Salti al enhavo

Kian deserton ni manĝos?


 Diskonigi

Eblas aŭskulti ĉi tiun artikolon, kiun voĉlegis Simone Schumacher, Rafa Nogueras, Derek Roff.

Estis agrable pasigi vesperon kun Stefano. Li havis malhelajn buklajn harojn, profunde verdajn okulojn, kaj perfektan rideton. Li estis bona kunparolanto, ĉiam preta diskuti politikon, religion, aŭ laboron. Kaj ni parolis pri multaj aferoj. Ĉio estis perfekta ĝis la manĝo alvenis.

Li manĝis fiŝaĵon kaj brokolon, dum li kuntiris la brovojn pro mia hamburgero.

Mi preferis ne aŭskulti lian komenton, kiam mi petis plian bieron.

Kiam la kelnero alportis la menuon de desertoj, Stefano diris: “Ni ne manĝos deserton.”

Ĉu ni?

Al la apuda tablo, la kelnerino alportis grandan pecon da ĉokolada kuko. Tri tavolojn ĝi havis. Ankaŭ riĉan glazuron. La viro sidis sola. Li pretigis sin por manĝi. Mi fiksrigardis lin. Niaj rigardoj renkontiĝis.

“Ĉu gustumeton?” Rideteto. Lia forko moviĝis miadirekten.

Mi kapjesis.

“Se vi deziras ĝin, kara, venu preni.” 

Kiel bedaŭrinde, Stefano. Vi ne ricevos deserton.

Myrtis Smith

  • Ŝati 4
  • Dankon 3

Myrtis Smith estas usona esperantistino, inĝeniera instruisto, kaj regula kontribuanto al uea.facila. Ŝi amas ĉokoladajn kukojn.

 


  • brokolo: verda legomo kun flora kapo.

1225381842_Brokolopx..jpg.2c5b344fd9d6a51b1b1f50ee141bb536.jpg

  • brovo: linio de haroj super la okulo.

794564375_Brovopx..jpg.cafcc257e79d73930ad265c9518d28e6.jpg

  • buklo: har-volvaĵo.

2132719852_Buklojpx..jpg.48c2c5987bd9e92ea8b116f27a025cfa.jpg

  • ĉokolado: tre bongusta dolĉaĵo, plej ofte brun-kolora.

1929709583_okolado2px..jpg.31c4629d728d3d8784b6231e0792b02e.jpg

  • deserto: dolĉa manĝaĵo aŭ fruktoj manĝataj kiel la lasta parto de manĝo.
  • glazuro: dolĉa kovraĵo sur kuko el sukero miksita kun akvo, lakto aŭ simile. 

1223827387_Glazuropx..jpg.9da8d444dc776b87b8947e62fba626a8.jpg

  • hamburgero: populara manĝaĵo, konsistanta el rondforma bovaĵtranĉaĵo inter du panoj.

984197640_Hamburgeropx..jpg.79a1476d38d2d79894eab42e8bc1fbbb.jpg

  • kelnero: servisto en manĝejo, kiu alportas manĝaĵojn aŭ trinkaĵojn.

1489809794_Kelneropx..jpg.847f8b799f35356485fcbc3e2dc139f1.jpg

  • menuo: listo de manĝaĵoj en manĝejo.

Menuo.jpg.4e3bb2c30465ea74e946fb01b2020b4b.jpg

  • tavolo: larĝa, maldika kvanto de iu materialo kuŝanta sur alia simila.

640897964_Tavolojwkp..thumb.jpg.ece45d146ed1afa9f713713a15e3c1f9.jpg      Foto: Wikipedia/travelwayoflife CC BY-SA 2.0

 Diskonigi


Uzanta eĥosono

Rekomendataj komentoj



Aliĝu al la diskutado!

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.

Gasto
Aldoni komenton

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.