Salti al enhavo

Feliĉe kaj kontente


 Diskonigi

Eblas aŭskulti ĉi tiun artikolon, kiun voĉlegis Simone Schumacher.

Fabeloj en la okcidenta tradicio ofte finiĝas per geedziĝo inter princo kaj princino, aŭ foje inter princo kaj filino de muelisto, aŭ princino kaj aventurema junulo. Ĉiam tiuj fabeloj finiĝas per tradicia frazo de la speco “Ili pluvivis feliĉe por ĉiam” aŭ simile.

Lastatempe mi serĉis manieron por diri tiun esprimon en Esperanto. Zamenhof tradukis la fabelojn de Hans Christian Andersen, sed tiuj ne finiĝas per simila frazo kaj fakte ili ne nepre finiĝas feliĉe. La fabeloj de Grimm estis tradukitaj de la fama esperantisto Kabe, kaj en tiuj tradukoj troviĝas jenaj frazoj:

"... nenio mankis en ilia feliĉo ĝis la morto." [La ora birdo]

"... kaj vivis feliĉe ĝis la morto." [Sesope oni trairas la tutan mondon]

"... kaj ili ĝoje vivis kune." [Haĉjo kaj Grenjo]

"... ili ĉiuj vivis feliĉaj ĝis la fino." [Fidela Johano].

Tiuj esprimoj ne estis elpensitaj de Kabe mem, sed estas tradukitaj el la germana. (Mi dankas al Lenio Marobin el Brazilo pro tiuj ekzemploj.)

Mi petis informojn ankaŭ ĉe la Lingva Konsultejo en Fejsbuko, kie pluraj esperantistoj donis al mi la subajn frazojn el diversaj lingvoj. Ni ne voĉlegos la tutan liston, ĉar vi povos mem legi ĝin.

En la angla: Kaj ili vivis feliĉe por ĉiam poste.
En la finna: Kaj ili vivis feliĉe por ĉiam.
En la franca: Ili vivis feliĉe kaj havis multajn gefilojn.
En la germana: Kaj se ili ne mortis, ili ankoraŭ vivas hodiaŭ. 
En la greka: Kaj ili vivis bone, kaj ni pli bone.
En la hispana: Kaj ili vivis feliĉe kaj manĝis perdrikojn.
En la hungara: Ili vivis en feliĉo, ĝis ili mortis.
En la itala: Ili vivis feliĉaj kaj kontentaj.
En la japana: Kaj onidire ili vivis senfine (t.e. longe) kaj feliĉe.
En la litova, pola kaj serba: Kaj ili vivis longe kaj feliĉe.
En la portugala: Kaj ili vivis feliĉaj por ĉiam.
En la rusa: Ili vivis feliĉe por ĉiam kaj mortis en la sama tago.
En la sveda: Kaj poste ili vivis feliĉaj en ĉiuj siaj tagoj.
En la turka: Ili atingis sian esperon, nun ni enlitiĝu.

Cetere, kelkaj legantoj de ĉi tiu artikolo verŝajne demandis sin, kial oni uzas foje la adverban formon “feliĉe”, foje la adjektivan formon “feliĉaj”. La adverbo kun -e rilatas al la verbo “vivis”, kaj priskribas kiel la paro vivis. La adjektivo kun -aj rilatas al la paro mem, kaj priskribas ilin.

Do, kiun esprimon uzi en Esperanto? Ne ekzistas unu fiksita frazo, kiel oni trovas en aliaj lingvoj. Tial, kiam mi mem bezonis tiun frazon, mi decidis uzi la esprimon: “Ili pluvivis feliĉe kaj kontente”.

