Salti al enhavo

Lango-rompiloj


 Diskonigi

Eblas aŭskulti ĉi tiun artikolon, kiun voĉlegis Lanjo Mejo.

Lango-rompilo estas frazo, kiun oni malfacile sukcesas elparoli rapide kaj klare. Por elparoli lango-rompilon sen eraroj, necesas paroli tre zorge kaj atente, laŭeble rapide, sed ne tiel rapide, ke oni miksas la konsonantojn.

Se vi konas bonan langorompilon, bonvolu sendi ĝin al la “Fonetika grupo” en la programeto Telegramo. Legu pri tio en nia aparta artikolo

Jen kelkaj langorompiloj, bazitaj sur la literoj Ĉ kaj Ŝ; F kaj V; kaj R. 

Literoj Ĉ/Ŝ

Ĉar ŝi ne scias, ĉu ŝia ĉapelo estas tie ĉi aŭ ĉe ŝia ĉambro, ŝi serĉu ĝin ĉie.

Literoj F/V:

Fakte ofte, verdire kvinfoje, mi vokis: "Forgesu, ke vi volis vesti vin por festi! Vintre frue ekfrostas - bonvolu vesti vin varme! Je la fino la vino ne varmigos vin."

Frue vespere vespertoj foje vigle flugas tra la malnovaj fenestroj de la vasta forlasita fabriko.

Litero R:

Sur ripoziga rando de rond-ira rivero, redaktoro responde rapide redaktas rakontan raporton por ripeta rubriko de pri-romana ret-revuo.

Literoj C/K/S/Z:

La kuracista asocio ekskursas al scienca ekspozicio pri specialaj specoj de ekzameno. Supozeble aŭ eĉ certe ekzercado estas pli necesa por sukceso ol recenzi sensencajn instrukciojn.

Ĉu vi konas langorompilon en Esperanto, aŭ ĉu vi povas mem verki ĝin? Se jes, bonvolu aldoni ĝin sub ĉi tiu artikolo en la komentoj.
 

  • Ŝati 1

  • fonetika: rilata al la sonoj de lingvo.
  • konsonanto: parolsono, kiun oni formas per interrompo de la aer-fluo en la buŝo; ekzemple B, K, N, S, T estas konsonantoj.
  • vesperto: besto simila al fluganta muso.

911503337_Vespertopx..png.3777ae002fbf70e2307122d78c87ac88.png

 Diskonigi


Uzanta eĥosono

Rekomendataj komentoj

Bona frazo por kontroli prononcon (ĉar ĝi enhavas ĉiujn problemojn) estas trovebla ĉe la nederlanda iama laborista movado. 

La frazo: 

La miopa profesoro ne scias, ke la knaboj, kiuj, ĥore hurlante, ĉasas la ĵetitan pilkon, fuŝas ankaŭ tre stulte siajn  lecionojn kaj senĝue vizitas la lernejon de tago al tago. 

 

Tamen ĝi ne kontrolas la diferencon inter mondlingvo kaj montlingvo! 

Preskaŭ ĉiuj esperantistoj nomas sian lingvon montlingvo eĉ se ili ne loĝas en montara regiono! 

  • Ŝati 1
Ligo al komento
share_externally



Aliĝu al la diskutado!

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.

Gasto
Aldoni komenton

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.