Salti al enhavo

La Fundamento de Esperanto


 Diskonigi

Eblas aŭskulti ĉi tiun artikolon.

La sekvanta artikolo, verkita de la grava verkisto kaj poeto William Auld, unue aperis en Kontakto n-ro 80 (1983:4), p. 4. Ĝi estas simpligita kaj mallongigita.

La kreado de tute nova lingvo, kia estis Esperanto en la malfrua 19-a jarcento, kompreneble starigis apartajn problemojn. Aliaj lingvoj havis historion pli aŭ malpli longan, al kiu oni povis sin turni por pravigi sian uzadon de la lingvo. Al Esperanto mankis ĉio simila, kaj la fruaj esperantistoj multe diskutis pri tio, kiel povos evolui la internacia lingvo.

Multaj homoj deziris reformi la lingvon, ĝin plibonigi aŭ perfektigi laŭ sia propra persona vidpunkto. Al ili apenaŭ venus en la kapon trakti tiamaniere iun nacian lingvon, sed por ili la internacia lingvo estis projekto. Tiaj homoj ne komprenis, ke la plej grava celo de la lingvo estas praktika uzado por tutmonda komunikiĝo, kaj ke ilia agado nur malhelpos la realigon de tiu celo. Lernantoj devas esti certaj, ke ili ne devos relerni iun reformitan Esperanton.

Zamenhof tre bone komprenis, ke lia lingvo devas havi la eblecon evolui. Li sciis, ke neniu lingvo povas resti senŝanĝa. Lingvo senŝanĝa estas mortinta lingvo. Sed en naciaj lingvoj la ŝanĝiĝoj okazas surbaze de firma fundamento, nome la strukturo kaj gramatiko, kiujn la lingvo ricevis de la historio. Li do vidis, ke eventualaj ŝanĝiĝoj en Esperanto nepre ne devos ŝanĝi la strukturon kaj gramatikon de tiu lingvo. 

Kiel solvi la problemon? Kiel havigi al Esperanto tiun bazon, similan al aliaj lingvoj, kiun Esperanto tiam ankoraŭ ne havis?

En 1905 Zamenhof eldonis la libron Fundamento de Esperanto, kaj per Deklaracio akceptita de la 1-a Universala Kongreso en Boulogne-sur-Mer sam-jare tiu libro estis proklamita “netuŝebla bazo de Esperanto, en kiu neniu rajtas fari kian ajn ŝanĝon”. Tio estis la saĝa solvo, kiu certigis al la lingvo ĝian estontecon. La Fundamento konsistas el kvar partoj. Unue, Antaŭparolo, en kiu Zamenhof klarigas, kial la verko estas absoluta kondiĉo por la unueco de la lingvo. Due, la Gramatiko de la lingvo, en kiu la 16 reguloj estas koncize prezentitaj. Trie, Ekzercaro, kiu kompletigas la gramatikon kaj montras ĝian aplikon. Kvare, Universala Vortaro, kiu entenas la 1800 unuajn Esperantajn radikojn, kun traduko en kvin lingvoj.

Sur la netuŝebleco de la Fundamento konstruiĝis tiu tutmonda lingvo, kiu baldaŭ festos sian 100-jaran dat-revenon*. La reformemuloj, kiuj ne komprenis la signifon kaj gravecon de tia fundamento, forlasis la movadon. Ili preferis Idon – reformitan Esperanton, kiu mortis pro manko de Fundamento. Fondiĝis UEA dediĉita al praktika uzado de la internacia lingvo.

La Akademio de Esperanto de tempo al tempo oficialigis novajn vortojn, eĉ afiksojn, aŭ ali-maniere rekonis la evoluon de la lingvo. Sed ankaŭ la Akademio rekonas kiel sian ĉefan taskon respekti kaj gardi la Fundamenton. La genio de Zamenhof certigis, ke evoluo povas okazi – sen detruo de la lingva fundamento.

William Auld


* Ĉi tiu artikolo aperis en 1983, kiam Esperanto proksimiĝis al sia 100-a dat-reveno. Nuntempe kompreneble la lingvo aĝas pli ol 130 jarojn.
 

 

  • Ŝati 5
  • Ami 2

William Auld (1924-2006) estis skota Esperantlingva poeto. Li ne nur verkis poezion, sed ankaŭ tradukis, redaktis plurajn revuojn, verkis eseojn pri la lingvo, kaj verkis lernolibrojn. Li estis kandidato por la Nobel-premio pri Literaturo en 1999, 2004 kaj 2006.

 Diskonigi


Uzanta eĥosono

Rekomendataj komentoj

Kara Zhangwei,

Ĉu la artikolo estas iomete malfacila por vi? Ne zorgu, sed legu multajn pli facilajn artikolojn en Esperanto.  Se vi multe legos, post iom da tempo vi trovos, ke tiu artikolo ne plu ŝajnas al vi tiel malfacila.

  • Ŝati 2
Ligo al komento
share_externally



Aliĝu al la diskutado!

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.

Gasto
Aldoni komenton

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.