
Eblas aŭskulti ĉi tiun artikolon, kiun voĉlegis Rafa Nogueras.
Esperanto-USA starigas novan eldonejon, “Guteto”, por faciligi la aliron al Esperanta literaturo en kaj ekster Usono.
Guteto eldonos novajn originalajn verkojn kaj edukmaterialojn por anglalingvaj lernantoj, kaj ankaŭ reeldonos klasikajn verkojn. La nova iniciato rekte subtenas la celojn de Esperanto-USA, kiuj estas progresigi la instruadon kaj diskonigon de Esperanto en Usono. Pli vaste, ĝi volas proponi facile haveblajn verkojn por ĉiuj, de komencantoj ĝis spertuloj.
La projekton evoluigas Esperanto-USA kunlabore kun verkistino Stela Besenyei-Merger. “Multege da aferoj entuziasmigas min rilate al la projekto,” ŝi diris. “Ni volas faciligi la aliron al la klasika Esperanta literaturo. Imagu la novajn diskutojn, sciojn kaj amikecojn, kiuj formiĝos danke al komuna legosperto. Laŭ mia ideo, pro la evoluo de Guteto homoj ekhavos la kutimon regule legi en Esperanto.”
Ŝi parolis ankaŭ pri la inspiro malantaŭ la projekto: “Per la nomo Guteto ni memoras la laboron de Morojo. Morojo – ali-nome Myrtle R. Douglas – estis aktivulino en la usona Esperanto-movado dum la 30-aj jaroj, kaj samtempe en la frua scienc-fikcia kulturo. Ŝi mem eldonis malgrandajn gazetojn, kiuj invitis al kunlaborado kaj instigis al legado en Esperanto. Tiel ŝi kreeme kuraĝigis la legantojn aktive partopreni. Ŝia plej konata gazeto nomiĝis Guteto. Mi esperas, ke Eldonejo Guteto estos same instiga por ni ĉiuj.”
“Per Guteto, ni celas alporti la eldonlaboradon de Esperanto-USA en la 21-an jarcenton,” diris Brandon Sowers, la prezidanto de Esperanto-USA. “Ni povas uzi bitlibrojn por pli facile havigi altkvalitan Esperantan literaturon al legantoj tra la mondo, sen malhelpoj kiel sendado, stokado, aŭ doganoj. Ni volas konstrui eldonejon, kiu samtempe konservas nian kulturan heredaĵon kaj subtenas la evoluon de nova literaturo.”
Por ekscii pli pri la projekto kaj malkovri novaĵojn kaj venontajn eldonaĵojn, vizitu la retpaĝon de Guteto.
Brandon plu klarigas: “Kunlabore kun la jam ekzistantaj eldonejoj de Esperanto-literaturo, ni deziras kontribui al la riĉigo de la Esperanto-kulturo per nia nova eldonprojekto de bitlibroj.
“Ni okupiĝos pri usonaj verkistoj, kiuj verkas originale en Esperanto. Ni eldonos ankaŭ edukajn materialojn por anglalingvaj Esperanto-lernantoj. Per reeldonado de klasikaĵoj, ni certigos, ke denove estos haveblaj la plej gravaj libroj de nia kultura heredaĵo. Jen entuziasmiga nova periodo en la vivo de Esperanto-USA!”
La unua projekto de Eldonejo Guteto estos aperigi kolekton de sciencfikciaj noveloj. Se vi deziras ricevi la plej lastajn informojn pri la evoluado de tiu ĉi eldonprojekto, necesas nur enskribi vian retadreson en la paĝon de Esperanto-USA. Tiel vi ricevos ĉiujn novaĵojn rekte en via leterkesto.
Brandon Sowers
Stela Besenyei-Merger
-
5
Brandon Sowers, usonano, lernis Esperanton en 2004. Li estas unu el la tri teamanoj malantaŭ la podkasto Usone Persone, kaj ekde 2023 estas la prezidanto de Esperanto-USA.
Stela Besenyei-Merger estas hungar-franca denaskulo, sociologo, art-edukisto, kiu loĝas en Budapeŝto, Hungarujo. Ŝi okupiĝas pri la Radikala tenero-podkasto, kaj verkas en Esperanto en sia blogo Stela havas opinion pri la mondo.
- al-iro: ebleco iri al io; rajto viziti ion.
- bit-libro: libro produktita en cifereca formo, legebla per poŝ-legilo, telefono aŭ komputilo.
- dogano: kontrolo kaj pagigo de komercaj produktaĵoj, kiam oni enportas ilin en alian landon por vendado.
- el-doni: produkti kaj publikigi verkon; el-donejo: komerca organizaĵo, kiu produktas librojn kaj aliajn verkojn, kaj aranĝas ilian vendadon.
- entuziasmigi: kaŭzi grandan, emocian ŝaton pri iu afero.
- gut[et]o: unu [malgranda] akvero.
- heredaĵo: tio, kion oni laŭleĝe trans-donas post la morto al siaj gefiloj aŭ al aliaj homoj; tio, kion la nuntempaj homoj trans-donas al la homoj, kiuj vivos en la estonteco; tio, kion la nuntempaj homoj ricevis de siaj antaŭuloj, aŭ trans-donas al siaj poste-uloj.
- iniciato: nova agado aŭ propono.
- inspiro: estigo de ideoj kaj pensoj en la menso de aliaj homoj; plantado de ideo por art-verko en la menso de alia homo.
- instigi: aktive premi iun, por ke tiu homo faru iun agon.
- klasika verko, klasikaĵo: grava, fama art-verko de pasinta periodo, kiun oni ankoraŭ nun konsideras koninda kaj imitinda.
- kun-labore: laborante kune pri iu komuna projekto.
- malkovri: ekscii, ekkoni aŭ ekkompreni aferon, kiun oni antaŭe ne sciis.
- novelo: mallonga literatura (sed ne poezia) verko.
- parto-preni: esti unu el la homoj, kiuj ĉe-estas kaj kune aktivas en iu komuna agado.
- scienc-fikcio: rakonto pri la estonteco, ofte kun imago pri la scienco kaj teknikoj de estonta mondo, vojaĝado ekster nia sun-sistemo, tempo-vojaĝado kaj simile.
- stoki: teni grandan kvantojn da aĵoj por posta vendado aŭ utiligo.
- sub-teni: helpi homon, asocion, projekton, politikon aŭ simile, por ke ĝi sukcesu.

Rekomendataj komentoj
Ne estas komentoj por montri.
Aliĝu al la diskutado!
Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.