Salti al enhavo

Biciklu Esperante!


 Diskonigi

Eblas aŭskulti ĉi tiun artikolon, kiun voĉlegis Miko Sloper.

Ekzercon pri tiu ĉi artikolo solvu ĉe !

Ĉu vi scias, ke ekzistas la asocio Biciklista Esperantista Movado Internacia (BEMI)? Ĝiaj membroj ofte biciklas grupe al la Internacia Junulara Kongreso kaj aliaj Esperantaj aranĝoj. Vi povas kontakti la respondeculojn de BEMI per ret-mesaĝo. Jen la ret-poŝta adreso.

Kia homo estas biciklanto? Al kio utilas biciklo? Ĉu uzado de biciklo respondas al malsamaj bezonoj?

Unue, ni povas vidi biciklantojn, kiuj iras al sia laboro ĉiutage per biciklo. Ĝenerale, ili ne veturas pli ol kelkajn kilometrojn tage. En tiu kategorio, ni kalkulu ankaŭ la homojn, kiuj uzas biciklon por ĉiutagaj taskoj, kiel aĉetumado, enpoŝtigo de leteroj ktp. Ilia nombro kreskas de kelkaj jaroj – ni vidos poste kial.

Due, ni delonge vidas homojn, kiuj uzas biciklon por promeni aŭ sportumi, nome por sia libera tempo. Kelkaj aspektas kiel profesiuloj kun multekostaj, modernaj bicikloj (ili foje partoprenas konkursojn por amatoroj); aliaj nur promenas, sen sporta celo, nur por ĝui la freŝan aeron. 

Trie, ni povas vidi novan motivon por praktiki bicikladon, tio estas konservi bonan sanon. Tiu, kiu biciklas, pli bone fartas: la koro alkutimiĝas al korpa ekzerciĝado kaj penado. Multaj kuracistoj rekomendas bicikladon eĉ al kor-malsanuloj, kondiĉe ke ili ne super-streĉos siajn kapablojn.

Kvare, aperas pli kaj pli da novaj biciklantoj. Ilia motivo klare estas ŝparado: kiu ofte veturas bicikle, pagas nek buson, nek benzinon, nek asekuron, nek parkumadon kaj tiel plu. Foje, necesas aĉeti novajn pneŭmatikojn, aŭ ŝanĝi la bremsojn. Sed la buĝeto por tio estas ridinde malgranda kompare al la kostoj de aŭtomobilo. Cetere, la plimulto de tiaj biciklantoj posedas ankaŭ aŭtomobilon, sed ili uzas ĝin pli malofte, do tamen estas bona ŝparo!

Kvine, iom post iom aperas vera biciklo-kulturo! Tia kulturo ekzistas jam delonge ekzemple en la landoj Danio, Nederlando kaj Belgio. Bicikli en tiaj ebenaj landoj estas pli facile ol en montaraj. Antaŭe tia kulturo ne multe ekzistis en aliaj landoj, sed nun ĝi multe kreskas, precipe ĉar ĝi estas ligita kun ekologiisma ideo: bicikli neniel poluas!

Ni memoru, ke antaŭ tridek jaroj Ĉinio estis la plej biciklema lando de la mondo. Fabrikoj produktis dek milionojn da bicikloj jare. Nun en tiu lando la nombro de aŭtomobiloj bedaŭrinde kreskis, kaŭzante grandan poluadon. Feliĉe, de la lastaj sep-ok jaroj lueblaj bicikloj troviĝas ĉie en ĉinaj urboj, kun la sekvo, ke multaj ĉinoj denove biciklas.

Se vi volas konservi bonan sanon, se vi deziras konservi la vivon sur nia planedo Tero, biciklu! 

Pierre Grollemund

  • Ŝati 5

Pierre Grollemund lernis Esperanton por vojaĝado, precipe en Pollando kaj Ĉeĥujo. Li laboris kiel tegmentisto dum pluraj jaroj. Tial li partoprenas la agadon de la Tutmonda Asocio de Konstruistoj Esperantistaj (TAKE).


  • amatoro: homo kiu praktikas sporton, arton aŭ similan agadon pro ŝato kaj plezuro, ne kiel profesiulo.
  • asekuro: regula aŭ unu-foja pagado al iu asocio, kiu poste redonos monon, se okazos iu malagrabla afero, ekzemple forbrulo de domo, danĝera okazaĵo en aŭtomobilo, subita malsano dum vojaĝo, aŭ simile.
  • benzino: brul-materialo por aŭtoj kaj simile.

Benzinopx..png.e3c0df9a68d700f2ae8c0b86b502ea47.png

  • bremso: aparato por haltigi aŭ malrapidigi la moviĝon de veturilo aŭ la funkciadon de maŝino. 

Bremsowkp.thumb.jpg.454807f9167d2d88248dd25aee800728.jpg

         Foto: Wikipedia / Aezram CC BY-SA 2.5

  • buĝeto: detala kalkulo de la necesaj kostoj por plenumi iun projekton.
  • ekologio: scienco pri la rilatoj de la vivantaj estaĵoj inter si kaj kun sia medio.
  • ktp: kaj tiel plu.
  • luebla: ricevebla por la propra uzo dum difinita tempo kontraŭ pago.
  • motivo: tio, kio igas iun agi aŭ opinii en difinita maniero; kialo.
  • parkumi: lasi sian aŭtomobilon aŭ alian veturilon apud la vojo aŭ en alia loko, dum oni ne uzas ĝin.

Parkumipx.jpg.35b87150773cc81f6fe593a64750d270.jpg

  • parto-preni: esti unu el la homoj, kiuj kune faras ion.
  • planedo: granda ĉiela objekto sen propra lumo, kiu rondiras ĉirkaŭ stelo; ekzemple nia Tero estas planedo.

Planedojpbl..thumb.jpg.0207c807c9fc364dc0a1bb0bf8798cf9.jpg

  • pneŭmatiko: aer-plena ringo ĉirkaŭ la rado de veturilo.

Pnematikopx.jpg.fa704f70ba5e5e48bafd3882096c1836.jpg

  • polui: danĝere malpurigi la naturan mondon.

Poluipx..jpg.51089eaed7eb7a54348a4015ad1a1988.jpg

  • respondeculo: la homo kun la tasko zorgi pri plenumado de iu agado; kaj respondi al komentoj pri ĝia realigo.
  • sportumi: praktiki sporton.
  • ŝpari: preferi pli malmultekostan elekton por ne elspezi tro da mono; ne uzi ĉion (precipe monon), por konservi ĝin kaj uzi ĝin poste; meti monon en bankon por posta uzo.
     

 Diskonigi


Uzanta eĥosono

Rekomendataj komentoj

Ne estas komentoj por montri.



Aliĝu al la diskutado!

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.

Gasto
Aldoni komenton

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.