Salti al enhavo

Ekzameniĝantoj dum la KER-ekzameno en 2012 en Jekaterinburgo (Rusujo) - Foto: edukado.net

Eblas aŭskulti ĉi tiun artikolon, kiun voĉlegis Katalin Kováts.

Ekzercon pri tiu ĉi artikolo solvu ĉe !

Ne-esperantistoj ofte demandas nin, kiom da personoj parolas Esperanton. Ni ne povas doni precizan respondon, ĉar ne ekzistas tiaj statistikaj informoj. Sed ni ja povas tute precize informi kiom da personoj, el kiom da landoj, sukcese trapasis seriozan lingvoekzamenon, organizitan laŭ la internaciaj normoj. Eble vi eĉ ne imagas, ke ĝis la fino de 2025 entute 2888 personoj el 84 landoj trapasis sukcese la KER-ekzamenojn en Esperanto.

KER signifas Komuna Eŭropa Referenc-kadro. Tio estas unuecigita ekzamena sistemo laŭ internaciaj normoj. La Esperantaj KER-ekzamenoj jam okazis en multaj landoj de la mondo, kaj en ĉiuj kontinentoj. Se vi estas unu el la jamaj 2888 sukcesintoj, gratulojn. Se vi ankoraŭ ne trapasis KER-ekzamenon, nun venis la tempo por fari tion! 

Kompreneble vi volas scii, el kio konsistas la ekzamenoj. 

Do, jen la respondo: La kompleta ekzameno havas du partojn: skriban teston kaj parolan parton, kiu havas du sub-partojn. Tiuj estas: testo pri aŭskulta kompreno, kaj intervjuo. Dum la intervjuo vi dum 20-25 minutoj konversacias kun du ekzamenantoj pri ĝeneralaj temoj. Necesas ankaŭ priskribi bildon kaj ludi rolon en realisma situacio. 

Kiam vi sukcese ekzameniĝis pri ambaŭ partoj, vi trapasis la kompletan ekzamenon. Tamen vi rajtas trapasi nur la skriban aŭ nur la parolan parton. 

La teamo de edukado.net en tri manieroj helpas vin rilate la ekzamenojn. 

Unu estas la programo Ekparolu! Per tio vi povas havi senpagajn konversaciojn kun spertaj esperantistoj, kiujn oni nomas "geonkloj". 

La retejo organizas ankaŭ komunajn preparlecionojn por la ekzamen-kandidatoj

La tria helpo estas la prov-testoj. La retejo donas eblon solvi ekzamen-testojn kaj tiel vi povas decidi, kiu nivelo taŭgas por vi. Vi povas vidi la taskojn kaj ricevi spertojn pri la uzo de la reta ekzamenejo. Tio gravas kiam vi planas ekzameniĝi rete, komputile el via hejmo, sed utilas ankaŭ se vi volas trapasi paperan ekzamenon dum iu Esperanto-aranĝo. Ĉiujare ekzistas pluraj ebloj ekzameniĝi rete aŭ ĉeeste. Kontrolu la kalendaron de la ekzamenoj.

La provtestoj en du apudaj niveloj (ekz. B1 kaj B2, aŭ B2 kaj C1) estas senpagaj. Necesas peti ilin per formularo. Vi povas solvi ilin kiam ajn tio konvenas al vi, sed necesas certiĝi, ke vi havas sufiĉan tempon por solvi la taskojn: B1 skriba daŭras du horojn, B2 tri horojn, C1 kvar horojn. La aŭdkomprenaj testoj estas ĉ. 30-35 minutojn longaj. Ĉiun teston eblas provi nur unufoje. Post la fino de la testo la kunlaborantoj de edukado.net kontrolas la testojn, donas poentojn, kaj skribas ankaŭ konsilojn. Post tio estas vere facile elekti la ĝustan nivelon kaj pretiĝi al la ekzameniĝo. La plimulto de la homoj, kiuj antaŭ la ekzameno solvis provtestojn, poste sukcese trapasis sian ekzamenon. 

Se ankaŭ vi volus provi, ne atendu tro longe, ĉar la unuaj ekzamenoj okazos jam komence de junio. 

Se vi bezonas pliajn klarigojn, skribu mesaĝon al ĉi tiu adreso

Katalin Kováts
 

  • Ŝati 7

Katalin Kováts estas hungarino loĝanta en Nederlando. Ŝi estas profesia lingvoinstruisto kaj trejnisto de instruistoj. Ŝi kreis kaj de 25 jaroj redaktas la retejon www.edukado.net, elpensis la programon Ekparolu! kaj prizorgas la KER-ekzamenojn de UEA. Ŝi verkis kelkajn librojn, kiel ekzemple Poŝamiko kaj Stelsemantoj en la Ora Nordo.


  • formularo: dokumento, en kiun oni skribas la necesajn detalojn por fari peton aŭ sendi informojn.

Formularo.jpg.c4a6169da31c7899e07ad91a0c217473.jpg

  • kandidato: homo, kiu proponas sin por iu ofico, aŭ por ekzameno.
  • kompleta: en kiu mankas nenio.
  • kontinento: Afriko, Ameriko, Azio, Eŭropo kaj Oceanio estas kontinentoj; granda regiono de la tero.

Kontinentojpx..jpg.d777e84870e9d71e136b7c03783d634d.jpg

  • konversacii: agrable interparoli.

Konversaciopx..jpg.24306f1e4ad5167952d3e93020622fa8.jpg

  • kunlaboranto: homo laboranta kun aliaj en iu komuna tasko aŭ projekto.
  • normo: ordinara, regula, normala kutimo aŭ situacio.
  • priskribi: per vortoj (ne nepre skribaj) paroli pri iu homo aŭ afero, por prezenti, kia tiu/tio estas aŭ aspektas.
  • referenco: serio de valoroj, kiu servas kiel sistemo por komparaj mezuroj.
  • rolo: prezentado de iu persono kaj ties agado kvazaŭ en teatraĵo, filmo, rakonto aŭ simile.
  • statistika: rilata al la scienco pri kolektado kaj studado de nombroj por montri informojn pri diversaj aferoj.
  • teamo: grupo de kunludantoj en sporto aŭ ludo; grupo de homoj, kiuj agas kune por plenumi iun taskon.

Teamoelaborejo.thumb.jpg.299729f1ae2b8040cdf9a6c510f5a4d7.jpg

  • testo: metodo, kiun oni uzas por kontroli sciojn, kapablon, taŭgecon.
  • tra-pasi ekzamenon: ekzameniĝi.

Trapasiekzamenonpbl..thumb.JPG.6c5ed7b207215e6675ac0d722ecbf6da.JPG


Uzanta eĥosono

Rekomendataj komentoj

Ne estas komentoj por montri.



Aliĝu al la diskutado!

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.

Gasto
Aldoni komenton

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.