
Eblas aŭskulti ĉi tiun artikolon, kiun voĉlegis Rafa Nogueras, Derek Roff.
Novelo estas skribita rakonto, malpli longa ol romano. Mikronovelo estas eĉ pli mallonga: ekzemple ĝi povus konsisti el nur 500 vortoj; aŭ 300; aŭ precize 100 vortoj, kiel la ekzemplo sube; aŭ eĉ malpli, laŭ la decido de la verkisto. Ne estas spaco en mikronovelo por senutilaj vortoj. La rezulto estas kiel poezio, en kiu ĉiu vorto signife kontribuas al la rakonto.
Jam aperis en uea.facila pluraj mikronoveloj. Jen unu verkita de Jorge Rafael Nogueras. Vi povos ĝui aliajn 100-vortajn mikronovelojn verkitajn de la sama aŭtoro en lia libro Centvorte: Cent cent-vortaj mikronoveloj.
La plej mallonga tago
Ĉiu tago daŭras dudek kvar horojn: ĉiuj scias tion. Nu, plej verŝajne sciencistoj ĉikanus vin, kaj klarigus al vi, ke fakte tagoj daŭras foje iomete pli, foje iomete malpli. Sed, almenaŭ laŭ-sperte, ĉiuj tagoj en nia vivo estas same longaj.
Nu, unu tagon oni vokis min por ke mi iru tuj al la malsanulejo, ĉar mia sesjara filino trafiĝis je terura trafik- akcidento. La kuracisto kiu traktis ŝin diris al mi, ke ŝi ne ĝisvivos la morgaŭon; tamen, mi rajtis pasigi apud ŝia lito la tempon kiu restis al ŝi, kaj teni ŝin en miaj brakoj.
Jen la plej mallonga tago.
La libro estas aĉetebla ĉe la libroservo de UEA (20,70 eŭroj), kaj ĉe Mondial ($ 18.75).
-
6
Jorge Rafael Nogueras (Rafa) estas portorika esperantisto, kies verkoj estis multfoje premiitaj en la Belartaj Konkursoj de UEA kaj en la Interkultura Novelo-Konkurso (INK), inter aliaj. Li estis parto de la teamo de la Esperanto-kurso en Duolingo, kaj instruas Esperanton de pluraj jaroj; plej lastatempe li instruis la superan nivelon kadre de la Nord-Amerika Somera Kursaro de Esperanto (NASK). De 2025 li estas membro de la Akademio de Esperanto.
- akcidento: ne-atendita malfeliĉa okazaĵo.
- aŭtoro: verkinto, kreinto, farinto.
- ĉikani: detale kaj ĝene diskuti pri negravaj aferetoj.
- eŭro (€): la mon-unuo uzata en multaj eŭropaj landoj.
- trafiko: ĉiuj veturiloj moviĝantaj sur iu vojo; la moviĝo de tiuj veturiloj.
-
ver-ŝajne: tio ŝajnas esti vera, sed oni ne povas esti certa pri tio.

Rekomendataj komentoj
Aliĝu al la diskutado!
Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.