Salti al enhavo

Valoraĵo el Koreujo: la siĝo


 Diskonigi

Eblas aŭskulti ĉi tiun artikolon, kiun voĉlegis Ermito.

Se azianoj scius, kiom malmulte oni instruas pri Azio, pri ĝiaj historio, geografio kaj literaturo, en okcidentaj lernejoj, ili rajtus plendi pri kultura diskriminacio. La amas-komunikiloj en okcidentaj landoj tre malmulte parolas pri aziaj problemoj, kiuj ne rilatas al la okcidentaj interesoj.

Ni pensu hodiaŭ pri Koreujo. Certe kun granda surprizo niaj okcidentaj legantoj ekscios, ke laŭ la legendo ĝi ekestis en la jaro 2333 antaŭ la komuna erao. Kompreneble tio estas legendo, sed ĝi okazis 1000 jarojn antaŭ la legenda milito de Trojo. La nomo Koryeo unue aperis en la 10-a jarcento k.e. (de la komuna erao) por la lando, kiun la koreoj mem nun nomas Chosen norde kaj Hanguk sude.

Sed mi ne volas paroli pri tio. Mi volas paroli pri io, pri kio vi certe ne scias, pri la siĝo. Multaj esperantistoj konas la japanan poemformon hajko kaj eĉ mem verkas hajkojn, sed ili apenaŭ konas la korean siĝon.

Siĝo [시조 en la korea] estas poemo kun tri versoj, kiuj meznombre havas po 14-16 silabojn, kaj do entute 42-46 silabojn. Se oni konsideras ke ofte unu silabo estas unu vorto en la korea, oni komprenas, ke oni povas diri tre multe per 42-46 silaboj. La unua verso prezentas temon, la dua evoluigas ĝin, kaj la tria finiĝas kutime en iom neatendita maniero.

Prelego en Esperanto pri la siĝo okazis dum la Universala Kongreso en Londono en 1971 fare de GIM Taekeng, kiu poste ankaŭ verkis libron Elektitaj siĝoj de Nosan aperintan en 1976. Ĝi ne plu estas aĉetebla, sed nun oni laboras por reeldoni ĝin.

Nosan estas konata korea poeto, kies vera nomo estas LI Unsang. Jen longeta poemo, nomata “moderna siĝo”, kiu rezultas el tri kunigitaj siĝoj, tradukita de GIM Taekeng.

Volu iri

La hejmloko maro suda; Min aperas mar' lazura.
Eĉ en sonĝ' ne malaperas mar' hejmloka la kvieta.
Nun marbirdoj flugus tie; Volu iri, volu iri!

Mi sopiras knabojn junajn, kiuj kun mi ludis kune.
Ĉu forgesi povas ilin, eĉ se kien ajn mi iras?
Kion faras ho nun ĉiuj, volu vidi, volu vidi!

La marbirdoj, bubaj knaboj ĉiuj restas en hejmloko.
Kial, kaj por kion fari de l' hejmloko for mi loĝas?
Forĵetante ĉion ĉe mi, mi revenu, mi revenu!

 

Kaj jen vere tradicia siĝo, kiun mi mem esperantigis helpe de angla traduko kaj kontrolo de koreaj esperantistoj:

Montoj estas malnovaj

Montoj estas tre malnovaj, akvo daŭre estas nova
tage-nokte akvo fluas – ĉu malnova povas esti?
Grandaj viroj samas akvon, ambaŭ iras sen reveno.

La verkistino de la originalo estis: 황진이 HŬANG Ĝini, kiu vivis dum la jaroj 1506-1567 (proksimume). Ŝi estis giseng, tio estis talenta virino, kiu kantis, dancis kaj ludis tradiciajn muzikilojn. HŬANG Ĝini havis talenton pri poezio, do ŝi verkis plurajn siĝojn.

En tiu siĝo la vortoj “grandaj viroj” havas kaŝitan signifon. La verkistino amis viron, kiu estis fama saĝulo, nome SO Gjongdok. Poste ŝi studis ĉe li. Post lia morto ŝi suferis, sciante ke li neniam revenos. 

Renato Corsetti kun helpo de Namsuk LI

Renato Corsetti estas italo, nuntempe loĝanta en Britujo, eksa prezidanto de TEJO kaj poste de UEA. Li nuntempe regule instruas Esperanton al grupo, kiu konsistas plejparte el aziaj esperantistoj, kaj komencas mem malkovri ilian kulturon.

Namsuk LI estas korea esperantistino, kiu loĝas en Seulo, Koreujo. Partopreninte la 100-a Universalan Kongreson en la jaro 2015, kun grandaj miro kaj interesiĝo ŝi esperantistiĝis vole kaj gaje. 

Piednoto: Korea familia nomo normale aperas antaŭ la persona nomo. Ni aperigis la familiajn nomojn per grandaj literoj.
 


  • bubo: knabo malbona kaj senrespekta.
  • diskriminacio: maljusta traktado de difinita homo aŭ homgrupo, tiel ke oni traktas ilin malpli bone ol aliajn homojn.
  • el-doni: produkti kaj publikigi verkon.
  • erao: tempo-periodo.
  • geografio: scienco pri nia Tero, pri ĝia aspekto kaj pri ĝiaj regionoj kaj landoj.
  • kvieta: tute trankvila, paca, ne montranta fortajn emociojn.
  • lazura: hel-blua koloro de la ĉielo aŭ maro.

855601265_Lazurawkp..png.7ed212e7d1e26ebbebe2a3a1f37c88e7.pngFoto: Wikipedia/ThunderBrine CC BY-SA 4.0

  • legendo: rakonto pri malnovaj okazaĵoj, en kiu la historiaj faktoj estas intermiksitaj kun imagitaj mirindaĵoj.
  • proksimume: ne tute ĝuste, sed nur proksime al la ĝusta; ne precize, pli-malpli, ĉirkaŭ.
  • silabo: parto de vorto, ekzemple la vorto “saluton” havas tri silabojn: sa-lu-ton.
  • sonĝo: bildoj kaj ideoj, kiujn oni vidas aŭ spertas dum la dormo.
  • sopiri: forte redeziri ion perditan; suferi kaj malĝoji pro iu forta deziro. 
  • surprizo: miriga kaj neatendita okazaĵo.
  • talenta: kun apartaj, rimarkindaj kapabloj
  • verso: unu linio de poeziaĵo.

 Diskonigi


Uzanta eĥosono

Rekomendataj komentoj

Kara Renato.
Pro via artikolo mi havas pli grandan intereson pri la vivo de la verkistino HŬANG Ĝini.
Dankon por la esploro de la temo.

Ligo al komento
share_externally



Aliĝu al la diskutado!

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.

Gasto
Aldoni komenton

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.