibro


 Diskonigi

Leciono pri la korpo-partoj laŭ la Cseh-metodo

Eblas aŭskulti ĉi tiun artikolon, kiun voĉlegis Gražina Opulskienė.

  • Ĉu vi pensas, ke eblas instrui Esperanton sen lernolibroj?
  • Certe eblas! Ni havas komputilojn kaj interreton!
  • Ĉu vi opinias, ke la lernado povus esti nur en Esperanto kaj sen nacia lingvo?
  • Povus esti malfacile!
  • Ĉu la lernantoj povas esti de diversaj nacioj? Kaj estus tre bone, ĉu ne, se la instruisto estus eksterlandano, kiu ne parolas la lingvojn de la kursanoj?
  • Tio pli similas al fantazio ol al la realo…
  • Ĉu plaĉas al vi la ideo, ke gramatikajn regulojn vi devus mem eltrovi pere de ekzemploj?
  • Tio povus esti interesa sperto.
  • Ĉu estus interese, se vi devus respondi al demandoj ĥore, en grupo?
  • Mi ŝatus, ĉar mi ne timus erari.
  • Ĉu vi ŝatus, ke lernado estu gaja, amuza kaj kun multaj ŝercoj?
  • Tio estus agrabla maniero!
  • Do, tia metodo ekzistas jam 100 jarojn! La nomo de la metodo estas Cseh-metodo, ĉar ĝi estis kreita de Andreo Cseh, pastro el Rumanujo!

Lia metodo por instrui rekte, sen lernolibroj, aperis pro neceso. Pastro Andreo Cseh en la jaro 1920 havis centojn da kursanoj, kiuj estis de kelkaj nacioj. Li komencis instrui prezentante la objektojn de la klasĉambro. Poste li aldonis novajn vortojn kaj esprimojn. Li ne multe prezentis gramatikon sed donis ekzemplojn, por ke la kursanoj mem serĉu la regulojn.
 
Liaj lernantoj ofte respondis al la demandoj kaj ripetis novajn frazojn ĥore. Kursoj estis tre sukcesaj kaj Cseh ekinstruis ankaŭ en aliaj landoj de Eŭropo. Diverslandaj instruistoj vidis, ke rekta komunikado bone funkcias, kaj ankaŭ ili entuziasme komencis uzi la Cseh-metodon. Centoj da homoj lernis Esperanton per tiu metodo.
    
La celo de la metodo estas doni al komencantoj belan senton de interesa kaj gaja lernado, entuziasmon kaj memfidon. Bona etoso kaj ĥora ripetado montras, ke lerni Esperanton estas interesa kaj valora maniero uzi sian tempon. Por instruisto tiu metodo estas postula, ĉar necesas esti kuraĝa, kapabla improvizi kaj veki la entuziasmon de kursanoj, ankaŭ kunhavi multajn ludilojn, kaj diversajn lernilojn. Feliĉe nun ofte sufiĉas instrui per bildoprezento anstataŭ kunporti verajn objektojn.
    
La 24-an de majo 1930, en Hago (Nederlando) estis fondita la Internacia Cseh-Instituto de Esperanto. Dum jardekoj tiu instituto (kiu en 1952 ŝanĝis sian nomon al Internacia Esperanto-Instituto) zorgis pri la edukado de Cseh-instruistoj, helpo pri instrumetodoj, organizado de kursoj kaj seminarioj. Ĝi ankaŭ eldonis librojn kaj produktis la Esperantan tradukon de la filmo Mazi en Gondolando.
    
Nun la instituto daŭre funkcias kaj okupiĝas pri kursoj, organizas kunvenojn pri Esperanto-kulturo kaj helpas la evoluigon de komputilaj programoj por la esploro kaj uzo de Esperanto.

Gražina Opulskienė

 

 

Redaktite de Anna

  • Ŝati 2

Gražina Opulskienė estas litova esperantistino, kiu esperantistiĝis en 1992. Ŝi instruas Esperanton al gejunuloj en gimnazio kaj gvidas kursojn en Esperantaj renkontiĝoj.


  • el-doni: produkti kaj publikigi verkon.
  • entuziasmo: granda, emocia ŝato pri iu afero.
  • etoso: ĝenerala sento, kiun la ĉirkaŭaĵo prezentas al la ĉeestantoj.
  • fantazio: nereala, imagata kreaĵo.
  • ĥoro: grupo da homoj, kiuj kantas aŭ parolas ĉiuj kune.

1604752720_oro.jpg.5efb8a4c6f28e15c34c0affdf52c80d4.jpg

  • improvizi: sen antaŭa preparado tuj produkti aŭ organizi ion.
  • instituto: organizaĵo kun aparta celo, okupiĝanta kutime pri scienco, edukado aŭ iu profesio.
  • memfido: sento de certeco pri la propraj kapabloj.
  • pastro: religia funkciulo, kiu prizorgas religiajn aferojn kaj faras aŭ gvidas di-servojn. 

1603013606_Katolikapastrowkp..jpg.6a95e9968251b3f49f1ba7b385345249.jpgFoto: Julianhayda/Wikipedia CC SA 3.0

  • seminario: praktika kurso dum mallonga periodo, en kiu la instruado estas miksata kun diskutado en malgrandaj laborgrupoj.

 Diskonigi


Uzanta eĥosono

Rekomendataj komentoj



Aliĝu al la diskutado!

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.

Gasto
Aldoni komenton

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.