Salti al enhavo

La kaŝita ŝtuparo


 Diskonigi

Eblas aŭskulti ĉi tiun artikolon, kiun voĉlegis Philippe Nader (Filipo).

Dimanĉon:
Du homoj, viro kaj virino, sidas en kafejo.
  –  Mi certas, diras la virino.
  –  Vi certas pri kio? demandas la viro.
  –  Ke ne estis ŝtuparo inter la du domoj.
  –  Kiu ŝtuparo?
La virino rigardas al la viro nekontente. Post eta paŭzo ŝi diras:
  –  Ĉu vi aŭskultis, kion mi ĵus rakontis al vi? Mi diris, ke hodiaŭ, irante al mia laborejo, mi rimarkis, ke estas malgranda ŝtuparo inter la du domoj, kiuj staras fronte al mia propra domo, aliflanke de la strato.
  –  Nerimarkinda afero, ĉu?
  –  Sed tiu ŝtuparo tute ne estis tie hieraŭ! Mi certas, ke estis nur herbejo tie, eble kelkaj floroj, sed nenio pli.

Lundon:
  –  Ĝi grandiĝis, asertas la virino. La ŝtuparo grandiĝis. Nun, ĝi estas longa ŝtuparo, kiu iras malsupren ĝis iu malhela loko fermita per nigra pordo.
  –  Tio ne eblas. Oni ne konstruas ŝtuparon en nur unu tago. Vi sendube konfuziĝis.

Mardon:
Ambaŭ homoj staras fronte al la du domoj.
  –  Vidu, jen la ŝtuparo, montras la virino. Mi ne mensogis. Hodiaŭ ĝi iras eĉ pli profunden ol hieraŭ.
  –  Nu… estas ŝtuparo, vi pravas, konsentas la viro. Sed ĝi ŝajnas al mi tute normala ŝtuparo, kiu iras malsupren al ia kelo konstruita sub la grundo. Kaj tiu kelo havas pordon por fermi ĝin. Tute normale.

Merkredon:
  –  La pordo malfermiĝis, ekkriis la virino. Ĉi tiun matenon, mi vidis ke la pordo estas malfermita. Malantaŭ ĝi estas tre malhela loko, iom timiga. Mi ne sukcesis vidi, kio estas tie, sed kredeble estas io nenormala.
  –  Mi petas vin, nepre ne provu eniri la kelon. Ĝi estas privata. Vi ne rajtas fari tion.
  –  Sed mi devas scii, kio estas malantaŭ tiu pordo. Mi certas, ke mi malkovros ion strangan.

Ĵaŭdon:
La viro atendas la virinon en la kafejo. Bedaŭrinde, ŝi ne aperas.

Vendredon:
Maltrankvila, la viro provas voki la virinon telefone plurajn fojojn dum la tago, sed neniu respondas.

Sabaton:
La viro staras fronte al la du domoj, kiujn li jam vidis antaŭ kelkaj tagoj, kiam la virino montris ilin al li. Li gapas al la spaco inter ili, ne kredante kion li vidas.
Inter la du domoj, videblas nur herbejo kaj flor-bedoj. Ŝtuparo tute ne plu estas.

Philippe Nader (Filipo)
 

  • Ŝati 1
  • Ami 1
  • Dankon 1

Filipo estas franca esperantisto, kiu lernas Esperanton de pluraj jaroj. Ekde ĉiam li ŝatas verki (neprofesie) rakontojn kaj precipe sciencfikciajn rakontojn. Unu el tiuj tekstoj estis eĉ tradukita en Esperanton de lia intruisto. Nun li celas verki rakontojn rekte en Esperanto.


  • aserti: diri laŭ decida maniero, ke io estas vera.
  • bedo: malgranda terpeco preparita por plantado de floroj aŭ aliaj plantoj.

Bedo_small.jpg.e58113d209c5e41aa0aad26afef3145b.jpg

  • fronte al: kontraŭrigarde al, vid-al-vide al.

528315063_Frontealpx..jpg.42144b612396326078a58b36b9ebb4f8.jpg

  • gapi: rigardi iom stulte, kun la buŝo kaj okuloj larĝe malfermitaj.

1960980571_Gapipx..jpg.3d5369e1cd71d88b6567b18a819ff597.jpg

  • grundo: la supraĵo de la tero.

1600433209_Grundopx..jpg.0cefd4c3daa51cf7f5f4e9d91d8c1653.jpg

  • kelo: subtera parto de domo aŭ alia konstruaĵo, ofte uzata kiel loko por teni aĵojn.

776410861_Kelopx..jpg.3215a92e0cb6240fa1e4434ad4fcc62e.jpg

  • konfuziĝi: havi tiel miksitajn kaj senordajn ideojn, ke oni ne plu komprenas la situacion.
  • mensogi: diri malveron. 
  • privata: ne publika.

 

 Diskonigi


Uzanta eĥosono

Rekomendataj komentoj



Aliĝu al la diskutado!

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.

Gasto
Aldoni komenton

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.