Salti al enhavo

Esperanto kaj budhismo


 Diskonigi

Eblas aŭskulti ĉi tiun artikolon, kiun voĉlegis Emilio Cid.

Kiam oni rigardas lingvon nur kiel komunikilon, pli gravas la mesaĝo (la enhavo) ol ĝia ekstera formo. Mesaĝo estas sendependa de sia lingva formo. 

Budhanoj, kiuj deziras disvastigi budhismon en la mondo, uzas la anglan lingvon, ĉar ĝi estas la plej disvastiĝinta lingvo kaj la plej efika rimedo. Kiam kunvenas budhanoj el pluraj landoj, ili parolas plejparte en la angla.

Kial anoj de Budhana Ligo Esperantista tamen uzas Esperanton por disvastigi budhismon? Kial budhana Esperanto-movado necesas? En la mondo ne ekzistas lando, kie oni parolas ĉefe Esperanton, ĉu ne? Ĉu budhana Esperanto-movado ne estas senefika kaj senutila klopodo? Se oni pensas, ke lingvo estas nur komunikilo, tiu ĉi demando estas tute prava.

Sed lingvo estas ne nur rimedo aŭ ilo, per kiu oni transdonas informojn kaj interŝanĝas ideojn. Ĝi estas uzata kun interrilato al socio kaj kulturo. Ĝi havas kulturon kaj estas mem kulturo. Ankaŭ Esperanto havas kulturon: tio estas la kulturo komune posedata de la esperantistaro. Tiu ĉi kulturo inkluzivas la pensmanieron aŭ valor-orientiĝon de esperantistoj. Iliaj valoroj estas jenaj:

1.    Respekti la diferencon inter naciaj kulturoj.
2.    Amikiĝi kun homoj trans ŝtatoj, nacioj, religioj, klasoj, k.t.p.
3.    Esti neŭtrala rilate politikajn kaj religiajn opiniojn.

La valor-orientiĝo de esperantistaro estas simila al tiu de budhanaro. Budhismo estas antaŭ ĉio monda religio; ĝi celas, ke ĉiuj homoj, ne nur tiuj de malmultaj nacioj, liberiĝu de suferoj,. Por budhanoj gravas amo kaj saĝo. Amo direktata al ĉiuj vivaĵoj kaj saĝo libera de ĉiaj antaŭjuĝoj.

Budhana Esperanto-movado celas ne nur uzi la lingvon Esperanto por komunikiĝi inter malsamnaciaj budhanoj, kaj por multigi la nombron de budhanoj en Esperantujo aŭ de esperantistoj en budhana mondo. Ĝi deziras ankaŭ starigi la socion, en kiu ĉiuj vivaĵoj egale ĝuas sian vivon donacitan de ĉiuj naturaj aĵoj - ne de dio, nek de Budho.

La ĉefa instruo de budhismo estas nomata "la leĝo de interdependa ekesto". Tio signifas, ke ĉiuj estaĵoj dependas de la ekzisto de ĉiuj aliaj estaĵoj, kaj ke nenio ekzistas per si mem sendepende de aliaj ekzistaĵoj. Tial budhanoj pensas, ke gravas amika kaj paca kunekzistado de ĉiuj vivaĵoj apartenantaj al malsamaj ŝtatoj, nacioj, landoj, lingvoj, k.t.p. Tiu ĉi ideo naskiĝinta antaŭ 2500 jaroj havas universalan valoron komunan kun tiu de multaj esperantistoj. 

Budhana Ligo Esperantista, fondita en 1925, havas la retejon http://budhana.org.

YAMAGUTI Sin’iti
 

  • Ŝati 4
  • Ami 1

Yamaguti Sin’iti estas japana esperantisto, sekretario de Budhana Ligo Esperantista, verkinto de Enkonduko en Budhismon kaj tradukinto de Fabeloj el la Budhisma Literaturo.
 


  • antaŭ-juĝo: tro rapida juĝo farita sen kono de la afero. 
  • budhano: homo, kiu sekvas la instruojn de Budho.
  • budhismo: religio bazita sur la instruoj de Budho.
  • inkluzivi: enhavi en si.
  • k.t.p.: kaj tiel plu.
  • orientiĝo: eltrovo, kie oni estas kaj en kiu direkto oni iru; klara kompreno pri sia propra situacio.
     

 Diskonigi


Uzanta eĥosono

Rekomendataj komentoj

La kredecaj Esperanto-asocioj estas ekzistindaj, ĉar ili ebligas interparoli pri interesaj temoj en Esperantujo, kaj ankaux helpas diskonigi E-on en samkredecanaroj.
Tamen bedauxrinde IKUE kaj KELI ŝajnas apenaux viveti (rete), ATEO kredeble malaperis, la Islama Esperanto-Asocio ekzistas nur en la retejo de UEA.

Pli da aktivaj fakaj asocioj havindas.

Ligo al komento
share_externally

antaŭ 3 horoj, Zam-ideano diris:

Tamen bedauxrinde IKUE kaj KELI ŝajnas apenaux viveti (rete), ATEO kredeble malaperis, la Islama Esperanto-Asocio ekzistas nur en la retejo de UEA.

Pli da aktivaj fakaj asocioj havindas.

IKUE (Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista) tamen estas tre aktiva asocio, kun propra revuo kaj kongreso ĉiujare. Same KELI (Kristana Esperantista Ligo Internacia), kvankam laŭ mia impreso ĝi estas iom malpli aktiva ol IKUE. ATEO (Ateista Tutmonda Esperanto-Organizo) vivas kaj bone fartas kun bona revuo, kiu aperas du fojojn jare - aliflanke ĝi ne ĝisdatigas sian retejon, kio kompreneble donas malbonan impreson. La islama Esperanto-asocio certe ekzistas, sed mi ne scias, kiom ĝi estas aktiva.

  • Ŝati 2
Ligo al komento
share_externally

Je 29/02/2020 at 19:15, Anna diris:

IKUE (Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista) tamen estas tre aktiva asocio, kun propra revuo kaj kongreso ĉiujare. Same KELI (Kristana Esperantista Ligo Internacia), kvankam laŭ mia impreso ĝi estas iom malpli aktiva ol IKUE. ATEO (Ateista Tutmonda Esperanto-Organizo) vivas kaj bone fartas kun bona revuo, kiu aperas du fojojn jare - aliflanke ĝi ne ĝisdatigas sian retejon, kio kompreneble donas malbonan impreson. La islama Esperanto-asocio certe ekzistas, sed mi ne scias, kiom ĝi estas aktiva.

Dankon pro respondi. 

Estas bedauxrinda, ke ili ne pli agas rete. Mi ne sciis, ke ATEO plu eldonas revuon, kaj la retejoj de IKUE kaj KELI ja ne ŝajnas esti tre aktivaj. Reta Esperantujo gravas!

  • Ŝati 1
Ligo al komento
share_externally



Aliĝu al la diskutado!

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.

Gasto
Aldoni komenton

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.