Salti al enhavo

Termopiloj


 Diskonigi

Eblas aŭskulti ĉi tiun artikolon, kiun voĉlegis Rafa Nogueras.

La Termopiloj (laŭvorte: Pordego de la varmaj fontoj; greke: Θερμοπυλαι) estas mallarĝa vojo inter la montoj kaj la maro, trapasejo inter norda kaj centra Grekujo. La nomo rilatas al la varmaj sulfuraj fontoj, kiuj troviĝas tie. En tiu loko okazis batalo inter malmultaj grekaj militistoj kaj la grandega persa armeo, kiu tiutempe provis invadi Grekujon.

Tiam, en la jaro 480-a antaŭ la nuna epoko, la pasejo estis larĝa ne pli ol 100 metrojn. La grekoj konsistis el 300 spartanoj gvidataj de la reĝo de Sparto, Leonidas, kaj aliancanoj el aliaj grekaj urboj, sed entute, laŭ la nunaj historiistoj, ne pli ol 1 500 viroj. La persa armeo laŭ la modernaj historiistoj konsistis el 60 000 militistoj. En tiu mallarĝa pasejo la grekoj sukcesis rezisti dum tri tagoj, sed en la fino ĉiuj mortis.

Laŭ la tradicia rakonto, greka perfidulo, loka paŝtisto Efialto (Ἐφιάλτης), gvidis la persojn tra monta pasejo, kaj tiel ebligis al la persa armeo ĉirkaŭiri la lokon.

Ankoraŭ nun la batalo restas en la memoro de multaj eŭropanoj kiel simbolo de heroeco pri defendo de la libereco. Evidente tiuj eŭropanoj forte identiĝas kun la grekoj kontraŭ la azia invado. Sekve de tiu batalo, Ateno estis venkita kaj bruligita. Poste tamen la grekoj venkis per ŝipa batalo en Salamino (greke: Σαλαμίς), kaj la persoj estis devigataj retiriĝi.

La batalo estas apenaŭ konata ekster Eŭropo, sed ĉi tie ĝi daŭre reaperas, ekzemple en ĉi tiu poemo de grava moderna greka poeto, Konstantino Kavafis. Tiu poemo perfekte taŭgas ankaŭ por priskribi la agadon de esperantistoj, kiuj defendas la idealon de egaleca komunikado kontraŭ fortoj same imponaj kiel tiuj de la persa armeo.

Termopilo

Honoron al tiuj, kiuj dum sia vivo
difinas kaj gardas propran Termopilon!
Neniam forestantaj el la devo;
justaj kaj honestaj en ĉiuj siaj agoj,
sed ankaŭ kun kor-favoro kaj kompato;
donacemaj kiam ili estas riĉaj, kaj kiam
ili ne estas riĉaj, same iomete donacemaj,
same helpantaj tiel, kiel ili povas;
dirantaj la veron ĉiam,
tamen, senmalame al la mensoguloj.
Kaj honoron plian ili meritas,
kiam ili antaŭvidas (kaj multaj ja antaŭvidas),
ke Efialto fine aperos,
kaj la persoj finfine trairos.

Tradukis Eftimjo Mavrogeorgiadis
Adaptis Renato Corsetti

Renato Corsetti
 

Redaktite de Anna

  • Ŝati 4

Renato Corsetti estas italo, nuntempe loĝanta en Britujo, eksa prezidanto de TEJO kaj poste de UEA, interesiĝas pri ĉiuj aspektoj de la Esperanto-movado, profesie psiĥo-lingvisto. 


  • adapti: ŝanĝi ion por ke ĝi pli bone taŭgu por iu speciala celo aŭ kondiĉo.
  • aliancanoj: membroj de apartaj grupoj, kiuj interkonsentas kune batali aŭ labori.
  • armeo: la tuta militistaro de ŝtato.

1462863727_Armeopersa(2).thumb.jpg.b9d6a0434540ab5b92bb75a7ff31f77c.jpg

  • epoko: difinita tempo-periodo.
  • gardi: zorgi, por ke ne okazu danĝero aŭ malbono al iu aŭ io. 
  • greke: en la greka lingvo.
  • heroeco: farado de tre grandaj kaj kuraĝaj agoj.
  • honesta: aganta laŭ la sociaj preferoj, devoj, kaj imagoj de ĝusta kaj bona agmaniero.  
  • honoro: signo de respekto pro la gravaj aferoj, kiujn iu homo faris aŭ faras.
  • identiĝi:  konsideri sin esti parto de grupo, aŭ senti sin simila al difinita homo kaj ties ideoj.  
  • impona: elstare granda kaj brila.
  • invadi: per-forte eniri alian landon kun la celo regi ĝin.
  • kompato: kompreno kaj kunsento pri la malfeliĉo de alia persono.
  • kor-favoro: helpo kaj amo al alia homo.
  • mensogi: diri malveron.
  • paŝtisto: homo, kiu prizorgas bestojn, ekzemple ŝafojn aŭ bovinojn, dum ili restas en la kampo. 

481158531_Patistopubl..jpg.bc1162ea818f0506994b01e493f2e9c6.jpg

  • perfidulo: homo, kiu donas informojn al la malamiko de la propra grupo aŭ ŝtato.
  • persa: rilata al tiu lando, kiu nuntempe nomiĝas Irano.
  • re-tiriĝi: reiri malantaŭen; ĉesigi sian agadon.
  • rezisti: ne subiĝi; kontraŭstari de-eksteran forton.
  • simbolo: io, kio elvokas aŭ prezentas ion alian (ekzemple koro estas simbolo de amo).
  • Sparto: urbo en suda Grekujo, konata en la malnovaj tempoj pro la militisma edukado de la junuloj.
  • sulfura: flava materialo, kiu troviĝas nature en la tero, kun forta malbona odoro. 

925935396_Sulfuropubl..jpg.1f50485538d0324b108002d269b4e425.jpg

 Diskonigi


Uzanta eĥosono

Rekomendataj komentoj

Saluton,
Ĉu vi scias ke "Ἐφιάλτης" fakte signifas "Koŝmaro" en la greka?
Eble ĝi estis la vera nomo de tiu perfidulo, eble ĝi estis nomo atribuita al li pro lia faraĵo...
Dankon pro la artikolo.
 

  • Ŝati 2
Ligo al komento
share_externally

Tiu estis Rafa Nogueras el Usono. La  nomo de la voĉleginto ĉiam estas skribita sub la butono por la aŭskultado.

  • Ŝati 1
Ligo al komento
share_externally

Ĉu tiu teksto estas alegorio de Esperanto? La esperantistoj defendas la idealon de Zamenhof kaj iu perfidis (kiu?). Kaj do fine alia multe pli potenca lingvo (multe pli da homoj!) frakasas la kompatindan lingvon?

Ligo al komento
share_externally

la alegorio validas nur por la unua parto. la Esperanto-movado kiel Leonidas defendas la principojn  de justa monda lingvo, sed la persa armeo [defendantoj de la principo de forto ankaŭ en la kampo de lingvoj]  trairas eĉ sen bezono de perfidantoj.

  • Ŝati 1
Ligo al komento
share_externally

Ĉu vi pensas pri De Beaufront? Sed li ne volis favori la anglan, eventuale la francan  aŭ la latinidajn lingvojn.

Redaktite de renato_corsetti
  • Ŝati 1
Ligo al komento
share_externally



Aliĝu al la diskutado!

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.

Gasto
Aldoni komenton

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.