Salti al enhavo

Eblas aŭskulti ĉi tiun artikolon, kiun voĉlegis Rafa Nogueras.

La sekva rakonto unue aperis en Short Stories in Esperanto volume 2. Ĝi estas iom simpligita por uea.facila.

La riparo

Son’. Son’. Son’.

La sono estas ritma kaj malrapida, je la sama ritmo kiel la likvo, kiu cirkulas en via korpo. Ĉu intence?

Ekfunkcias viaj vid-sensiloj. Lumo trafas la plafonon de la ĉambro, kaj pli da lumo eliĝas el travidebla panelo sur la muro. Tiu lumo havas alian fonton. Ĝian nomon vi ne memoras.

Vi kuŝas sur io malmola. Vi rimarkas temperaturon malsaman je dek gradoj inter la surfaco kaj viaj tuŝ-sensiloj. Kiam la temperaturo estas malpli alta… kiel oni nomas tion?

Malvarma. Jen la vorto. Malvarma. La surfaco estas malvarma. Ĉio estas malvarma. Vi provas movi vin, sed la meĥanismo ne funkcias.

“Bone, vi vekiĝis.”

La voĉo apartenas al viro. Vi konas ĝin, iel. Serĉado ĉe via interna malmola disko redonas la nomon Rikardo. La voĉo apartenas al Rikardo. Kiu li estas? Via memoro enhavas multajn bildojn, kiuj rilatas al tiu nomo.

Lia vizaĝo alproksimiĝas al viaj vid-sensiloj. La anguloj de lia buŝo turniĝas supren por malkaŝi tute regulajn, nenature blankajn dentojn. “Ni estis tre maltrankvilaj pri vi. Kiel vi fartas?”

Vi malfermas la buŝon. El-iras sonoj miksitaj kaj sen-ordaj. Ili ne similas al la respondo, kiun vi planis doni.

Rikardo kuntiras la brovojn. Li ne povas kompreni vin. Li prenas de ie malgrandan lampon kaj lumigas per ĝi viajn vid-sensilojn. Li krias al iu, kiu staras malantaŭ li: “Io misas, alportu la ilojn por riparo.”

Tint’. Tint’. Tint’. Viaj aŭd-sensiloj rimarkas, ke sono fortiĝas kaj malfortiĝas. La malvarma surfaco saltetas. Vi aŭdas la tintadon de metalo. Rikardo premas unu flankon de via kapo. Klakas io. Io sonas kiel alta krio. Frap’. Zum’. Prem’. Pli da zumado. Pli da premo. De tiam, sonado. Malklara sonado. La lumoj malfortiĝas.

Vi malfermas viajn okulojn kaj vidas la sunradiojn, kiuj en-venas. Vi kuŝas sur lito sub mola, peza litkovrilo. Kiel vi atingis tiun lokon? La lasta afero, kiun vi memoras, estas la sonado de la kuireja horloĝo. Pensado dolorigas vian kapon. Vi ĝemas iomete.

“Vi vekiĝis denove.” Estas Rikardo. Li ridetas al vi.

“Kio okazis?” Vi apenaŭ sukcesas el-igi vian voĉon.

“Vi falis. Via kapo frapiĝis kontraŭ io.”

“Tio klarigas, kial mi havas kapdoloron.” Vi rigardas al la skatolo, kiu sidas sur la tableto. “Bone, ke vi trovis la kurac-aferojn. Ĉu estis multe da sango?”

“Ne, sango ne estis.” Li prenas la skatolon kaj komencas paŝi malantaŭen. “Ĉi tio necesas nur okaze de bezono. Mi formetos ĝin kaj verŝos por vi glason da akvo.”

Li turniĝas por el-iri. Tro rapide. Li trafas la muron kaj faligas la skatolon. Iloj falas sur la plankon… ŝraŭbiloj, marteleto, elektro-mezurilo, kaj divers-specaj ŝraŭboj kaj ŝraŭbingoj.

Myrtis Smith

  • Ŝati 2

Myrtis Smith estas usona esperantistino, inĝeniera instruisto tage kaj aspiranta artisto nokte. Ŝiaj ŝatokupoj inkluzivas verkadon, dancadon, kudradon, marŝadon kaj, kompreneble, Esperanton. Ŝi estas regula kontribuanto al uea.facila


  • brovo: linio de haroj super la okulo.

Brovopx..jpg.d04e28ca4346185f29a24a1f884c8ffc.jpg

  • cirkuli: rond-ire kaj sen-halte moviĝi, kiel la sango en la korpo; ire kaj re-ire moviĝi.

Cirkulipx.thumb.jpg.9b7c72ae7af892ebcdd1054b585f913a.jpg

  • grado (˚): mezurunuo de varmo.
  • ĝemi: el-igi sonon por esprimi doloron aŭ suferadon.
  • likvo: aĵo kun simila konsisto kiel akvo; fluaĵo.

Likvowkp..gif.0205e4da7916fc12dd2436dd5846afb6.gif

Synapticrelay CC BY-SA 4.0, https://commons.wikimedia.org/w/index.php?curid=50627718

  • martelo: ilo uzata por bati aŭ frapi, kutime kun peza fera kapo (foje ankaŭ kun ligna aŭ plasta kapo), kaj longa tenilo.

Martelopx..png.37e4d3c7ff74522717ca6dad459cb8c3.png

  • meĥanismo: sistemo, per kiu funkcias maŝino aŭ aparato por atingi difinitan rezulton.
  • panelo: tabulo. 

Panelopx..jpg.23025e82257d8e5afd84703e69fcd9b3.jpg

  • riparo: rebonigo de rompita aŭ nefunkcianta afero.

Riparipx..jpg.30e7e1b6e60b09b1593fb30f19e8f311.jpg

  • ritmo: en muziko aŭ poezio, regula interŝanĝo de fortaj kaj malfortaj sonoj.

Ritmopx..jpg.c35dbfc1d152cbc5d434b87be31d94f5.jpg

  • senso: kapablo vidi, aŭdi, tuŝi, gustumi kaj tiel plu; sensilo: ilo, per kiu eblas ricevi vidon aŭ sonon, aŭ sperti guston, odoron, aŭ tuŝo-senton.
  • son’ = sono.
  • surfaco: supraĵo; supra aŭ ekstera flanko de io.

Surfacopx..jpg.366987ab6844a44c124ee6d85538909b.jpg

  • ŝraŭbo: aĵo plej ofte el metalo, sed ankaŭ el ligno aŭ plasto, kiun oni turnas enloke por fiksi aferojn; ŝraŭbilo: ilo por turni kaj fiksi ŝraŭbojn. 

rabokunrabilo.thumb.jpg.ec3b602d60c549ce4da53a9c0defe291.jpg

  • temperaturo: kvanto de varmeco.
  • tint’ = tinto: klara, metaleca sono.
  • zum’ = zumo: daŭra mallaŭta sono, precipe la sono de insektoj aŭ maŝinoj.


Uzanta eĥosono

Rekomendataj komentoj

Ne estas komentoj por montri.



Aliĝu al la diskutado!

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.

Gasto
Aldoni komenton

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.