Eblas aŭskulti ĉi tiun artikolon, kiun voĉlegis Gabriel Olubunmi Osho-Davies.
En 1970 multaj afrikaj landoj estis jam sendependaj kaj aliaj esperis baldaŭ fariĝi sendependaj. Ĝuste en tiu periodo, juna ganaa inĝeniero pensis, ke por rilati inter si la novaj afrikaj landoj bezonas tut-afrikan lingvon. Tiu juna ganaano, K.A. Kumi Attobrah, poste skribis, ke li ekhavis la ideon en 1967, dum li vojaĝis per ŝipo de Britujo al Francujo. Temis, do, pri homo, kiu konis la mondon, parolis la anglan kaj la tvian, kaj konis aliajn afrikajn lingvojn. Povas esti, ke li ankaŭ konis Esperanton, sed ni ne povas esti certaj pri tio.
Li konstruis tutafrikan interlingvon, kiun li bazis sur multaj afrikaj lingvoj. La alfabeto estis la latina alfabeto kun krome du literoj uzataj en kelkaj afrikaj lingvoj: ɔ kaj ɛ. Tiuj sonoj ekzistas ankaŭ en Esperanto: ɛ estas kiel "e" en la vorto "bela ", kaj ɔ estas kiel "o" en "bona”.
Kumi Attobrah donis al la lingvo la nomon Afrihili, kiu kunmetas la vorton Afriko kun la nomo de tre konata afrika lingvo, la svahila (Swahili).
La vorto-provizo estas tute afrika. Li prenis vortojn el multegaj afrikaj lingvoj, ekzemple sana = multe, kaj zuri = bela/bona, el la svahila; papa = bona, yɛ = esti, fa = preni, el la tvia; ko = ne, kaj kana = unu, el la joruba. Sed li prenis vortojn ankaŭ el multaj aliaj lingvoj, ekzemple el la haŭsa, la kikonga, la zulua, la malagasa. La nombro-vortoj de 1 ĝis 10 venas ĉiuj el malsamaj afrikaj lingvoj.
Strukture la lingvo estas plene afrika kaj tre malsimila al Esperanto, kiu ja havas originalan gramatikon sed multe similas al eŭropaj lingvoj.
Pronomoj kaj verboj. En kelkaj okcident-afrikaj lingvoj oni ŝanĝas la finaĵojn ne de la verboj, sed de la pronomoj. La pronomoj estas tre gravaj kaj indikas la personon, la tempon kaj la aspekton de la verbo. La verboj, cetere, konsistas el nur unu silabo, tial estus tre malfacile modifi ilin. Do, la bazaj pronomoj estas tiuj uzataj kun la verboj: mi-, wu-, lɛ-, ta-, yo-, nu-, ku-, fu-. Se la verbo komenciĝas per vokalo, oni faligas la lastan vokalon de la pronomo, tiel: m’-, w’-, l’-, t’-, y’-, n’-, k’-, f’-.
Se ni uzus Esperantajn radikojn anstataŭ la veraj afrihilaj vortoj, la sistemo funkcius ĉi tiel: mi ekiras = m’ekas ir; ŝi vidadis = ŝ’adis vid; se li scius, li ne venus = se l’us sci, l’usne ven.
En la afrihila lingvo ekzistas ankaŭ la liberaj formoj emi = mi kaj ewu = vi, ktp. Tamen tiuj utilas ĉefe por respondi la rektajn demandojn, ekzemple: “Kiu prenis la libron? Mi.”
Por la substantivoj Kumi Attobrah sekvis la bantuajn lingvojn. En bantuaj lingvoj ne gravas la finaĵoj kiel en eŭropaj lingvoj, sed la komencaĵoj: Mtoto mkubwa ni mfaransa = (la) granda infano estas franco kaj Watoto wakubwa ni wafaransa = (la) grandaj infanoj estas francoj.
Li pensis, ke substantivo kaj ĝia apuda adjektivo komenciĝu per la sama vokalo, ekzemple: akalini = skribilo, sabo = nova, akalini asabon = nova skribilo; ikalini = skribiloj, ikalini isabon = novaj skribiloj. Se la saman aferon ni farus en Esperanto, la rezulto estus: okulo obela kaj amiko abela.
Afrikaj politikaj aktivuloj kritikis la projekton, kiam ĝi aperis. Ili opiniis, ke krei komunan afrikan lingvon ne estas inter la plej urĝaj problemoj. Ili kredis, ke komuna afrika lingvo ekestos, kiam la afrikaj popoloj estos liberaj komuniki inter si. Ekzemplero de la lernolibro estis prezentita al la prezidanto de la Organizaĵo por Afrika Unueco en Adisabebo en majo 1988. Tio estas la lasta publika informo trovebla pri tiu lingvoprojekto.
Renato Corsetti
- 8
- 1
Renato Corsetti estas italo, profesie psiĥo-lingvisto, nuntempe loĝanta en Britujo. Li estas eksa prezidanto de TEJO kaj poste de UEA, kiu interesiĝas pri ĉiuj aspektoj de la Esperanto-movado.
- adjektivo: vorto finiĝanta per -a en Esperanto, kiu montras econ aŭ kvaliton, ekzemple “granda”, “bona”.
- aspekto: gramatika kategorio, per kiu lingvo esprimas la manieron, kiel afero okazas, ekzemple rilate al komenco, fino, rezulto, daŭro, ripeto kaj simile.
- indiki: montri; doni bezonatan informon.
- inĝeniero: homo, kiu per helpo de sciencaj metodoj kondukas kaj direktas teknikajn laborojn, ekzemple konstruadon de maŝinoj, vojoj, pontoj kaj simile.
Foto: Bundesarchiv, Bild 183-23805-1665 / CC-BY-SA 3.0
- kritiki: paroli pri la mankoj kaj malbonaj aspektoj de homo aŭ afero.
- ktp: kaj tiel plu.
- latina (alfabeto): la alfabeta skrib-sistemo uzata precipe de la eŭropaj lingvoj.
- modifi: iom ŝanĝi aferon por ke ĝi estu pli taŭga por iu bezono.
- pronomo: vorto, kiu anstataŭas la nomon de homo, de objekto aŭ de afero; ekzemple “mi”, “ŝi”, “ĝi”, “ili” estas pronomoj.
- sen-dependa: memstara, funkcianta sen la neceso ricevi permeson aŭ helpon de iu aŭ io alia; funkcianta memstare kiel aparta sistemo.
- silabo: parto de vorto, ekzemple la vorto “saluton” havas tri silabojn: sa-lu-ton.
- strukture: rilate al la maniero, en kiu estas aranĝitaj kaj kunmetitaj la diversaj partoj de iu konstruo, maŝino, verko aŭ alia afero.
- substantivo: vorto prezentanta personon, estulon, objekton, aferon aŭ ideon; en Esperanto substantivoj finiĝas per -o.
- urĝa: bezonata tre baldaŭ kaj rapide, ne povanta atendi.
- verbo: ago-vorto, ekzemple: iri, vidas, havis, estos, aŭdus, kuru.
- vokalo: la vokaloj de Esperanto estas A, E, I, O, U.
-
vorto-provizo: la tuta kvanto de la vortoj, kiujn iu konas kaj kutime uzas.
Rekomendataj komentoj
Aliĝu al la diskutado!
Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.