Salti al enhavo

Lernu lingvon por pli bone pensi


 Diskonigi

Eblas aŭskulti ĉi tiun artikolon, kiun voĉlegis Rafa Nogueras.

Ni esperantistoj estas ĉiuj inteligentaj, ĉu ne? La decido lerni la internacian lingvon montras ja pripenseman sintenon.

Sed ĉu vi scias, ke la lernado kaj uzado de fremda lingvo povas plialtigi la mensajn povojn? Kiam oni uzadas fremdan lingvon, la pensomaniero ŝanĝiĝas, kaj oni povas iĝi pli racia kaj pli saĝa!

La fremdlingva efiko
        
Esploristoj observis kaj studis la diferencon en percepto kaj reago pro uzado de fremda lingvo. Laŭ ilia esploro, la uzado de fremda lingvo kondukas al pli raciaj kaj malpli emociaj reagoj. Ĝi kaŭzas iom da “emocia distanciĝo”, kiu ebligas pli pripenseman konsideradon pri la aktuala situacio. Tion la esploristoj nomas la “fremdlingva efiko”.

La lernado de fremda lingvo plibonigas la kapablon distingi emociajn nuancojn. Ĝi ebligas pli bone reguligi siajn proprajn emociojn kaj sekve plibonigi sian kapablon fari decidojn.

Pensu kaj koncentriĝu

Lernante, parolante aŭ skribante fremdan lingvon, ofte necesas multe cerbumi. Ni batalas mense, ni parkerigas novajn vortojn kaj serĉas la lernitajn vortojn en la memoro. Ni devas elpensi frazojn, traduki ideojn en vortojn, serĉi multajn anstataŭajn esprimojn. Ofte oni devas simpligi siajn pensojn kaj ideojn, kaj ĝustigi sian parolon laŭ sia pli malgranda vortlisto. Oni penas pensi per la nova lingvo anstataŭ per la denaska lingvo. Entute, oni laboregas mense.

Per tiu klopodo, oni plivastigas la mensajn kapablojn. Lernante fremdan lingvon oni lernas akrigi sian koncentriĝon, oni lernas intence moviĝi inter du taskoj, samtempe tenante informojn en la menso. Krome oni ekzercas sian memoron.

Sciencaj esploroj konfirmas tion. En esploro farita en 2014, sciencistoj komparis grupojn de gejunuloj. Tiuj, kiuj scipovis du lingvojn, havis pli bonajn rezultojn en testoj pri koncentriĝado kompare kun tiuj, kiuj scipovis nur unu lingvon. Tio same validis, ĉu ili lernis la duan lingvon denaske aŭ kiel infanoj aŭ kiel junuloj.

Mondrigardo

Uzado de fremda lingvo evoluigas tutmondan sintenon.  Oni ekpensas alie kaj vidas per “novaj okuloj”, ĉar oni kvazaŭ naĝas en alia kulturo. Tiel oni perdas siajn antaŭjuĝojn.

Akceptu necertecon

Fremdaj lingvoj ofte enhavas vortojn, kiujn ne eblas traduki precize. Tio helpas nin pli bone rekoni la nuancojn en nia propra lingvo, sed ankaŭ esti pli akceptemaj pri neprecizeco. Kiam oni parolas fremdan lingvon, oni ofte trovas sin en situacioj, en kiuj oni ne perfekte komprenas ĉiun vorton. Tiel oni alkutimiĝas al tiaj situacioj, kaj lernas trakti ilin trankvile, eĉ kiam iuj aferoj ne estas absolute klaraj. Tio estas dezirinda kapablo en sociaj rilatoj, kaj ankaŭ por tiuj, kiuj okupiĝas pri ia krea laboro.

Ni lernu Esperanton

Se la lernado de dua lingvo estas bona por la menso, estas eĉ pli bone se la dua lingvo ankaŭ kunigas la homaron. Ni lernu Esperanton por progresigi mondajn unuecon, pacon kaj fratecon, kaj samtempe por fariĝi pli raciaj, saĝaj kaj inteligentaj!

