Salti al enhavo

Agado en Zaozhuang


 Diskonigi

S-ro Semio instruas pri Esperanto al mezlernejanoj

Eblas aŭskulti ĉi tiun artikolon, kiun voĉlegis Arko.

Ĉi tiu artikolo unue aperis en la retejo de Ĉina Radio. Ĝi estas simpligita por legantoj de uea.facila.   

Fine de oktobro 2024 studentaj kluboj ĉe la universitato Zaozhuang partoprenis en du-taga sub-ĉiela agado por varbi novajn membrojn. Ankaŭ la studenta Esperanto-klubo partoprenis en tiu agado.

Mezlernejo1.thumb.jpg.7a014351e66e402e8f6a7d0a7c54e380.jpgLa Studenta Esperanto-Klubo agadas

Volontulinoj prezentis la agadon de la Esperanto-klubo kaj logis aliajn studentojn per ludo pri la prefikso mal-, donante kiel premion poŝtkarton de la Esperanto-Muzeo.

Mezlernejo2.thumb.jpg.1557b79e46143e3cb2383e17d4f5bf0f.jpgStudentino ludas per la prefikso "mal-"

En la antaŭa tago, mi mem kaj aliaj instruistoj el la Esperanto-fako de la Universitato Zaozhuang vizitis la malnovan Urban Bibliotekon. Ĉeestis ankaŭ aktivuloj de la Esperanto-Muzeo. Al la direktorino de la biblioteko ni donacis belajn librojn en Esperanto.

4)HirundotransdonaslalibrojnallaLernejestrokajSekretario.thumb.jpg.28190a68a3f7661bf39ee84a90b8aede.jpgZhang Yan (Hirundo) transdonas la librojn al la Lernejestro kaj Sekretario

Post la biblioteko ni vizitis la apudan Mezlernejon 41, unu el la plej famaj en la urbo. Tie atendis nin instruistino Ju Xiuna (Suna), kiu lernis Esperanton ĉe Sun Mingxiao (Semio), la fondinto de la Esperanto-Muzeo. Ŝi prezentis nin al la lernejestro kaj al la partia sekretario, kiuj tre afable bonvenigis nin kaj niajn librajn donacojn. Ili varme akceptis la proponon de s-ro Semio dediĉi tutan bretaron de la biblioteko al pliaj libroj en aŭ pri la internacia lingvo. Same varme ili permesis, ke ni prezentu Esperanton al lerneja klaso dum nia vizito. Certe interesis ilin ankaŭ la fakto, ke per Esperanto la lernantoj povos korespondi kun samaĝuloj en aliaj landoj. Ili konsentis, ke juna instruisto Li Bochuan (Briko) revenu por plie instrui, cele al la kreado de klubo por lernantoj. Instruisto Briko estas diplomito de la Interlingvistikaj Studoj en Poznano, Pollando. (Pri la kurso en Poznano jam aperis artikolo en uea.facila.) 

Granda klaso da lernantoj sekvis la lecionon kun forta intereso. Kelkajn vortojn kaj simplajn frazojn en Esperanto ili jam konis danke al la pretiga laboro de instruistino Suna. S-ro Semio rakontis al ili pri la historio de la internacia lingvo en Ĉinio kaj en la mondo, kaj li prezentis ankaŭ la bazajn gramatikajn regulojn. Choi Manwon el Koreio alparolis la lernantojn en la korea kaj en Esperanto kun ĉina traduko, kaj mi prezentis salutojn en diversaj lingvoj kaj instruis kelkajn simplajn demandojn kaj respondojn.

6)MiinstruasEsperantonenlaklascxambro.thumb.jpg.5930ea11437e07ad403fb741c327adea.jpgAlessandra instruas Esperanton en la klasĉambro

Fine Zhang Yan (Hirundo), la prezidantino de la Esperanto-Klubo de Shandong, prezentis la Esperanto-Muzeon kaj la agadojn de la klubo. Ĉiuj lernantoj ricevis broĉeton kun verda stelo kaj poŝtkartojn de la Muzeo. 

