
Eblas aŭskulti ĉi tiun artikolon, kiun voĉlegis Long Yunxia (Nuba).
Ĉu vi revas verki romanon?
En la somero de 1999, verkisto Chris Baty proponis projekton pri verkado de romano. Partoprenis 21 homoj.
En 2000 li movis la aranĝon al novembro, kiam la vetero estas pli malbona (almenaŭ en la norda duon-sfero!). La duan fojon partoprenis 140 homoj, el kiuj 29 finis la defion. De tiam kreskis granda movado de homoj, kiuj volas verki romanon almenaŭ unu fojon en sia vivo.
La projekto nomiĝas NaNoWriMo en la angla: mallongigo por National Novel-Writing Month (nacia roman-verka monato).
Jen la reguloj:
1. Oni ekverkas la 1-an de novembro je la horo 00.00 kaj finas la 30-an de novembro je 23:59 laŭ la loka horo.
2. Neniu rajtas ekverki pli frue. La defio finiĝas post precize 30 tagoj.
3. Por gajni, romanoj devas atingi almenaŭ 50 mil vortojn antaŭ la fino de novembro. Tio povas esti aŭ kompleta romano aŭ la unuaj 50 mil vortoj de romano, kiun oni finverkos poste.
4. Plani kaj fari detalajn notojn oni rajtas, sed nenion oni rajtas verki antaŭ la 1-a de novembro.
5. La ĝenro de la romano povas esti io ajn, laŭ la propra elekto. Kaj oni rajtas verki en ajna lingvo. “Se vi opinias, ke vi verkas romanon, ankaŭ ni opinias tion” – laŭ la retejo de la projekto.
La Monda Verk-Monato estas defio por esperantistoj bazita sur la ideo de NaNoWriMo. Ĝi komenciĝis en 2021, kaj en 2024 jam okazis la 6-a MoVeMo.
La aliĝilo por la defio aperos en nia novaĵ-letero la 1-an de oktobro. Pleniginte la aliĝilon, oni ricevos respondon kun ligilo al retaj renkontiĝoj kaj ankaŭ al la grupo de MoVeMo-anoj en Telegramo. Tiel dum la monato eblos diskuti sian sperton kaj sian verkadon kun aliaj partoprenantoj.
La reguloj ne estas tiel rigoraj kiel tiuj de la usona originalo. Necesas nur, ke oni aktivu por Esperanto-literaturo dum tridek tagoj. Ne estas devige verki romanon. Oni povas ankaŭ traduki dum tridek tagoj, aŭ verki ion inspiritan de la Vorto de la Tago, kiu aperos ĉiutage en Telegramo dum la daŭro de la defio. La celo estas sukcesi en tiu projekto, kiun la partoprenanto mem elektas por si.
Fine de la monato ĉiam naskiĝas pluraj verkoj, kiuj konkursas en Esperantaj literaturaj konkursoj aŭ aperas en diversaj gazetoj aŭ retejoj. Sed la plej grava rezulto estas la persona evoluo de la verkisto.
Stela Besenyei-Merger
-
7
Stela Besenyei-Merger estas hungar-franca denaskulo, sociologo, artedukisto, kiu loĝas en Budapeŝto. Gajninto de Premio Maertens in 2025. Duono de la Radikala tenero-podkasto. Ŝi verkas en Esperanto en sia blogo Stela havas opinion pri la mondo.
- aliĝilo: dokumento per kiu oni enskribiĝas al kongreso aŭ simila aranĝo.
- aŭ…aŭ…: povus esti la unua afero aŭ la dua, sed ambaŭ estas same eblaj, kaj oni elparolas la unuan “aŭ” same forte kiel la duan.
- defio: invito al batalo aŭ konkurso; afero, kiu enhavas malfacile supereblajn taskojn; malfacilaĵo, kiun oni apenaŭ sukcesas superi.
- devige: tia, ke oni nepre devas fari ĝin; postulate de la leĝoj aŭ la reguloj.
- duon-sfero: la norda aŭ la suda duono de la mondo (foje ankaŭ la orienta aŭ okcidenta).
- ĝenro: kategorio de verkoj, ekzemple ridiga, malgaja, terura aŭ simile.
- inspiri: estigi, en la menso de alia homo, ideon por art-verko; estigi ideojn kaj pensojn en la menso de aliaj homoj.
- kompleta: en kiu mankas nenio.
- parto-preni: esti unu el la homoj, kiuj kune aktivas en iu komuna agado.
- revi: imagi estontan realigon de tio, kion oni forte deziras.
- rigora: tre precize sekvanta ĉiujn regulojn.
-
Telegramo: tuj-mesaĝilo per kiu eblas senpage sendi voĉmesaĝojn, bildojn, filmetojn kaj ĉiajn dosierojn.

Rekomendataj komentoj
Aliĝu al la diskutado!
Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.