Salti al enhavo

Esperanto-radio 100-jara


 Diskonigi

Eblas aŭskulti ĉi tiun artikolon, kiun voĉlegis Barbara Pietrzak.

En la jaro 1920, usonanoj komencis entuziasme aŭskultadi la unuajn regulajn radioprogramojn. Du jarojn poste, samideanoj en Usono kaj Britio povis aŭdi la unuajn Esperantlingvajn elsendojn.

Ni ĉiuj scias pri la Unua Libro de d-ro Zamenhof, aperinta en Varsovio en 1887. Ĝi prezentis la lingvon Esperanto en la skriba formo. Multaj sci-volis kiel sonas la nova lingvo. Komenciĝis personaj kontaktoj.

La unua parola uzo de la lingvo okazis en 1888 inter pola esperantisto Antoni Grabowski kaj Zamenhof. Rapide sekvis pliaj provoj kaj renkontiĝoj de diverslandaj esperantistoj. Kunveno inter britoj kaj francoj kondukis al la Unua Universala Kongreso de Esperanto en Bulonjo-ĉe-Maro en 1905. Ĝis 1921 okazis dek tri kongresoj, kiuj logis centojn da Esperanto-parolantoj.

Tamen tre multaj esperantistoj – ankaŭ pro ekonomiaj konsideroj kaj izoliteco – ne povis sperti Esperanton kiel parolan lingvon. Tiun situacion ŝanĝis la Esperanto-radio aperinta en 1922. Tial ni nunjare festas la 100-jariĝon de la Esperantlingva Radio.

Rapide kreskis la nombro de radiostacioj, kiuj en siaj programoj havis Esperantajn elsendojn. En 1923 ili estis en Moskvo, Montrealo, Rio-de-Ĵanejro, Aberdeen, Birmingham, Glasgow, Newcastle kaj Bostono. Tiujare aŭdiĝis la unua publika deklaro favore al la uzo de Esperanto en radio. Tio okazis dum la Komerca Konferenco en Venecio. Laŭ deklaro farita dum tiu konferenco: “la tutmonda disvastigo de senfadena telefonio nepre postulas rimedon por superi la lingvajn barilojn kaj rekomendas la uzadon de Esperanto por komunikaĵoj destinitaj al eksterlanda aŭdantaro”.

En 1927 jam 177 stacioj en 33 landoj uzis Esperanton en siaj elsendoj. En iliaj programoj estis prelegoj, raportoj, Esperanto-kursoj, eĉ teatraĵoj kaj operoj. La elsendojn ĉesigis en 1939 la Dua Mondmilito. Tuj post ĝia fino en 1945, ok diverslandaj radiostacioj rekomencis Esperantajn elsendojn. La Esperantaj elsendoj aperadis en iuj stacioj, dum aliaj pri ili rezignis. Ofte tio havis politikajn kialojn.

Sed Esperanto-elsendoj multis. Tion montras informoj de la Centro de Esploro kaj Dokumentado de UEA. Laŭ ĝia unua raporto en 1952, dek kvin radiostacioj aŭdigis 1820 regulajn Esperanto-programojn.

Por plia disfloro de la Esperanto-radio apartan signifon havis la ĉiutagaj - ekde 1959 - elsendoj de la unua profesia Esperanto-redakcio de Pola Radio. Dum kvindek du jaroj Pola Radio por multaj homoj estis la voĉo de Esperantujo. Ĝi dissendis de unu ĝis ses duonhorajn elsendojn ĉiutage. Samtempe ekzistis multaj alilandaj Esperanto-elsendoj, interalie de Radio Romo, Svisa Radio, Radio Zagrebo, Radio Aŭstria Internacia, Ĉina Radio Internacia, Radio Havano Kubo, Radio Vatikana kaj 3ZZZ Melburno.

En la fino de la 90-aj jaroj kaj komence de la nova jarcento multaj radiostacioj pro diversaj kialoj ĉesis dissendi en Esperanto. Aperis la Interreto kaj retaj radioprogramoj. La Esperanto-radio pluekzistas, ĉiam pli ofte utiligante la podkastan teknologion. Tion faras Pola RetRadio en Esperanto, Esperanta Retradio, parte Muzaiko. Iuj, kiel Radio Vatikana, daŭre uzas la mallongajn ondojn. La rolo kaj signifo de Esperanto-elsendoj dum la jaroj ŝanĝiĝis. Ili tamen estis kaj restas neforigebla parto de nia Esperanto-komunumo kaj -kulturo.

Barbara Pietrzak

  • Ŝati 4
  • Ami 1

Barbara Pietrzak el Pollando estas esperantistino ekde sia junula aĝo. Ŝi aktivis en la pola kaj poste en la internacia Esperanto-movado, ŝi redaktis interalie la revuon Pola Esperantisto.  Ŝi estas profesia radioĵurnalisto laborinta en la Esperanta Redakcio de Pola Radio kaj nun estranta la Esperanto-programon de la Pola RetRadio en Esperanto.


  • deklaro: publika sciigo.
  • destinita: intencita.
  • d-ro: doktoro.
  • entuziasme: kun granda, emocia ŝato pri iu afero.
  • Esperantujo: la Esperanta mondo.
  • favore: prezentante aferon kiel bonan kaj utilan.
  • izoliteco: la stato de homo, kiu vivas aparte de aliaj, sen kontaktoj kaj ebleco komuniki.
  • konferenco: renkontiĝo de fakuloj, kiuj diskutas gravajn aferojn rilate al sia fako.
  • opero: muzika teatraĵo.

1917658064_Opero2-bigstock-Classical-Opera-Traviata-285921799.jpg.62622f77877fb81d35a0e5f9c461b5a6.jpg

  • podkasto: programo trovebla en Interreto, kiun interesatoj povas kopii kaj aŭskulti per propra telefono, komputilo aŭ alia ilo.
  • redakcio: la labora organizaĵo (homoj kaj ejoj) de gazeto, revuo, radio-stacio kaj simile.
  • rezigni: forlasi iun esperatan aŭ deziratan celon; decidi ne plu fari ion, uzi ion.
  • sam-ide-ano: homo kun la sama ideo, esperantisto.
  • sen-fadena telefonio (esprimo ne plu uzata): radio.
  • teknologio: scienco pri la iloj kaj metodoj uzataj en industrio por fabriki diversajn objektojn pli rapide kaj efike.

 Diskonigi


Uzanta eĥosono

Rekomendataj komentoj

Ne estas komentoj por montri.



Aliĝu al la diskutado!

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.

Gasto
Aldoni komenton

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.