Anna Lowenstein
(kun danko al ĉiuj kontribuintoj)
 

  • Ŝati 3
  • Ami 1
  • Dankon 2

  • adjektivo: vorto, kiu finiĝas per -a en Esperanto, kiu montras econ aŭ kvaliton, ekzemple “granda”, “bona”.
  • adverbo: e-vorto en Esperanto, ekzemple “bone”, “rapide”, “feliĉe”.
  • aventurema: deziranta eliri en la mondo por sperti neordinarajn, nekutimajn okazaĵojn.
  • fabelo: imagata rakonto pri mirigaj okazaĵoj.
  • Fejsbuko (Facebook): nomo de retejo, kie la homoj interŝanĝas informojn, opiniojn, fotojn ktp.
  • fidela: restanta ĉiam ĉe la sama amik(in)o, edz(in)o, familio, ŝtato, reĝ(in)o, promeso, idealo aŭ simile, neniam forlasanta tiun, eĉ en malfacila situacio.
  • konsultejo: loko aŭ retejo, kie eblas peti opiniojn pri iu demando aŭ problemo. 
  • mueli: rompi grenon aŭ aliajn materialojn en tre malgrandajn erojn; necesas mueli grenon antaŭ ol uzi ĝin por fari panon.

172963653_Muelipubl..jpg.136e65e8c4343d23a6b99a708164cf35.jpg

  • perdriko: manĝebla birdo el la sama familio kiel la kokoj.

302941060_Perdrikopx..jpg.148df22875da5a8f4de3c4fceea3a690.jpg

  • princo: filo de reĝo kaj/aŭ reĝino.
  • t.e.: tio estas

 Diskonigi


Uzanta eĥosono

Rekomendataj komentoj

En la suda parto de Italio, en lastaj jarcentoj kiam ne ekzistis televido, oni uzis tradician frazon por fini fabelojn.

Dum vintraj vesperoj homoj pasigis longajn horojn ĉe fajro rakontante fabelojn. Kiam unua homo finis sian fabelon, kaj alia homo komencis sian fabelon, la unua homo diris:

"Larĝa estas la pordo,

mallarĝa estas la vojo,

vi rakontos vian fabelon,

mi jam rakontis mian fabelon."

 

Itale:

"Larga è la porta

stretta la via,

dIta la vostra,

che ho detto la mia."

  • Ŝati 1
  • Dankon 1
Ligo al komento
share_externally

Interese, mi estas denaska hispanalingvano kaj mi neniam aŭskultis "Kaj ili vivis feliĉe kaj manĝis perdrikojn.". Mi ĉiam legis "Kaj ili vivis feliĉaj por ĉiam." kiam mi legis rakontojn hispane. Ĝi havas sencon ĉar perdrikojn hispane "perdices" rimas kun feliĉaj hispane "felices".

  • Dankon 1
Ligo al komento
share_externally

Dankon pro via komento, Erik. Kion opinias aliaj hispanlingvanoj pri tio? Ĉu eble tiu esprimo estas uzata nur en kelkaj hispanlingvaj landoj, sed ne en ĉiuj?

Ligo al komento
share_externally

Ĝuste! Mi neniam ajn vidas tiun esprimon en Kostariko. Sed tio dependas de la lando en kiu oni loĝas. Kvankam ni ĉiuj parolas (aŭ preskaŭ ĉiuj) la hispanan, ni havas plurajn esprimojn por esprimi pli-malpli la saman aferon. Pardonu min se mi faris erarojn en tiu ĉi komento. 

  • Ŝati 1
Ligo al komento
share_externally

La frazo kun "perdrikoj" estas ofta en Hispanio. Almenaŭ ĝi estis ofta, kiam mi estis infano kaj plenkreskuloj rakontis fabulojn al mi. Kiel iu diris antaŭe, oni aldonis "perdices" (perdrikoj) ĉar la vorto rimas kun "felices" (feliĉaj). 

  • Ŝati 1
Ligo al komento
share_externally

Je 2022-1-10 at 02:13, Erik diris:

Interese, mi estas denaska hispanalingvano kaj mi neniam aŭskultis "Kaj ili vivis feliĉe kaj manĝis perdrikojn.". Mi ĉiam legis "Kaj ili vivis feliĉaj por ĉiam." kiam mi legis rakontojn hispane. Ĝi havas sencon ĉar perdrikojn hispane "perdices" rimas kun feliĉaj hispane "felices".

Mi ja aŭdis tion en la hispana kvankam ne tiom ofte.

Citaĵo

Vivieron felices y comieron perdices!

 

  • Ŝati 1
Ligo al komento
share_externally



Aliĝu al la diskutado!

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.

Gasto
Aldoni komenton

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.