Salti al enhavo

Balaibalano: la 444-jaraĝa pra-Esperanto


 Diskonigi

Eblas aŭskulti ĉi tiun artikolon, kiun voĉlegis Ahmad Mamduhi.

Kiu estis la unua homo, kiu diris, ke eblas krei artefaritan lingvon? Laŭ esperantistaj fontoj, tiu homo estis René Descartes [Rene’ Dekart], fama franca filozofo, kiu skribis tion en 1629. Sed 49 jarojn pli frue, en 1580, islama klerulo, Mehmed Muhiddin, jam kreis tian lingvon.

Laŭ la turkoj, Mehmed estis turko, sed la persoj konsideras lin perso, ĉar lia familio devenis el la fama urbo Ŝirazo en Persujo (la nuna Irano). En la persa li nomiĝas Moḥyi Moḥammad Golšani [Mohji Mohamad Golŝani]. Ĉiuokaze, kiam li estis 24-jara li iris al Egiptujo por loĝi ĉe sia frato, kiu estis grava oficisto de la sultana administra sistemo.

Tiutempe, la turka imperio estis tre grava kaj vigla, kaj kulture tre evoluinta. En tiu jarcento, ĝi estis regata de la sultano Sulejmano, kiun la eŭropanoj nomis Sulejmano la Mirinda, kaj la islamanoj nomis la Leĝo-faranto. Sulejmano kreis brilan, islaman socion, en kiu kleruloj konis tri lingvojn: la turkan pro la leĝoj, la persan pro la literaturo, kaj la araban pro la religio. Ĝuste sur tiuj lingvoj Mehmed bazis sian pra-Esperanton, kiun laŭ li ankaŭ la nekleruloj povos facile lerni.

Kvankam la vortoj estis prenitaj el la tri menciitaj lingvoj, la sistemo havas interesajn similecojn kun Esperanto.

Ĉio baziĝas sur neŝanĝeblaj radikoj, ekzemple bar- = "sci-". Per tiu radiko oni faras la verbon baram = "scii". La prefikso ki- = "ejo", tial kibar = "lernejo". La sufikso -nak = -eg-, tial barnak = "saĝulo" [iu, kiu scias multon], kaj ekzistis ankaŭ la mala sufikso -ka por -et-: barka = “iometo da scio”. Same kiel en Esperanto, ekzistis sufikso por ilo, tio estis -ak, ekzemple kav- = "fermi" kaj kavak = "ŝlosilo".

La similecoj iĝas ankoraŭ pli rimarkindaj, se ni rigardas la verbojn:

bar [simpla radiko] = "sciu", baram = "scii", barar = "scias", baras = "sciis".

Kaj (ne falu el via seĝo!) Mehmed metis en sian lingvon ankaŭ la ekvivalenton de nia -iĝ-, terura por komencantoj, en la formo z. Ekzemple, hadram = “bati,” had = “batu!”, hadrar = “li batas,” hadzar “li estas batata/batiĝas”. La radiko bal- rilatas al la morto, do balam = “mortigi,” balzam = “morti.” Kaj eĉ (Dio helpu nin!), estas la akuzativo, kiun oni markis per la sono -r.

Kaj nun vi scias preskaŭ ĉion necesan por paroli la balaibalanan. Vi devas nur atenti pri kelkaj aferoj tipaj de la ŝemidaj lingvoj. Ekzemple por esprimi la negativon, Zamenhof nature uzis la literon N, same kiel en la eŭropaj lingvoj, ekzemple en la vortoj “ne”, “neniu”, “nenio”. Sed Mehmed Muhiddin nature esprimis la negativon per la litero L. La vorto “ne” estas la en la araba kaj lo en la hebrea. Sekve labar = “ne sciu!”, labaras = li ne sciis,” labarar = “li ne scias.”

Laŭ la kreinto de la balaibalana, la araba estas la plej bona lingvo. Tial li elektis la samajn vokalojn kiel en la araba, t.e. a, i, u, sed same kiel en la araba, ili povis esti kaj longaj kaj mallongaj. Kiel ni jam montris, bar signifas “sciu!” Sed kun longa vokalo ĝi iĝas bār = “scio, informo.” Do la longa ā havas interalie la funkcion de nia substantiva finaĵo -o.

Zamenhof ne konis la balaibalanan kaj Mehmed Muhiddin, alinome Moḥji Moḥamad Golŝani, ne konis nian internacian lingvon. Sed multfoje ili pensis laŭ la sama maniero.

Renato Corsetti kaj Ahmad Mamduhi
 

  • Ŝati 6
  • Ami 1

Renato Corsetti estas italo, profesie psiĥo-lingvisto, nuntempe loĝanta en Britujo. Li estas eksa prezidanto de TEJO kaj poste de UEA, kiu interesiĝas pri ĉiuj aspektoj de la Esperanto-movado. 