Alessandra Madella
 

  • Ŝati 8
  • Dankon 1

Alessandra Madella estas italino, nun loĝanta en Ĉinujo. Ŝi instruas Interkulturan Komunikadon kaj Esperanton ĉe la Universitato de Zaozhuang. Ŝi estas vic-prezidanto de ILEI (Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj).


  • bon-venigi: akcepti ĵus alvenintan homon aŭ novan aferon en maniero afabla kaj kor-gajiga.
  • bretaro: meblo, kiu entenas librojn aŭ aliajn objektojn.

Bretarobibliotekapx.jpg.793238625a97b5f195562dca722bd6e1.jpg

  • broĉo: malgranda kaj bela objekto, kiun homo alfiksas al siaj vestoj por beligi sin.

BrooWikihow.jpg.9b16814e9af8c30e89b783dda6ce8ed6.jpg

WikiHow to wear a brooch CC BY-NC-SA 3.0

  • ĉe-esti: esti tie en la loko, kie io okazas.
  • dediĉi: plenkore doni ion aŭ doni sin mem por iu celo aŭ agado.
  • diplomito: homo ricevinta dokumenton por montri sukcesan plenumon de ekzameno aŭ kurso ĉe lernejo, universitato aŭ simile. 

Diplomitopex.thumb.jpg.c22d00ac68302e85c330f82abb8d47cd.jpg

  • direktoro: ĉefo de oficejo, laborejo, komerca organizaĵo, asocio aŭ simile.
  • inter-lingvistiko: scienca studado pri plan-lingvoj (kiel ekzemple Esperanto), kaj pri la politiko de internacia kaj interkultura komunikado kaj simile.
  • partio: grupo de homoj, kiuj agas kune por atingi komunajn politikajn aŭ sociajn celojn.
  • parto-preni: esti unu el la homoj, kiuj ĉe-estas kaj kune aktivas en iu komuna agado.
  • prefikso: vortero, kiun oni aldonas antaŭ radiko por krei novan vorton; ekzemploj de Esperantaj prefiksoj estas mal-, re-, dis-.
  • varbi: konvinki homon membriĝi en grupo aŭ movado; konvinki homon partopreni en iu projekto.
  • volontulo: homo, kiu proponas sin por plenumi taskon aŭ fari laboron, plej ofte sen-page.
     

 Diskonigi


Uzanta eĥosono

Rekomendataj komentoj

Dankon pro via artikolo, ĉar mi tre interesiĝas pri la pontoj inter Ĉinio kaj Esperanto. Scii ke estas kurso de Esperanto en universitato estas sonĝo! 

Mi tre volus partopreni en agadoj por la movado kaj studi la lingvistikajn aspektojn de la internacia lingvo, sed bedaŭrinde apud mia urbo ne estas kursoj pri tio. Estus sonĝo ankaŭ esti ano de UEA!! 

Ligo al komento
share_externally

Matteo, mi esperas, ke iam viaj sonĝoj realiĝos! Sed eble pli bona vorto estus "revo" anstataŭ "sonĝo". Oni sonĝas nokte, dum oni dormas. "Revo" estas bela imago pri tio, kion oni forte deziras, ekzemple vi revas iam fariĝi membro de UEA.

  • Ŝati 1
Ligo al komento
share_externally

Je 18/01/2025 at 18:35, Anna diris:

Matteo, mi esperas, ke iam viaj sonĝoj realiĝos! Sed eble pli bona vorto estus "revo" anstataŭ "sonĝo". Oni sonĝas nokte, dum oni dormas. "Revo" estas bela imago pri tio, kion oni forte deziras, ekzemple vi revas iam fariĝi membro de UEA.

Dankon, mi ne certis pri la vorto por uzi. "Revo" estas pli bona imago, jes. 

  • Ŝati 1
Ligo al komento
share_externally



Aliĝu al la diskutado!

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.

Gasto
Aldoni komenton

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.