Salti al enhavo

Biciklu al Burno por la Universala Kongreso


Eblas aŭskulti ĉi tiun artikolon, kiun voĉlegis Rafa Nogueras.

Ĉu plaĉas al vi la ideo atingi la urbon de la 110-a UK per biciklo?

Ĉu vi ŝatus komune vojaĝi dum kelkaj tagoj kun aliaj esperantistoj?

BEMI (Biciklista Esperantista Movado Internacia) proponas kunordigi la dezirojn de biciklemuloj. Ni celas, ke okazu unu aŭ du karavanoj al Burno - aŭ eble eĉ pli?

Jam atingis nin du proponoj kun proksimume jenaj detaloj:
    • Biciklado de Vieno al Burno: 150-175 km, en 3 tagoj;
    • Biciklado de Prago al Burno: 250-280 km, en 6 tagoj.
Baldaŭ aperos pli da detaloj en nia retejo bemi.tejo.org en la sekcio "Karavanoj".
 
Vi povas aliĝi al la tuta vojaĝo aŭ partopreni nur parton de ĝi. 

Se vi ŝatus pli longan bicikladon, vi povas proponi ekiron el pli malproksima loko por atingi Vienon aŭ Pragon. Se vi preferas, vi povus mem organizi vian propran karavanon el alia direkto. Ni helpos vin, se vi informos nin pri tio.
 
Kiel kunpreni vian biciklon en publika transporto al ekirloko? Ankaŭ pri tio ni povos konsili al vi.
 
La distanco de la veturado dependos de la vojoj, kiujn ni komune elektos, kaj de la lokoj de niaj tendumejoj. Kutime ni biciklas ĝis 70 km tage. Dum la biciklado ni tendumos en tendumejoj aŭ en la naturo. Ankaŭ eblus interkonsenti pri alia maniero tranokti.
 
La mateno komenciĝas per varma teo kaj pano. Tagmeze, ni manĝas en restoracio aŭ mem preparas manĝon, kutime legomojn kaj salaton. La vespermanĝon ni kuiras mem per porteblaj kuiriloj. 
 
La prezo de karavano ne estas fiksita antaŭe. Ni havos komunan kason, el kiu ni pagos por la bezonataj aĵoj dum la vojaĝo. Ĉiuj elspezoj estos bazitaj sur la decidoj kaj deziroj de la partoprenantoj. 
 
La ĉefa celo de la karavanoj estas ĝui la vojaĝon kaj la etoson de komuna biciklado. Burno estas interesa loko, ne nur ĉar ĝi gastigos la 110-an UK. Vi povos ĝui ĝiajn historiajn konstruaĵojn kaj kulturajn tradiciojn. Sed ankaŭ lernu pri ĝia grava rolo en la politika sistemo de Ĉeĥujo. 
 
Tial ni invitas ĉiujn esperantistojn, kiuj ŝatas bicikli, partopreni en komunaj veturadoj kaj peti nian helpon por organizi tion. Se vi volas aliĝi al unu el la karavanoj aŭ se vi planas vian propran, kontaktu nin, prefere retpoŝte.

Ni ĝojos, se ni povos subteni vin!

Biciklu kun BEMI: Biciklista Esperantista Movado Internacia.

Christine Brücker
Lars Sözüer

 

  • Ŝati 5
  • Ami 1

Christine Brücker kaj Lars Sözüer estas paro de germanaj esperantistoj kiuj loĝas en Duisburg, Germanujo, kaj gepatroj de du plenkreskaj denaskuloj. Ili estis aktivaj en diversaj partoj de la movado, lastatempe interalie kiel estraranoj de BEMI, la faka sekcio de TEJO pri biciklado.


  • aliĝi: aldoniĝi, almetiĝi, membriĝi, aparteniĝi al, iĝi partoprenanto en io.
  • dependi: esti sekvo de (iu situacio).
  • distanco: spaco inter du lokoj; longeco de tia spaco.
  • etoso: ĝenerala sento, kiun la ĉirkaŭaĵo prezentas al la ĉeestantoj.
  • karavano: organizita grupo de kunvojaĝantoj.
  • kaso: mon-rimedoj, mon-havo, ekzemple de asocio.
  • km: kilometro.
  • kun-ordigi: aranĝi la diversajn partojn de afero, por ke ili bone funkciu kune.
  • parto-preni: esti unu el la homoj, kiuj ĉe-estas kaj kune aktivas en iu komuna agado.
  • proksimume: ne tute ĝuste, sed nur proksime al la ĝusta; ne precize, pli-malpli, ĉirkaŭ.
  • restoracio: manĝejo, kie oni pagas por manĝi.

Restoraciopx..jpg.eeeaccc7f687b0b4058ecc12edc278a3.jpg

  • rolo: tio, kion diras kaj faras aganto en teatraĵo aŭ filmo; la funkcio aŭ agado, kiun iu aŭ io devas plenumi.
  • salato: manĝaĵo el freŝaj miksitaj legomoj, kutime nekuiritaj.

Salatopexel.thumb.jpg.8f5e53d001f3b04081874c6da5d7bd19.jpg

  • sekcio: parto de asocio, oficejo, laborejo, retejo aŭ simile.
  • sub-teni: helpi homon, asocion, projekton, politikon aŭ simile, por ke ĝi sukcesu.
  • tendumejo: loko, kie grupo da homoj loĝas dum iom da tempo en aro da sub-ĉielaj loĝejoj el ŝtofo.

Tendumejopx..jpg.d068a585ae5ecaf83b2e139b044340dc.jpg

  • trans-porto: portado de homoj aŭ objektoj de unu loko al alia; veturiga sistemo.
  • UK: Universala Kongreso.
     


Uzanta eĥosono

Rekomendataj komentoj

Derek

Afiŝite

Biciklado al Kongreso en Germanio kun Esperantistoj kaj BEMI-anoj estis la plej bela bicikla vojaĝo de mia vivo.  Biciklado al IJK en Pollando estis la dua plej bona bicikla vojaĝo de mia vivo.  Mi esperas ke multaj biciklantoj povos ĝui bonegan karavanon al Burno. 



Aliĝu al la diskutado!

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.

Gasto
Aldoni komenton

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.