Salti al enhavo

Eblas aŭskulti ĉi tiun artikolon, kiun voĉlegis Arko.

La Dinastio Tang (618-907) estis unu el la plej brilaj periodoj en la ĉina historio. Tiam poezio fariĝis tre populara. La poezio de tiu dinastio ĝenerale sekvis tre precizajn regulojn rilate al metriko, rimoj kaj strukturo. La Plena Kolekto de Tang-Poezio aperis longe poste, inter 1705 kaj 1706. Ĝi enhavis pli ol 48 900 poemojn verkitajn de pli ol 2200 poetoj.

Unu el la plej bone konataj poetoj estis Bai Juyi (772-846). Li naskiĝis en norda Ĉinio, kiam la dinastio komencis malfortiĝi post milita ribelo. Jam en sia jun-aĝo, li sukcesis en ekzameno por ricevi oficon en la ĉefurbo. Tie li spertis la politikan malfortiĝon, koruptecon kaj misorganizadon, kaj la suferojn de la popolanoj. Li koleris pro sociaj maljustaĵoj kaj malkaŝe kritikis la koruptecon de oficistoj. Tio tamen alportis al li malamikojn, kaj li estis forsendita al Xunyang, nuntempe Jiujiang, en suda Ĉinio en 815. 

Dum la restantaj jaroj de sia vivo, Bai okupis oficojn en multaj lokoj kaj klopodis labori por la publika bono. En Hangzhou, bela urbo en suda Ĉinio, li prizorgis la konstruadon de digo ĉe la Okcidenta Lago por reguligi la akvonivelon, malhelpi periodojn de troa sekeco, kaj faciligi akvumadon de la kampoj. Memore al li, tiu digo ĝis hodiaŭ havas la nomon “Digo Bai”. 

Eble lia plej grava kontribuo al la ĉina literaturo estas poemoj de sociaj kaj politikaj kritikoj. Kunlabore kun sia amiko Yuan Zhen, Bai fondis la movadon Nova Yuefu. La vorto Yuefu signifas “Muzika Oficejo”, kaj ĝi rilatis al ŝtata institucio, kiu kolektis popolajn kantojn kaj poemojn por muzika prezentado ĉe la kortego. La poezio de Yuefu havas jenajn kvalitojn: (1) ĝi uzas popolan lingvaĵon kaj realismajn temojn; (2) ĝia formo estas pli libera ol tiu de la poezio de Tang kaj ebligas pli riĉan esprimadon.

La poezia movado de Bai havis klaran celon: atenti pri la socia funkcio de poezio, ĉar la poeto opiniis, ke tio jam perdiĝis en lia epoko. En letero al Yuan Zhen, Bai skribis, “Artikoloj devas esti verkitaj por la epoko, kaj poemoj verkitaj por sociaj aferoj.” Ĉirkaŭ la jaro 809, li finverkis sian soci-kritikan poemaron, Kolekto de Nova Yuefu, kiu enhavis 50 poemojn. El ili la plej konata poemo estas “Maljuna Ligno-karbisto”, kiun ĉiu ĉino lernas en la lernejo. Ĝi temas pri maljuna karbovendisto, kiu, post pena laboro, estas devigata de la palacaj eŭnukoj vendi sian tutan ĉaron da karbo kontraŭ malmulta pago.

Jen rakonto pri Bai: Finverkinte poemon, li ofte voĉ-legis ĝin al infanoj kaj maljunuloj, kaj demandis, ĉu ili komprenas la poemon. Se ili respondis “ne”, Bai reverkis la poemon, ĝis ĝi estis facile komprenebla por ĉiuj. Eĉ hodiaŭ, pli ol mil jarojn poste, multaj el liaj poemoj ankoraŭ restas klaraj.

Alexander Shenghao Hu 
 

  • Ŝati 5

Alexander Shenghao Hu estas ĉina esperantisto loĝanta en Britujo, kiu faras sian doktoran studadon pri kompara literaturo ĉe la Universitato Reĝino Mary en Londono. Li eklernis Esperanton en 2012 kaj estas komitatano de Londona Esperanto-Klubo.


  • ĉaro: veturilo kun du aŭ kvar radoj tirata de besto(j). 

aropx.thumb.png.1d47fa5ff452fde1bbe22924a11aaf6c.png

  • digo: muro starigita interne de rivero aŭ lago por haltigi la akvo-fluon aŭ por reguligi la akvo-nivelon.

Digopx.thumb.jpg.ed975c073ec14a809ea53379465ff69b.jpg

  • dinastio: sinsekvo de regantoj el la sama familio.
  • epoko: aparta tempo-periodo kun siaj propraj ecoj.
  • eŭnuko: viro, kies seksumiloj estas forigitaj antaŭ ol li plenkreskas, tiel ke lia voĉo restas alta kiel tiu de virino; en la pasinteco tiaj homoj servis kiel oficistoj por iuj orientaj reĝoj.
  • institucio: socia aŭ politika organizaĵo.
  • karbisto: homo kiu kreas ligno-karbojn per bruligado de ligno sen aero.

Lignokarbopx..jpg.246e7c91d8b4d7cc223aacf2f689f660.jpg

  • kortego: konstanta loĝejo de reĝo aŭ reĝino, kun ĉiuj gravaj homoj, kiuj loĝas tie.
  • korupteco: situacio en kiu politikistoj kaj publikaj oficistoj agas maljuste kaj kontraŭleĝe por ricevi personan gajnon.
  • kritiki: paroli pri la mankoj kaj malbonaj aspektoj de homo aŭ afero.
  • kun-labore: laborante kune pri iu komuna projekto.
  • metriko: la formo de poeziaĵo rilate al la nombro kaj aranĝo de silaboj (vort-eroj).
  • palaco: grandega kaj tre brila domo de reĝo aŭ alia homo de tre alta socia nivelo; domego de grava ŝtata oficejo.

Palacopx..jpg.bdba1c048c7ef0234e1137fe05d90127.jpg

  • ribelo: situacio en kiu grupo de homoj batalas kontraŭ la regantoj de sia ŝtato.
  • rimo: pluraj vortoj, kutime en poeziaĵo, kiuj finiĝas ĉiuj per la sama songrupo, ekzemple “besto” , “festo” kaj “vesto”.
  • strukturo: la maniero, en kiu estas aranĝitaj kaj kunmetitaj la diversaj partoj de iu konstruo, maŝino, verko aŭ alia afero.
     


Uzanta eĥosono

Rekomendataj komentoj

Ne estas komentoj por montri.



Aliĝu al la diskutado!

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.

Gasto
Aldoni komenton

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.