Craig Williams

Fontoj:
1. Keysar, B., Hayakawa, S.L. and An, S.G. (2012), ‘The Foreign-language Effect: Thinking in a Foreign Tongue Reduces Decision Biases’, Psychological Science
2. Costa, A., Foucart, A., Arnon, I., Aparici, M. and Apesteguia, J. (2014), ‘“Piensa” Twice: On the Foreign Language Effect in Decision Making’, Cognition, 130(2), 236–54
3. Caldwell-Harris, C.L. (2015), ‘Emotionality Differences between a Native and Foreign Language: Implications for Everyday Life’, Current Directions in Psychological Science, 24(3), 214–19.
4. Wanjek, C. (2014), 'Learning a New Language at Any Age Helps the Brain', https://www.livescience.com/46048-learning-new-language-brain.html
5. Robson, D. (2019). 'The Intelligence Trap: Revolutionise your Thinking and Make Wiser Decisions', Hodder & Stoughton
6. Thompson, A. (12 December 2016), ‘How Learning a New Language Improves Tolerance’, The Conversation: https://theconversation.com/how-learning-a-new-language-improves-tolerance-68472
7. Pavlenko, A. (2014), 'The Bilingual Mind', Cambridge University Press 

 

  • Ŝati 5
  • Dankon 2

Craig Williams estas nov-zelanda esperantisto. Li estas emerito, kaj antaŭe laboris (ne samtempe!) kiel muzikisto, komputilisto kaj administranto pri propraĵoj.


  • absolute: tute, plene, sen iu ajn dubo.
  • aktuala: nuntempa.
  • antaŭ-juĝo: tro rapida malbona juĝo pri homo, antaŭ ol oni plene konas lin/ŝin; tro rapida juĝo farita sen kono de la afero.
  • cerbumi: forte kaj streĉe pensadi pri io.
  • distanciĝo: intenca malproksimiĝo for de homo aŭ de iu ideo aŭ opinio.
  • distingi: rekoni la diferencon inter pluraj similaj aferoj.
  • koncentriĝi: direkti sian plenan atenton al io.
  • konfirmi: certigi, ke io estas vera; diri, ke estas tiel.
  • nuanco: delikata, apenaŭ sentebla diferenco inter samspecaj aferoj, ideoj, sentoj aŭ koloroj.

Nuancoj.png.c9f7781958482b038fa82d09dbda7001.png

  • parkerigi: en-memorigi.
  • percepto: scio, kiun ni ekhavas pri la ekstera mondo pere de niaj kapabloj vidi, aŭdi, tuŝi, gustumi kaj tiel plu.
  • racia: aganta laŭ inteligenta pensado, ne surbaze de emocioj sed de saĝa juĝado.
  • rekoni: koni iun aŭ ion, ĉar oni jam renkontis lin/ŝin/ĝin pli frue; anonci la pravecon de iu fakto.
  • sin-teno: la maniero laŭ kiu homo agas aŭ pensas.
  • testo: metodo, kiun oni uzas por kontroli sciojn, kapablon, taŭgecon.

 Diskonigi


Uzanta eĥosono

Rekomendataj komentoj

antaŭ 8 horoj, JamesAndersonMerritt diris:

Dankon al Sinjoro Williams kaj Sinjoro Nogueras! Mi kredas ke mi jam aŭdis la voĉon. Ĉu Sinjoro Nogueras rolis en la Esperanta kurso de Duolingo?

Jes, estis mi, kiu registris multajn el la frazoj de la kurso (kaj nun registras ĉiun unuopan vorton). Kaj, ne dankinde! 🙂 

  • Ŝati 3
Ligo al komento
share_externally



Aliĝu al la diskutado!

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.

Gasto
Aldoni komenton

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.