Salti al enhavo

Monda Koalicio por Lingvaj Rajtoj


 Diskonigi

Eblas aŭskulti ĉi tiun artikolon, kiun voĉlegis Karina Oliveira.

En 2021 grupo de internaciaj organizaĵoj fondis asocion kun la nomo Tutmonda koalicio por lingvaj rajtoj. Pli precize, ĝi fakte havas anglan nomon: Global Coalition for Language Rights.

La fondintoj tamen estas konsciaj, ke ne estas ideale uzi la anglan lingvon tiucele. En ilia retejo aperas jena mesaĝo, skribita en dek lingvoj, inter kiuj estas ankaŭ Esperanto: 

La Koalicio agnoskas, ke la uzo de la angla kiel komunika lingvo estas limigo, kaj aktive laboras por ellabori efikan multlingvan komunikan strategion. [...] Dume, ni dankas pro via pacienco.

En alia paĝo aperas la priskribo de iliaj celoj. Jen la Esperanta traduko.  

NIA CELO: LINGVAJ RAJTOJ POR ĈIUJ POPOLOJ

Eĉ se vi parolas superregan lingvon, vi tamen ricevas limigitan parton de la haveblaj informoj. Ni prenu Vikipedion kiel ekzemplon. Vi eble pensas, ke ekzistas en Vikipedio multaj universalaj temoj tra la malsamaj lingvoversioj. Fakte, ne ekzistas tiom da komuna enhavo inter la diversaj lingvoj: 74% de la konceptoj havas artikolojn nur en unu lingvo, kaj 95% de la konceptoj ekzistas en malpli ol ses lingvoj.

Malegalecoj pri la informoj haveblaj rete en malsamaj lingvoj rilatas al kiu kaj kio estas prezentata – kaj fare de kiu. Se vi esploras, kiel la mondo aspektas al homo, kiu parolas la hebrean aŭ la araban, tre malsama bildo aperas kompare kun tio, kio estas priskribita en la angla.

Ekzistas grandaj informaj mankoj en neregantaj lingvoj, kie homoj, lokoj kaj kulturoj malaperas en nigran truon. Kaj kiam vi rigardas al lokoj priskribitaj en Vikipedio en malgrandaj lingvoj, iĝas evidente ke la monda sudo malaperas.

La artikolo plu klarigas:

Laŭ iuj, Interreto kontribuas al la malaperado de multaj el la malpli parolataj lingvoj de la mondo. Kaj tamen la temo pri reta lingva reprezentado iĝas problemo, nur se oni entute kapablas aliri la reton. Kvankam en 2016 Unuiĝintaj Nacioj deklaris, ke aliro al Interreto estas baza homa rajto, miliardoj da homoj en la mondo, kiuj parolas malĉefajn lingvojn, restas senrajtaj pro siaj registaroj, kiuj malhelpas retan aliron, aŭ pro la manko de baza reta kunliga strukturo, aŭ pro la manko de baza komputila kapablo.

Dum aliro al Interreto daŭre etendiĝas al antaŭe ne konektitaj komunumoj kaj multaj foraj lokoj, ni vidas, ke aperas ankaŭ novaj ŝancoj por lingva kapabliĝo.

Ni kredas, ke ĉe tiu ĉi interplektiĝo de retaj, homaj kaj lingvaj rajtoj ni kune povas defii la lingvan hegemonion de malmultaj regantaj lingvoj, kaj pledi por la progresigo de lingvaj rajtoj pere de la reto.

Ĉiuj asocioj rajtas aliĝi al Tutmonda koalicio por lingvaj rajtoj, kaj ankaŭ unuopaj homoj. La aliĝilo estas en la angla. Tamen vi rajtas peti, ke oni pretigu ĝin ankaŭ en aliaj lingvoj.

  • Ŝati 2
  • Dankon 1

  • agnoski: publike anonci, ke io estas vera kaj ĝusta.
  • aliĝi: aldoniĝi, almetiĝi, membriĝi, aparteniĝi al, iĝi partoprenanto en io.
  • defii: kuraĝe kaj batalprete kontraŭstari homon aŭ situacion.
  • deklari: publike sciigi.
  • etendiĝi: malvolviĝi laŭ la longo; okupi pli vastan spacon aŭ tempon.
  • evidenta: klara kaj facile komprenebla.
  • hegemonio: superregado de unu homgrupo, nacio aŭ simile super aliaj.
  • interplektiĝo: ordigita kuntirado de multaj fadenoj aŭ aliaj aferoj, tiel ke ili formas unuiĝon (ekzemple ŝtofon), kaj ne eblas facile apartigi ilin.

1425254397_Interplektiopx..jpg.95a1dbb7a393c7f06899d9f956830d8f.jpg

  • koalicio: kuniĝo de malsamaj asocioj, politikaj grupoj aŭ simile, por atingi komunajn celojn. koncepto: ĝenerala ideo pri nekonkreta afero, mensa bildo pri io.
  • konekti: kunligi elektre aŭ interrete.
  • konscia: kun klara scio pri la propraj agoj kaj spertoj. 
  • miliardo: mil milionoj.
  • pacienco: la kapablo trankvile atendi. 
  • pledi: paroli antaŭ juĝisto, reganto, aŭ la publiko, por defendi sian propran aferon aŭ tiun de alia homo.
  • reprezentado: la bildo aŭ maniero, laŭ kiu grupo prezentas iun aŭ ion alian, aŭ kiel tiu prezentas sin.
  • strategio: lerte preparita plano de milito; plano pri la maniero atingi iun celon.
  • strukturo: la maniero, en kiu estas aranĝitaj kaj kunmetitaj la diversaj partoj de iu konstruo, maŝino, verko aŭ alia afero.
  • versio: aparta formo de teksto/afero, kiu diferencas de aliaj formoj de tiu sama teksto/afero.
  • Vikipedio: kolekto de informaj artikoloj en Interreto, redaktata de la uzantoj mem.
     

 Diskonigi


Uzanta eĥosono

Rekomendataj komentoj

Ne estas komentoj por montri.



Aliĝu al la diskutado!

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.

Gasto
Aldoni komenton

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.