Ahmad Mamduhi estas irana arkitekto, urbfasonisto kaj esperantisto. Ekde 2021, li estas prezidanto de ILEI kaj, ekde 2022, membro de la Akademio de Esperanto.


  • administra: rilata al la laboro por prizorgi la funkciadon de organizaĵo. 
  • akuzativo: la n-finaĵo en Esperanto, aŭ gramatika ero kun similaj funkcioj en aliaj lingvoj.
  • de-veni: veni de iu loko, fonto aŭ situacio.
  • ekvivalento: io egala laŭ valoro, kvanto, funkcio aŭ signifo.
  • filozofo: pensisto, amanto de saĝo. 
  • imperio: granda ŝtato, kiu konsistas el pluraj landoj kutime regataj de unu tre forta lando.
  • islama: sekvanta la instruojn de Islamo, vaste praktikata religio fondita de Mahometo en Arabujo. 
  • kaj... kaj...: la unua afero estas same grava kiel la dua, kaj oni elparolas la unuan “kaj” same forte kiel la duan.
  • klerulo: homo kun multaj scioj pro vasta legado kaj bona kompreno pri kulturaj aferoj.
  • mencii: diri kelkajn vortojn pri io aŭ iu. 
  • negativo: neo, malakcepto, malkonsento, malpermeso, malfaciligo, minuso.
  • prefikso: vortero, kiun oni aldonas antaŭ radiko por krei novan vorton; ekzemploj de Esperantaj prefiksoj estas mal-, re-, dis-. 
  • substantivo: vorto prezentanta personon, estulon, objekton, aferon aŭ ideon; en Esperanto substantivoj finiĝas per -o.
  • sufikso: vortero, kiun oni aldonas post radiko por krei novan vorton; ekzemploj de Esperantaj sufiksoj estas -in-, -et-, -ul-.
  • sultano: reĝo en la islamaj landoj. 
  • ŝemida: apartenanta al la lingvo-familio, kiu enhavas interalie la araban, la hebrean, la aramean kaj aliajn lingvojn el la mez-orienta kaj Mediteranea regionoj.
  • t.e.: tio estas
  • tipa: normala kaj ofta en difinita kulturo.
  • vokalo: la vokaloj de Esperanto estas A, E, I, O, U.
     

 Diskonigi


Uzanta eĥosono

Rekomendataj komentoj

Fin-fine en la historio de Esperanto aperis ne-eŭropa fonto kaj vidpunkto! Tio brile konfirmas, ke Eo estas vere internacia lingvo kaj havas radikojn en profundo de homa, ne nur eŭropa menso. 

Tamen, eta rimarko: kutime kiam oni diras "Eŭropa", oni konsideras nur Okcidentan Eŭropon, sed tute ne Centran, kaj des pli ne Orientan. Iom strange por esperantistoj, ĉu?

  • Ŝati 1
Ligo al komento
share_externally

Dankante ĉies komentojn kaj proponojn, mi sube metas ligilojn al kelkaj Esperantigitaj materialoj pri Balaibalano por tiuj, kiuj deziras pli scii pri ĝi.

1- https://uea.org/vikio/Interlingvistiko_1_-_Balaibalan 

Tio estas Esperanta traduko de ampleksa anglalingva artikolo en la Enciklopedio Iranika. La artikolon verkis C.G. Häberl kun titolo "BĀLAYBALAN LANGUAGE". La angla originalo el la Encyclopædia Iranica, reta eldono, 2015, legeblas ĉe http://www.iranicaonline.org/articles/balaybalan-language 

2- https://uea.org/vikio/Interlingvistiko_2_-_Balaibalan 

Tion verkis Midhat Sertoğlu en la turka kun titolo kaj subtitolo:

TURKO INVENTIS LA UNUAN INTERNACIAN HELP-LINGVON
La lingvo Balaibalano estis la monda unua Esperanto.

Karolo Häberl tradukis tion al la angla, kaj mi Esperantigis ĝin el la angla versio. La angla originalo elŝuteblas el: https://hcommons.org/deposits/objects/hc:29928/datastreams/CONTENT/content)

3- https://uea.org/vikio/Interlingvistiko_3_-_Balaibalan

Tio estas "Kelkaj tabeloj por kompari Balaibalanon kun Esperanto", kiujn mi preparis surbaze de la supraj fontoj.

 
Redaktite de Ahmad
Tajperarojn forigis.
  • Dankon 1
Ligo al komento
share_externally



Aliĝu al la diskutado!

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.

Gasto
Aldoni komenton

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.