Salti al enhavo

Studoj pri interlingvistiko


 Diskonigi

Ĉu vi volas:

•    Lerni Esperanton kaj la anglan ĝis la nivelo C2 (plena regado de la lingvo)?
•    Akiri sperton en tradukado inter la du lingvoj?
•    Pritrakti la problemojn en interkultura komunikado?
•    Studi internacian lingvopolitikon?
•    Analizi la Esperantan gramatikon kun ĝiaj apartaĵoj en komparo kun aliaj lingvoj?
•    Studi la Esperantajn literaturon, kulturon kaj movadon en monda kunteksto
•    Ekkoni konstruitajn lingvojn el la pasinteco kaj nuntempo?
•    Spertiĝi en la uzo de komputiloj por lingvaj taskoj (informfontoj, vortaroj, retejoj, tradukprogramoj ktp.)? 
•    Studi en internacia grupo?
•    Ekkoni la ĉiutagan vivon en Pollando? 

SE JES, elektu:
la magistrajn studojn pri interlingvistiko kadre de la studfako Lingvistiko kaj Informmastrumado en la Universitato Adam Mickiewicz, en la alloga universitata urbo Poznano (duonvoje inter Berlino kaj Varsovio).

La surlokaj du-jaraj studoj valoras 120 kreditpoentojn kaj donas magistran titolon. La lingvistikaj kaj interlingvistikaj studobjektoj estos en Esperanto, tiuj pri informmastrumado en la angla. Anglalingvanoj povos studi alian lingvon anstataŭ la angla.

Rapidu! Limdato: la 30-a de septembro.

Informoj: https://kml.amu.edu.pl/en/interlinguistics/ kaj http://interl.home.amu.edu.pl/interlingvistiko/magistraj_apr22.html 

Aliĝo: https://rekrutacja.amu.edu.pl/en/studies-cataloge/jezykoznawstwo-i-zarzadzanie-informacja-specjalnosc-interlingwistyka,554

 

  • Ŝati 3
  • Dankon 1

  • akiri: ekhavi.
  • aliĝo: aldoniĝo, almetiĝo, membriĝo.
  • analizi: studi aferon detale, prenante en konsideron ĉiun unuopan aspekton.
  • interlingvistiko: scienca studado de planlingvoj (kiel ekzemple Esperanto) kaj de lingva justeco.
  • kreditpoentoj: poentoj ricevitaj de studento fine de kurso ĉe lernejo aŭ universitato, kiujn oni poste kalkulos je la fino de la studprogramo.
  • ktp: kaj tiel plu.
  • kun-teksto: la ĉirkaŭa teksto; la ĉirkaŭa situacio.
  • lingvistiko: lingvoscienco.
  • magistro: homo, kiu sukcese finis la unversitatajn studojn pri iu specialaĵo post la baza nivelo.
  • titolo: vorto aldonita antaŭ la nomo de homo kiel “sinjoro”, “doktoro”, “prezidanto”.
     

 Diskonigi


Uzanta eĥosono

Rekomendataj komentoj

Ne estas komentoj por montri.



Aliĝu al la diskutado!

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.

Gasto
Aldoni komenton

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.