Salti al enhavo

... sed hejme plej ĉarme


 Diskonigi

Eblas aŭskulti ĉi tiun artikolon, kiun voĉlegis Derek Roff.

    Eta ĉambro. Malvarma kaj profunda silento, reliefigita de la teda takto de mekanika horloĝo. Sur la planko, du infanoj ludas. Apude, la patro legas ĵurnalon kaj la patrino trikas puloveron...

    Subite ŝi murmuras tra-dente, iom melankolie:

    – Kiomfoje vi legis tiun artikolon en la lastaj monatoj?

    Silento. Longa, tre longa silento kun tiktakoj, ĝis la viro flustras senemocie, ne levante la okulojn de sur la ĵurnalo:

    – Tiomfoje kiom vi malfaris tiun puloveron por triki ĝin denove.

    Ekstere, super ili, super tiu silento kun tiktakoj, la tera surfaco tradormas falsan nokton de nuklea vintro.

Liven Dek
 

  • Ŝati 8
  • Ami 1

Liven Dek estas Esperanta verkisto, vortaristo kaj eldonisto, membro de la tiel nomata “Ibera Skolo”, kaj nuna sekretario de la komisiono de Belartaj Konkursoj de UEA ekde 2016.


  • falsa: malvera.
  • flustri: paroli subvoĉe.
  • ĵurnalo: ĉiutaga gazeto.

27460474_urnalo.jpg.c6c90493f1f6f18cb0641c47362ce6aa.jpg                                        Foto: Wikimedia/Pensiero

  • mekaniko: la arto konstrui maŝinojn.
  • melankolia: malgaja.
  • nukleo: la centra parto de atomo. 

1340087993_Nukleopx..png.9ae065566beb551419c801a860d7f3e7.png

  • pulovero: varma vesto por la supra parto de la korpo kaj la brakoj, kiun oni surmetas, tirante ĝin super la kapon.

1266551148_Puloveropx..png.e756047de0b8cc1a4005a5bd671cf138.png

  • reliefo: elstaranta art-verko sur muro aŭ simile; elstaranta parto en komparo kun la cetero.

249115004_ReliefoWkp..jpg.3a64cde5adce7ec69f0d06ccba44e588.jpg                 Foto: Wikimedia/Zereshk  CC-BY SA 3.0

  • surfaco: supraĵo; supra aŭ ekstera flanko de io.

234302551_Surfacopx..jpg.7f302f99f56bd0fbce8264d1e5e94795.jpg

  • takto: la nombro kaj ofteco de regulaj batoj en muziko.
  • teda: malinteresa.
  • tiktako: la regula sono de horloĝo.
  • triki: speco de manlaboro per fadeno inter du iloj por fari ŝtofon.

868643746_Trikadopx..jpg.f566c6810cba3b3b3efb3b309828daad.jpg

 Diskonigi


Uzanta eĥosono

Rekomendataj komentoj

Sed kial li legas la saman artikolon cxiu-tage ? Kaj kial sxi  retrikas la puloveron ?

Cxu ili perdis cxiujn aliajn ajxojn dum la nuklea atako aux tragedio ?

Ligo al komento
share_externally

antaŭ 41 minutoj, Anna diris:

Necesas demandi la verkinton!

mi neniam demandus verkiston pri io tia. mi jam konas la respondon: 'en la franca oni diras tiel'.

Redaktite de renato_corsetti
Ligo al komento
share_externally

antaŭ 8 horoj, scivolemo diris:

Sed kial li legas la saman artikolon cxiu-tage ? Kaj kial sxi  retrikas la puloveron ?

Cxu ili perdis cxiujn aliajn ajxojn dum la nuklea atako aux tragedio ?

Tion la leganto devas mem decidi! Sed la mencio pri nuklea vintro ja donas la impreson, ke okazis ia terura atako, kiu detruis la socion.

  • Dankon 1
Ligo al komento
share_externally

Je 2020-4-16 at 02:33, renato_corsetti diris:

ĉu 'falsa' signifas 'malvera' aŭ falsanta el la radiko 'fals-i'?

Tamen, Renato, la vorto 'falsa' aperas en PIV, kun pluraj zamenhofaj ekzemploj.  Ŝajnas ke nek Zamenhof nek PIV vidas la fortan kontraston, kiun vi substrekas.  Kompreneble, PIV havas francan influon.  (Ĉu falsan?)  

  • Ŝati 1
Ligo al komento
share_externally

pri aliaj similaj vortoj kiel 'korekta' esperantistoj korektis sin, sed 

'falsa' rezistas pli longe. la problemo estas eble en la naciaj lingvoj, sed tio falsas la tutan sistemon de funkciado de Esperanto, post via mesaĝo mi rerigardis la vortojn sub 'falsi' en PIV kaj la du sistemoj tute kontente kunvivas.

 

Ligo al komento
share_externally

Je 2020-4-16 at 05:58, scivolemo diris:

Sed kial li legas la saman artikolon cxiu-tage ? Kaj kial sxi  retrikas la puloveron ?

Cxu ili perdis cxiujn aliajn ajxojn dum la nuklea atako aux tragedio ?

Saluton!

Nu, temas pri metaforoj (literaturo ja estas): infanoj, silentado, tempo (horloĝo tiktakas) ... La rakonto aludas forvelkon de amo; la paro troviĝas en forta kora vintro ("nuklea") post certe longa kunvivado. 

  • Ami 1
  • Dankon 1
Ligo al komento
share_externally

antaŭ 14 horoj, Mimem diris:

Nu, temas pri metaforoj (literaturo ja estas): infanoj, silentado, tempo (horloĝo tiktakas) ... La rakonto aludas forvelkon de amo; la paro troviĝas en forta kora vintro ("nuklea") post certe longa kunvivado. 

Tio estas interesa interpreto de la rakonto. Certe eblas interpreti ĝin plurmaniere.

Ligo al komento
share_externally

antaŭ 6 horoj, op97 diris:

Tiu eta teksto memorigas min pri tiu ĉi de Richard Matheson... Vidu (angle) : https://archive.org/details/Fantasy_Science_Fiction_v008n05_1955-05/page/n75/mode/2up?view=theater

Dankon pro la ligilo. Mi tre ĝuis la rakonton, kaj certe legos aliajn el la sama volumo. Tamen tiu ligilo utilas nur por anglalingvanoj. Por amantoj de scienc-fikcio ekzistas en Esperanto la serio Sferojhttp://literaturo.esperanto.net/novel/novlibr/sfer.html La iniciatinto de tiu serio estis ĝuste Liven Dek, la verkinto de la supra rakonto.

Ne ĉiuj numeroj de Sferoj estas ankoraŭ troveblaj, sed kelkajn oni povas aĉeti de la libroservo de UEA, ekzemple ĉi tiun: https://katalogo.uea.org/katalogo.php?inf=4585

  • Dankon 1
Ligo al komento
share_externally



Aliĝu al la diskutado!

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.

Gasto
Aldoni komenton

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.