Salti al enhavo

Ĉu vi volas partopreni en konkurso?


 Diskonigi

Eblas aŭskulti ĉi tiun artikolon, kiun voĉlegis Patrick Morando.

Ĉu vi estas lerta artisto? Vi estas invitata partopreni en konkurso por krei du emblemojn por UEA. Jen la klarigo:

Universala Esperanto-Asocio (UEA) ĵus anoncis, ke okazos Monda Festivalo de Esperanto (MondaFest’ 2020) kaj en ĝia kadro Virtuala Kongreso (VK). MondaFest’ 2020 okazos inter la 20-a de junio kaj la 20-a de septembro 2020, dum la VK okazos inter la 1-a kaj 8-a de aŭgusto 2020.

Tiucele UEA anoncas konkurson por krei emblemojn. Se vi estas artema aŭ entuziasma pri la eventoj, sendu proponojn de emblemoj ĝis plej malfrue la 14-a de junio al la Ĝenerala Sekretario de UEA Aleks Kadar

Kio estas emblemo? Ĉiu Universala Kongreso de Esperanto havas sian emblemon, kiu kutime montras konatan vidindaĵon de la urbo, kie la kongreso okazas, ofte kun aldono de verda stelo aŭ alia simbolo, kiu reprezentas Esperanton. Jen ekzemple la emblemo de la kongreso en Montrealo (kiu nun okazos en 2022 anstataŭ 2020). 

1156085374_EmblemoMontrealo.png.9b04322d176c3b9bff03f71d49871b7d.png

La emblemo estas uzata por vide prezenti la kongreson, ekzemple en artikoloj, afiŝoj, anoncoj kaj simile. Sed kiaj emblemoj povus reprezenti mondan festivalon kaj virtualan kongreson? Vi estas invitata krei ilin!

La Estraro de UEA prijuĝos la proponojn kaj anoncos la gajninto(j)n de la konkurso la 20-an de junio dum la inaŭguro de MondaFest’ 2020. Premio estos senpaga aliĝo al Universala Kongreso en 2021 aŭ 2022 kaj unu-jaran membrecon en UEA, se la gajninto(j) ne estas membro(j). La Estraro rajtas aljuĝi pliajn premiojn al aliaj aparte bonaj proponoj.

La programoj de MondaFest’ 2020 kaj de la VK estos diskonigitaj en venontaj komunikoj. La programo estos legebla en Eventa Servo, kaj oni konstante ĝisdatigos ĝin. Se vi havas ideojn aŭ proponojn pri eventoj, kiuj povus okazi, aŭ se vi deziras, ke via evento okazu kadre de la festivalo aŭ de la kongreso, bonvolu kontakti la organizantojn laŭ la informoj ĉe Eventa Servo.
 

Redaktite de Anna

  • aliĝo: aldoniĝo, almetiĝo, membriĝo.
  • emblemo: bildeto por prezenti iun ideon, ekzemple la emblemo de Esperanto estas la verda stelo.
  • entuziasma: kun granda, emocia ŝato pri iu afero.
  • estraro: la grupo de homoj, kiuj direktas la agadon de asocio aŭ alia organizaĵo.
  • evento: aparta, sufiĉe grava okazaĵo.
  • festivalo: granda festa kunveno ofte kun aparta temo, ekz. pri arto, filmo, muziko aŭ simile.
  • inaŭguro: malferma kunveno de kongreso; komenco aŭ malfermo de io nova.
  • parto-preni: esti unu el la homoj, kiuj kune faras ion.
  • reprezenti: prezenti, anstataŭi.
  • simbolo: io, kio elvokas aŭ prezentas ion alian (ekzemple koro estas simbolo de amo).
     

 Diskonigi


Uzanta eĥosono

Rekomendataj komentoj

Vi pravas, ke la afero ne estas tre klare prezentita. Laŭ mia kompreno, temas pri du malsamaj emblemoj.

Bondezirojn por via propono!

Ligo al komento
share_externally



Aliĝu al la diskutado!

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.

Gasto
Aldoni komenton

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.