Salti al enhavo

Envia furiozo


 Diskonigi

Eblas aŭskulti ĉi tiun artikolon, kiun voĉlegis Rafa Nogueras.

Envia furiozo

8:23 atm: Sara haltigas la aŭton kontraŭ la domo n-ro 8624 de la strato Larson. Ĝi estas mezgranda domo en ne-rimarkinda antaŭurbo.

En la antaŭurbo! Antonio malamis antaŭurbojn. Li diris, ke la domoj similas unu al la aliaj kaj ke la homoj estas et-mensaj.

8:30 atm: La pordo de la aŭtejo de Larson n-ro 8624 malfermiĝas. Julia Sanders eliras el la domo kun malgranda infano. Ŝi metas la infanon en kamioneton kaj foriras.

Kamioneto! Antonio malamis kamionetojn. Li diris, ke ili bruligas tro multe da benzino.

8:42 atm: Tajlor Sanders malfermas la antaŭan pordon. Kun li estas hundeto. La du komencas promeni.

Hundeto! Antonio malamis hundojn. Li diris, ke li estas alergia al tiuj bestoj.

8:46 atm: Sara eniras Larson 8624 per la malantaŭa pordo. Ŝi rigardas la belegan domon kun bone aranĝita kuirejo kaj elegantaj mebloj. Ŝi ekploras.

Ĉio ĉi devus esti mia.

9:10 atm: Tajlor eniras sian dormoĉambron. Li vidas Saran; ŝi sidas rande de la lito. En la ĉambro estas stranga odoro.

"Sara...."

“Saluton, Antonio. Kiel mortinto, vi aspektas bonfarte.”

"Sara, mi povas klarigi."

"Ne necesas."

9:12 atm: Brigadistoj ricevas la unuajn vokojn pri fajro ĉe Larson 8624. 

Myrtis Smith
 

  • Ŝati 3
  • Ami 2

Myrtis Smith estas usona esperantistino, inĝeniera instruisto tage kaj aspiranta artisto nokte. Ŝiaj ŝatokupoj inkluzivas verkadon, dancadon, kudradon, marŝadon kaj, kompreneble, Esperanton. Ŝi estas regula kontribuanto al uea.facila.


  • alergia: kun forta, malsana re-ago ekzemple kontraŭ iu manĝaĵo aŭ planto.
  • atm: antaŭ-tag-meze
  • benzino: brul-materialo por aŭtoj kaj simile.

1280054176_Benzinopx..png.7fa424c2acf5c158b2d411a0476802a0.png

  • (fajro)brigadisto: membro de organizita grupo, kiu batalas kontraŭ fajroj.

466772243_Fajrobrigadistopx..jpg.a2951f17700731425d70c890e58dea70.jpg

  • eleganta: bele kaj plaĉe aranĝita laŭ la plej bona gusto.
  • envia: malĝoja, ĉar oni ne havas tion, kion alia homo havas.
  • furiozo: kolerego.
  • kamioneto: aŭtomobilo kun fermitaj flankoj, kiu portas laborilojn kaj aliajn pezajn aĵojn.

487692043_Kamionetopx..jpg.e81cab357f7a18b7aa5bd0081a831772.jpg

  • n-ro: numero


 

 Diskonigi


Uzanta eĥosono

Rekomendataj komentoj

Ne estas komentoj por montri.



Aliĝu al la diskutado!

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.

Gasto
Aldoni komenton

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.