Salti al enhavo

Ekzameniĝu rete
pri Esperanto


 Diskonigi

Ĉu vi volas trapasi KER-ekzamenon en junio-julio 2022? Nun eblas ekzameniĝi rete en Esperanto kaj ricevi internacie agnoskitan lingvan atestilon pri via lingvo-kono.

UEA anoncas tri ekzamen-periodojn por la jaro 2022:
• en junio-julio eblos rete trapasi ekzamenojn, tio signifas ke ĉiu el sia propra hejmo povos ekzameniĝi;
• en aŭgusto dum la Universala Kongreso en Montrealo estos paperaj, ĉeestaj ekzamenoj;
• fine de novembro, kadre de la Tutmonda Ekzamentago oni organizos ĉeestajn sesiojn, dise en la mondo.

En la unua sesio dum junio kaj julio ĉiuj, kiuj deziras ekzameniĝi, povos fari tion rete, komforte kaj hejme, do sen la devo vojaĝi al iu ajn fora ekzamen-centro aŭ kongreso. Por ekzameniĝi tiel oni devas havi la necesajn teknikajn ilojn kaj spertojn.

Necesas: 
• kapabli uzi komputilon;
• posedi komputilon kun kamerao kaj mikrofono;
• havi bonan retkonekton;
• uzi unu el tiuj retumiloj: Chrome, Safari, Firefox aŭ Edge; 
• kapabli uzi la programon Zoom.

Por testi ĉu via komputilo taŭgos por la ekzamenoj, la retejo edukado.net organizis senpagajn teknikajn provojn kaj trejnadon pri teknikaĵoj. Se vi jam maltrafis la sesiojn kaj tamen ankoraŭ volas ekzameniĝi, la necesaj informoj restos haveblaj en la retejo.

Antaŭ la ekzameno estos ankaŭ laŭnivela seminario pri la enhavo de la ekzameno kaj ekzercado de la retaj testoj. Krome, pluraj ‘onkloj’ en la programo Ekparolu! de edukado.net pretas helpi la ekzamen-kandidatojn trejniĝi por la ekzamenoj.

Do, se vi volas montri al vi mem kaj al aliaj kiel bone vi progresas en la lingvo, legu pli da informoj ĉe la retejo de edukado.net kaj aliĝu nun!

Jen la datoj de la ekzamenoj: 
18-a de junio 2022, reta sesio, nivelo C1
25-a de junio 2022, reta sesio, nivelo B2
2-a de julio 2022, reta sesio, nivelo B1
12-a de aŭgusto 2022, ĉeesta sesio dum la Universala Kongreso, niveloj B1, B2, C1 kaj C2

ATENTU! La aliĝ-periodo fermiĝos unu monaton antaŭ la tago de la ekzameno (do la 18-an de majo por C1, 25-an de majo por B2 kaj tiel plu).

Maurizio Giacometto (‘Rico’)
surbaze de artikoloj aperintaj en edukado.net

  • Ami 3

Maurizio Giacometto (Rico) estas redaktoro de la rubriko “Libroservo” en uea.facila kaj nuntempa studento de la Interlingvistikaj Studoj ĉe UAM.


  • agnoski: publike anonci, ke io estas vera kaj ĝusta.
  • aliĝi: aldoniĝi, almetiĝi, membriĝi, aparteniĝi al, iĝi partoprenanto en io.
  • atestilo: dokumento por montri, ke oni partoprenis en kurso, sukcesis en ekzameno, aŭ simile.

672887425_DiplomoKER.jpg.0477417295bec96e0940940668c3261c.jpg

  • kamerao: filmilo.

486009016_Filmilopx.jpg.f56f03793feb0f2d0dcf9abb0ad23d6f.jpg

  • kandidato: homo, kiu proponas sin por iu ofico, aŭ por ekzameno.
  • KER: “Komuna Eŭropa Referenckadro”: komuna eŭropa sistemo por lingvaj ekzamenoj.
  • konekto: elektra aŭ interreta kunligo.
  • seminario: praktika kurso dum mallonga periodo, en kiu la instruado estas miksata kun diskutado en malgrandaj laborgrupoj.
  • sesio: kunsida periodo; difinita serio de kunsidoj.
  • testi: kontroli la sciojn de lernanto; kontroli la funkciadon de nova projekto aŭ de iu maŝino.
  • trejnado: instruado kaj ekzercado por konduki al dezirata nivelo de kapablo.
  • Zoom: komputila programo per kiu eblas komuniki kaj kunveni interrete anstataŭ samloke.

 Diskonigi


Uzanta eĥosono

Rekomendataj komentoj

Koran dankon por la aperigo de la informoj pri la retaj ekzamenoj. Estus grave ke multaj eluzu la eblon ekzameniĝi, ĉar nur unufoje jare ni povas aranĝi tiajn ekzamenojn. En la nuna jaro ankaŭ la kotizoj estas malpli altaj. Do, je unu kial pli por ekzameniĝi nun. Venu, informiĝu, aliĝu, provu! https://edukado.net/ekzamenoj/ker/proctor

Katalin Kovats, redaktoro de edukado.net kaj respondeculo pri la KER-ekzamenoj

  • Ŝati 1
Ligo al komento
share_externally

Iu demandis en Facebook, kiom estas la kotizoj por fari la ekzamenojn. Ĉu vi povas doni la prezojn, kiujn mi povos afiŝi en tiu grupo?

Ligo al komento
share_externally



Aliĝu al la diskutado!

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.

Gasto
Aldoni komenton

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.