Salti al enhavo

Kiu estas via preferata sufikso?


 Diskonigi

Eblas aŭskulti ĉi tiun artikolon, kiun voĉlegis Maurizio Giacometto ('Rico').

Tiu ĉumalofta sufikso -UM Anatolo Gonĉarov. 114 paĝoj, PDF-formo. Libere elŝutebla de UEA.

Tre ofte oni vidas en Interreto, aŭ oni aŭdas dum renkontiĝoj, tiun ĉi demandon: ‘Kiu estas via plej ŝatata Esperanto-vorto?’ Ŝajnas, ke plaĉas al esperantistoj paroli pri vortoj. Kutime la plej ŝatataj vortoj estas substantivoj, sed ne ĉiam.

Por kelkaj esperantistoj, kolekti belajn substantivojn ne sufiĉas: ili preferas elekti plej ŝatatajn verbojn, adjektivojn, adverbojn kaj tiel plu. Mi devas konfesi: mi mem estas tia esperantisto. Sed, ĉu eblas elekti plej ŝatatan sufikson? Laŭ mi, jes. Kaj surbaze de la libro kaj de la laboro de Anatolo Gonĉarov*, ne nur laŭ mi.

Mi ne havas sciencan bazon por mia opinio, sed mi kredas, ke se oni demandus esperantistojn pri ilia plej ŝatata sufikso, multaj el ili respondus ‘um’. Um: tiu enigma, ĉiosolva sufikso, multoble riĉigas la esprimkapablon de nia lingvo je niveloj, kiujn multaj naciaj lingvoj ne povas atingi unuvorte.

Anatolo Gonĉarov estas unu el tiuj esperantistoj, kiuj interesiĝas pri tiu ĉefŝlosila vorteto -um. Li pasigas sian vivon kolektante ‘lingvajn okazintaĵojn’, kie aperas tiu sufikso. Nun ĉiuj povas ĝui la rezulton de tiu gratulinda vivlaboro per elŝutado de la libro de Gonĉarov, Tiu ĉumalofta sufikso -UM.

La aŭtoro prenas la du vortojn ‘ĉu’ kaj ‘malofta’ kaj kunmetas ilin en la titolo, tiel kreante la vorton ‘ĉumalofta’. Ne timu, ne temas pri nova vorto. Temas nur pri artaĵo farita, mi supozas,  por demandi, ĉu tiu sufikso -um vere estas tiel malofta en nia lingvouzo. Fakte, ĝi estas ege ofta, kiel montras la 817 citaĵoj pri -um listigitaj en la libro.

Jen kelkaj ekzemploj: okulumo, ondumo, blankumo, kafumi, plenumi, cerbumi, muzikumi, seksumi, literumi aŭ simple ‘umi’. Sendube tiu sufikso estas speciala ano de la afiksa familio de nia lingvo. Tiu ĉumalofta sufikso -UM listigas kaj montras uzad-ekzemplojn, kiujn Gonĉarov kolektis dum pli ol 50 jaroj. Lia tuta kolekto nun estas facile trovebla en senpaga libro eldonita de UEA kiel elektronika dokumento. La libro estas trovebla en la retejo de UEA, kune kun aliaj senpage elŝuteblaj libroj: uea.org/teko/libroj.

Vizitu, do, la retejon, elŝutu kaj legu la libron. Vi certe lernos multajn belajn, utilajn kaj esprim-riĉajn frazojn. Ĝuu la umadon.

Maurizio Giacometto ('Rico')

*Anatolo Gonĉarov forpasis la 11-an de februaro 2022, post la verkado de tiu ĉi artikolo, kiu okazis en novembro 2021.

Redaktite de Rico

  • Ŝati 5

Maurizio Giacometto (Rico) estas redaktoro de la rubriko “Libroservo” en uea.facila.


 

  • adjektivo: vorto, kiu finiĝas per -a en Esperanto, kiu montras econ aŭ kvaliton, ekzemple “granda”, “bona”.
  • adverbo: e-vorto en Esperanto, ekzemple “bone”, “rapide”, “feliĉe”.
  • afikso: vortero, kiun oni aldonas antaŭ aŭ post Esperanta radiko por iom ŝanĝi ties signifon, ekzemple mal-, -in-, -et-.
  • aŭtoro: verkinto, kreinto, farinto.

writer-gbebdf3bd9_1920.thumb.jpg.24146d90f89d00de34d38c7f5a446a30.jpg

  • cerbumi: forte kaj streĉe pensadi pri io.

monument-gb8b80e37c_1280.thumb.jpg.31e6e2abbe1663184c2cd21047d13cb8.jpg

  • citaĵo: frazo aŭ teksto laŭvorte ripetita, skribe aŭ parole, de iu verko aŭ parolado.
  • el-doni: produkti kaj publikigi verkon.
  • elektronika: uzanta sistemon de interne ligitaj elektraj eroj por fari malfacilajn taskojn.
  • enigma: malklara, malfacile komprenebla, vekanta demandojn.
  • substantivo: vorto prezentanta personon, estulon, objekton, aferon aŭ ideon; en Esperanto substantivoj finiĝas per -o.
  • sufikso: vortero, kiun oni aldonas post Esperanta radiko por krei novan vorton, ekzemple -in-, -et-, -ul-.
  • titolo: nomo de libro, poemo, teatraĵo, aŭ simila verko.
  • verbo: ago-vorto, ekzemple: iri, vidas, havis, estos, aŭdus, kuru.

 

 Diskonigi


Uzanta eĥosono

Rekomendataj komentoj



Aliĝu al la diskutado!

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.

Gasto
Aldoni komenton

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.