Salti al enhavo

Premio por libro de Sten Johansson


 Diskonigi

Eblas aŭskulti ĉi tiun artikolon, kiun voĉlegis Maurizio 'Rico' Giacometto.

La premio Laŭro de la Akademio por 2022 estis aljuĝita al la sveda verkisto Sten Johansson por la verko Sesdek ok.

La Akademio de Esperanto donas la premion al libro arte signifa, lingve perfekta kaj kontribuanta al la evoluigo de la Esperantlingva kulturo. Ĝi estis aljuĝita la unuan fojon en 2021 en Zamenhof-tago (la 15-a de decembro).

Laŭro estas la nomo de arbo kun belaj malhelaj folioj, kiu kreskas precipe en la Mediteranea regiono. En antikvaj tempoj la grekoj kaj romanoj donis kronon el laŭro-folioj al la venkintoj en ludoj kaj literaturaj konkursoj. Tial ankoraŭ nun la vorto “laŭro” estas ne nur la nomo de arbo, sed ankaŭ esprimas honoron pro granda atingo precipe rilata al arto, literaturo aŭ scienco.

1075550805_Lauroj.jpg.3c9a7ddb1928dbb57aa8f3afb37eba0a.jpg

La ĉi-jara ricevanto de la premio, la romano Sesdek ok, estis eldonita de Mondial en Novjorko. Tra la okuloj de juna sveda esperantisto studanta la francan literaturon en Parizo, la aŭtoro prezentas la tiutempan socian situacion en Francujo. Li intermiksas siajn priskribojn kun aferoj de interhomaj rilatoj, de amo kaj amoro, kiujn li lerte uzas por ilustri diversajn politikajn movadojn kaj individuajn konvinkiĝojn.

La jaro 1968 estis grava okazo, kiam populariĝis novaj ideoj kontraŭaj al tiuj de la “reganta klaso”. La ĉef-rolulo de la romano estas esperantisto, sed ĝia plej interesa aspekto estas la priskribo de la etoso de tiu jaro sesdek ok. 

Ĉi tiu libro estas certe rimarkinda, tamen ĝi estas sufiĉe longa, kaj eble tro ambicia celo por legantoj de uea.facila. En nia pasintjara artikolo pri la Laŭro de la Akademio ni konsilis: vaste legu diversajn verkojn en Esperanto, ĝis vi estos preta por ĝui la elstaran romanon kiu ricevis la ĉi-jaran Laŭron.

Intertempe eblas legi artikolojn pri aliaj libroj de Sten Johansson en ĉi tiu retejo. Tiuj verkoj estas sufiĉe famaj en Esperantujo kaj certe taŭgas kiel progresigaj libroj: Vojaĝo kun Katrina kaj La krimo de Katrina.

Sesdek ok. Sten Johansson. Mondial, Novjorko, 2020, 185 paĝoj, 22cm. ISBN: 9781595694126. Prezo: 20,40 €

Maurizio Giacometto ('Rico')

  • Ŝati 3

Maurizio Giacometto (Rico) estas redaktoro de la rubriko “Libroservo” en uea.facila.


  • akademio: asocio de verkistoj, artistoj, sciencistoj aŭ simile, kiuj renkontiĝas por interŝanĝi ideojn.
  • ambicia: celanta tre alte.
  • amoro: seksumado kun ĝuo kaj plezuro.
  • antikva: malnovega.
  • aŭtoro: verkinto, kreinto, farinto.
  • el-doni: produkti kaj publikigi verkon.
  • el-stara: staranta alte super la aliaj membroj de grupo pro rimarkinda kvalito.
  • etoso: ĝenerala sento, kiun la ĉirkaŭaĵo prezentas al la ĉeestantoj.
  • ilustri: aldoni desegnaĵojn aŭ bildojn al teksto; klarigi ideon per ekzemploj, same kiel oni aldonas bildojn al teksto.
  • individua: unuopa, persona, kiel unu aparta membro de grupo.
  • krimo: grava kontraŭ-leĝa ago.
  • krono: ronda kapvesto portata de reĝo aŭ reĝino.

Krono.thumb.jpg.3ddc09affe0a9f3359841163d825b1b0.jpg

  • laŭro: speco de arbo; la folioj de kelkaj specoj estas uzataj en kuirado. Laŭro estas ankaŭ esprimo de grandaj merito kaj sukceso precipe rilate al arto, literaturo aŭ scienco.
  • Mediteraneo: maro fermita inter Eŭropo, Afriko kaj Azio.

 

Mediteraneo.jpg.e71e2e77e6ad348500c45a49e67f139d.jpg

 

  • rolulo: aganto en teatraĵo, filmo aŭ libro, kaj ankaŭ en ludoj.  
     

 

 Diskonigi


Uzanta eĥosono

Rekomendataj komentoj

'Sesdek ok' estis la unua esperanta libro kiun mi legis pasintjare. Estis vera defio, ĉar mi eklernis esperanton antaŭ iom pli ol unu jaro post tre longa paŭzo de 20+ jaroj! Ĉiu frazo bezonis la helpon de la vortaro--ho ve! Sed la rakonto instigis min fini ĝin kaj la uzo de esperanta lingvo, en plej multaj frazoj, ne estas tro kompleksa.

Redaktite de RNdC
  • Ŝati 1
Ligo al komento
share_externally

Tio estis ambicia elekto kiel unua legomaterialo! Sed mi ĝojas, ke vi sukcesis finlegi ĝin kaj ke vi ĝuis la libron.

  • Ŝati 1
Ligo al komento
share_externally



Aliĝu al la diskutado!

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.

Gasto
Aldoni komenton

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.