Salti al enhavo

Helpo al Esperanto-projekto en Kongo


 Diskonigi

Eblas aŭskulti ĉi tiun artikolon, kiun voĉlegis Margaret Zaleski-Zamenhof.

Afrika esperantisto, Espoir Ngoma Kasati el D.R. Kongo, volas starigi Esperanto-bibliotekon en sia loĝurbo Lubumbaŝo. Li klarigas jene:

“Mia klubo troviĝas en la suda parto de la Demokratia Respubliko Kongo, en ĝia dua plej granda urbo.

“Pro la malfacilaĵoj sendi Esperanto-librojn de Eŭropo al Afriko, kaj la maleblo produkti ilin surloke, ni decidis starigi tiun ĉi projekton por trovi solvon al oftaj problemoj, kiujn renkontas Esperanto-kluboj en nia lando.

“Ne temas pri vera esperantista eldonejo, sed pri speco de libro-produktejo nur por lokaj esperantistoj. Tiel ni faciligos la lernadon de Esperanto kaj plibonigos la lern- kaj instru-manierojn en nia klubo. Tial ni celas per tiu ĉi projekto ricevi financan subtenon por aĉeti materialojn, kiuj ebligos al ni plenumi nian celon.

“Ni planas por ĉiu ĉeesta klaso printi kursojn por lernantoj kaj printi librojn jam haveblajn en la formo PDF. Ni disponigos ilin al la loka esperantistaro por bona tradicia ĉeesta lernado, kaj kiel lego-materialojn por la lego-rondoj.

“Jen la aferoj, kiujn ni bezonas: klasĉambro, du tabloj, 25 seĝoj, printilo, kvin boteletoj da inko, komputilo, ŝranko, 10 paketoj da papero. Pri la klasĉambro, ni jam kunlaboras kun loka pastro, kiu helpas al nia klubo. Li donas al ni lokon en sia preĝejo por daŭrigi la instruadon de Esperanto senkoste. Rilate al la komputilo, la instruisto mem havas propran komputilon, ĉar li estas studento pri informscienco. Lia komputilo povos plene servi por plenumi tiujn taskojn. Tamen necesos aĉeti la ceterajn materialojn, kiuj povus multe helpi en la produktado de tiuj lerniloj surloke.”

Germana esperantisto, Andreas Emmerich, opinias, ke tio estas bona ideo. Li volas instigi ĉiujn al financa subteno de tiu projekto. La tuta mon-sumo bezonata estas 1250 eŭroj, sed eĉ malgrandaj sumoj helpos. Se vi volas subteni tion, bonvolu sendi vian donacon al la Konto Afriko de UEA. Eblas fari tion per ĉi tiu paĝo.

Se vi deziras rekte kontakti la samideanon Espoir Kasati, bonvolu peti lian retadreson de la redaktoro.

Tiu artikolo aperis originale en la revuo Esperanto aktuell 2023/4, en aŭgusto 2023, p.7. La lingvaĵo estas iom simpligita.

  • Ŝati 5
  • Ami 1
  • Malŝati 1

  • ĉe-esta: estanta tie en la loko, kie io okazas.
  • demokratia: funkcianta laŭ tia sistemo, ke la tuta popolo elektas siajn politikistojn per voĉdonado.
  • disponigi: zorgi, ke io estu havebla aŭ uzebla de tiu, kiu bezonas ĝin.
  • eldonejo: komerca organizaĵo, kiu produktas librojn kaj aliajn verkojn, kaj aranĝas ilian vendadon.
  • eŭro (€): la mon-unuo uzata en multaj eŭropaj landoj.

2087369611_Eropx..jpg.3564a24d85c9b7c9f56337fc34f9b082.jpg

  • financa: rilata al la monaj rimedoj de organizaĵo aŭ de homo, aŭ al la stato de la enspezoj kaj elspezoj.
  • inko: kolora akvo uzata por skribado.

630753993_Inkowkm..thumb.jpg.6aa01b4cba6ff0a7de6d81aabb4ff050.jpg

Wikimedia/Eric Magnan CC SA 4.0

  • instigi: diri “Jes! Faru tion!”
  • konto: (en banko) aparta enskribiĝo de ĉiu persono aŭ organizaĵo, kiu posedas monon ĉe iu banko, kun informoj pri ties pagoj, spezoj, pruntoj kaj simile.
  • pastro: religia funkciulo, kiu prizorgas religiajn aferojn kaj faras aŭ gvidas di-servojn.

77909221_Pastrowkp..jpg.8d6d02c639d5fe716ae6765cc29db9ce.jpg

Wikimedia/PadreRenzo CC-SA 4.0

  • PDF: Portebla Dokument-Formo: aranĝo de dosiero, kiu enhavas tekston aŭ bildon por surpapera presado aŭ por montrado sur komputila ekrano, kiun oni povas legi per preskaŭ ĉia komputila sistemo.
  • plenumi: plene fari tion, kio necesas; efektivigi.
  • printi: presi per komputila presilo.

1351841716_Printipx..png.4b8a35f341d7281637c150b33ea7c3d3.png

  • respubliko: ŝtato, kies estro ne estas reĝo, sed homo elektita de la popolo.
  • sam-ide-ano: homo kun la sama ideo, esperantisto.
  • sub-teno: helpo al homo, asocio, projekto, politiko aŭ simile, por ke ĝi sukcesu.
     

 Diskonigi


Uzanta eĥosono

Rekomendataj komentoj

Ne estas komentoj por montri.



Aliĝu al la diskutado!

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.

Gasto
Aldoni komenton

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.