Salti al enhavo

Eblas aŭskulti ĉi tiun artikolon, kiun voĉlegis Márcia Rego.

Kara Johano,

Jen adiaŭ. Ne klopodu trovi min. Kiam vi ricevos ĉi tiun leteron, mi jam estos tute malproksima. Vi ne havos longan tempon por funebri la finon de nia rilato, ĉar vi baldaŭ havos multe pli urĝajn pritraktendajn aferojn. 

Forlasi vin estis multe pli malfacile ol mi antaŭvidis. Estus bele, se mi povus diri, ke mi bedaŭras. Ke mi neniam volis, ke tio okazu. Ke mi volis, ke la afero finiĝu en alia maniero.

Sed tio estus mensogo.

Dum vi komencas pri-dubi ĉion, kion vi kredis scii pri ni, bonvolu konsoli vin per la scio, ke mi ja ĝuis kelkajn el niaj momentoj kune. Ne ĉio estis teatraĵo. Vere estis momentoj, kiam vi ridigis min, kiam vi sentigis al mi, ke mi estas la plej bela virino en la mondo. Kaj foje mi eĉ forgesis pri la tuta malbeleco, kiu ĉirkaŭas nin. Tiuj momentoj estas tre karaj al mi. Estas parto de mi, kiu pensas, ke mi eĉ povus ami vin . . . en alia tempo kaj alia loko. Eble ni estus povintaj havi veran am-rilaton. Sed ekzistas kelkaj aferoj, kiuj estas pli fortaj ol amo.

Kiel la venĝo.

Ĉe la funebraĵo de Franciska, mi promesis ion. (Vi ja memoras Franciskan, ĉu ne?) Vi estus povinta simple lasi ŝin foriri. Eble ŝi vidis tro multe. Eble ŝi sciis tro multe. Sed ŝi amis vin kaj neniam perfidus vin. Ŝi havis mildan animon; ŝi ne estis kreita por la korupta mondo, en kiu vi politikistoj vivas. Ŝi simple volis foriri. Mi scias, ke mi neniam povos pruvi la rolon, kiun vi ludis en ŝia morto, tamen multajn aliajn aferojn mi ja povos pruvi.

Mia sola bedaŭro estas, ke mi ne povos ĉeesti por rigardi, kiam la polico forkondukos vin. Sed mi promesas, ke mi spektos la disvolviĝon de via historio, kiam la tuta mondo ekscios ĉiujn aferojn, kiujn mi malkovris dum la pasinta jaro. Malliberejo estos pli milda puno ol vi meritas. Sed Franciska ne aprobus punon pli drastan. Mia fratino estis ĉiam pli pardonema ol mi.

Pensante pri vi ĉiam,

La virino, kiun vi konis kiel Diana

Myrtis Smith

  • Ŝati 4
  • Ami 4

Myrtis Smith estas usona esperantistino, inĝeniera instruisto tage kaj aspiranta artisto nokte. Ŝiaj ŝatokupoj inkluzivas verkadon, dancadon, kudradon, marŝadon kaj, kompreneble, Esperanton. Ŝi estas regula kontribuanto al uea.facila


  • adiaŭ: saluto kiam oni foriras por tre longa tempo aŭ por ĉiam.
  • aprobi: diri, ke la faroj aŭ diraĵoj de alia homo aŭ grupo, estas bonaj; konsenti pri iu peto.
  • ĉe-esti: esti tie en la loko, kie io okazas.
  • disvolviĝo: malfermado de io el sia volvita formo; evoluo.
  • drasta: efikanta tre forte, plej ofte en nebona maniero.
  • funebri: malĝoji pro ies morto; malĝoji kvazaŭ pro la morto de amata homo; funebraĵo: la aranĝoj okazantaj post ies morto.
  • konsoli: malpliigi la malĝojon, bedaŭron, doloron aŭ suferadon de alia homo per vortoj aŭ agoj.
  • korupta: (pri politikisto aŭ publika oficisto) aganta maljuste kaj kontraŭleĝe por ricevi personan gajnon.
  • mensogo: intenca malveraĵo.
  • milda: ne akra, ne kaŭzanta fortan senton aŭ emocion; trankvila, agrabla.
  • perfidi: agi malamike kontraŭ amiko aŭ amato; agi malbone kontraŭ persono, grupo, aŭ ideo, kiun oni devus subteni.
  • pruvi: montri, ke io estas vera.
  • rolo: tio, kion diras kaj faras aganto en teatraĵo aŭ filmo; la funkcio aŭ agado, kiun iu aŭ io devas plenumi, ĉu en la reala vivo, en filmo, aŭ en teatraĵo.
  • urĝa: bezonata tre baldaŭ kaj rapide, ne povanta atendi.
  • venĝo: sufero intence kaŭzata al alia(j) homo(j), por repagi suferon kaŭzitan de li/ŝi/ili.


Uzanta eĥosono

Rekomendataj komentoj

TexasMac

Afiŝite

Mi estas nur eta komencanto, mi tamen ĝuis ĉi tion!



Aliĝu al la diskutado!

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.

Gasto
Aldoni komenton

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.