Salti al enhavo

Esperanto-tago
la 26-a de julio ĉiujare


 Diskonigi

Eblas aŭskulti ĉi tiun artikolon, kiun voĉlegis Tatjana Auderskaja.

Ne ĉiu leganto de uea.facila parolas ruse, sed por ĉiu el ili estas grave koni ĉi tiun libro-titolon, ĉar ĉio komenciĝis per ĝi: Международный языкъ. Предисловіе и полный учебникъ. Ne timu. En la alfabeto de Esperanto ĝi tekstas: Meĵdunarodnij jazik. Predislovie i polnij uĉebnik. Jen la traduko: Internacia lingvo. Antaŭparolo kaj plena lernolibro.

Per tiu libreto Esperanto aperis en la mondo la 26-an de julio 1887. Ĝi enhavis malgrandan deklaron

Promeso_lerni_esperanton.png.a121342180a410dd52b86b4ffc5a0bc9.png

Multaj homoj resendis la promes-slipon, kelkaj eĉ komencis lerni la lingvon. Tiel komenciĝis nia 130-jara historio. Jen kial ĉiujare ni festas nian datrevenon en la 26-a de julio.

Dum longa tempo tiu tago estas konata kiel Tago de la Unua Libro, sed dum la lastaj jardekoj ĝi akiris novan nomon: Esperanto-tago. La celo estas, ke tiu tago estu konata de neesperantistoj. Multaj neesperantistoj konas la nomon de la lingvo, kvankam kelkaj el ili verŝajne kredas, ke tio estas la nomo de nova sapo por lavmaŝinoj. Tial ni provas dum nia datreveno utiligi la feston por klarigi al ili pri kio vere temas, kaj kial ĝi estas por la mondo pli grava ol sapo por lavmaŝinoj.

Multaj aktivuloj kunlaboris por organizi la feston dum la lastaj jardekoj. Estus maljuste ne mencii almenaŭ tri el ili: Brian Barker iam okupiĝis pri informado en Britujo; Stefano Keller estas eksa aktiva reprezentanto de UEA ĉe UN en Ĝenevo; kaj nia grafikisto Peter Oliver ankoraŭ deĵoras pri Esperanto-tago. Kial ni bezonas grafikiston? Ĉar dum la lastaj jaroj ni provas adaptiĝi al la interretaj postuloj de la socio kaj ĉiam produktas afiŝon kun bildoj kaj frap-frazoj ĝenerale kunordigitaj kun la internaciaj jaroj de UN kaj Unesko. La bildoj por ĉi tiu jaro estas videblaj kaj elŝuteblaj en pluraj grandecoj kaj en pluraj lingvoj.

Bonvolu elŝuti ilin kaj festi la tagon montrante tiujn afiŝojn al neesperantistoj kaj parolante al ili pri la valoroj ligitaj kun tiu lingvo. Tion certe dezirus Zamenhof.

Renato Corsetti

  • Ŝati 1
  • Ami 1

Renato Corsetti estas italo, nuntempe loĝanta en Britujo, eksa prezidanto de TEJO kaj poste de UEA, interesiĝas pri ĉiuj aspektoj de la Esperanto-movado, profesie psiĥo-lingvisto. 


  • adaptiĝi: ŝanĝiĝi kun la celo pli bone taŭgi por iu speciala situacio aŭ kondiĉo.
  • akiri: ekhavi.
  • deĵori: plenumi sian laboron, kutime laŭ difinita horaro.
  • deklaro: publika sciigo pri iu temo.    
  • frap-frazo: mallonga, trafa, facile memorebla frazo uzata ekzemple en reklamado aŭ por esprimi politikan opinion.
  • grafikisto: homo, kiu okupiĝas pri la aranĝo de la paĝoj kaj la ĝenerala aspekto de revuo, retejo, reklamilo aŭ simile.
  • kun-ordigi: aranĝi la diversajn partojn de io, por ke ili bone funkciu kune.
  • mencii: diri kelkajn vortojn pri io aŭ iu.
  • reprezentanto: homo prezentanta sin nome de iu asocio.
  • sapo: aĵo per kiu oni lavas la korpon aŭ purigas vestojn.

1748519988_Sapovkp..thumb.jpg.c156f8b7bb060da16ea25ab96d9d6a8f.jpg                         Foto: Wikipedia/Malene CC BY 2.5

  • slipo: papera folieto, sur kiu oni skribas noton aŭ alian mallongan informon.

1400418986_Slipomalgranda.thumb.jpg.8d18b4254bdccf9dfbcc8a0cb6dd05c4.jpg

  • titolo: nomo de libro, poemo, teatraĵo, aŭ simila verko.
  • UEA: Universala Esperanto-Asocio.
  • Unesko: Organizaĵo de UN por Edukado, Scienco kaj Kulturo.
     

 Diskonigi


Uzanta eĥosono

Rekomendataj komentoj

Mi povus korekti tion, sed mi lasos la legantojn mem legi la frazon kaj decidi, ĉu ĝi bezonas la komon tie!

Ligo al komento
share_externally



Aliĝu al la diskutado!

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.

Gasto
Aldoni komenton

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.