Salti al enhavo

Zamenhof: aŭtoro de Esperanto


 Diskonigi

Eblas aŭskulti ĉi tiun artikolon, kiun voĉlegis Maurizio 'Rico' Giacometto.

Zamenhof: aŭtoro de Esperanto. Marjorie Boulton. Barlastono: EAB, 2017 (2a eldono). 368 paĝoj, 23 cm. ISBN 9780902756373. Prezo 10.50 GBP.

Ĉu vi volas scii pli pri la historio de Esperanto kaj de ĝia kreinto, kaj samtempe legi bonstilan, interesan viv-rakonton, kiu fluas preskaŭ kiel romano? Do, legu Zamenhof: aŭtoro de Esperanto de Marjorie Boulton.

Pli bonan manieron por profunde koni la movadon kaj lingvon oni apenaŭ trovus. Tiu ĉi libro, verkita de fama verkistino, helpos vin pligrandigi vian propran vorttrezoron. Samtempe vi certe enamiĝos al Marjorie Boulton kaj al ŝia skribmaniero. Post la legado de tiu ĉi libro, vi volos aĉeti aliajn ŝiajn librojn.

La dudek tri ĉapitroj de la libro priskribas la tutan vivon de Zamenhof, ekde la infaneco kaj junuleco en Bjalistoko kaj Varsovio, ĝis la unuaj provoj verki lingvon internacian, la publikigo de la Unua Libro, la unuaj kongresoj kaj, finfine, la lastaj jaroj de lia vivo.

Plaĉas la kvalito de la libro (dikaj paĝoj, klara kaj granda skribo, bela verda kovrilo) kiel ankaŭ la enhavo. Oni legas pri la rilatoj kun la gepatroj (tiel malsamaj inter la patro kaj la patrino), la subteno kaj amo de la edzino, la suferoj praktikaj kaj ekonomiaj, la malfacilaĵoj de la movado, la konfliktoj... tiu ĉi libro enhavas ĉion.

Oni ankoraŭ legas en tiu ĉi vivrakonto kelkajn malprecizaĵojn pri la vivo de Zamenhof. Ili troviĝis ankaŭ en pli fruaj libroj, ekzemple en Vivo de Zamenhof de E. Privat. La esplorado de la faktoj kaj gravaj okazaĵoj en la historio de la movado certe ne estas tiel preciza kaj detala kiel en Homarano, la lastatempa elstara vivrakonto pri Zamenhof, verkita de Aleksander Korĵenkov. Tamen Boulton brile pentras por ni mirindan bildon de la unuaj tridek jaroj de la movado, inkluzive de la problemoj, bataloj kaj perfido, kiuj preskaŭ detruis ĝin.

Dankon, Marjorie, kaj dankon al Esperanto Asocio de Britio pro la reeldono de ĉi tiu libro en 2017, okaze de la centjara jubileo de la morto de Zamenhof. Tio estis ankaŭ la mortojaro de Marjorie Boulton mem.

Legante tiun mirindan rakonton pri mirinda homo, la leganto spertas ĉiajn emociojn, kvazaŭ oni spektus la plej atentokaptan filmon. La vivo de Zamenhof sendube taŭgus kiel bazo de filmo. Tiu filmo ankoraŭ ne ekzistas, sed dum vi atendas ĝin, nepre legu la libron!

Maŭrico Giacometto (Rico)

La redaktoro simpligis kaj mallongigis recenzon, kiun li mem verkis pri tiu libro. Ĝi aperis en La Brita Esperantisto n-ro 984 de printempo 2018.

  • Ŝati 5

Maŭrico Giacometto (Rico) estas redaktoro de la rubriko “Libroservo” en uea.facila.


  • aŭtoro: verkinto, kreinto, farinto.
  • ĉapitro: dividaĵo de libro, signita per nomo aŭ numero.
  • detrui: forigi ion por ke ĝi ne plu ekzistu, malkonstrui, nuligi, neniigi.
  • el-doni: produkti kaj publikigi verkon.
  • el-stara: staranta alte super la aliaj membroj de grupo pro rimarkinda kvalito.
  • inkluzive de: enhavante en si.
  • jubileo: festo pro speciala dat-reveno, ekzemple la 50-a, la 100-a aŭ simile.
  • konflikto: forta malkonsento inter homoj aŭ ŝtatoj, kaŭzata de kontraŭeco de iliaj deziroj kaj opinioj.
  • n-ro: numero
  • perfido: malamika ago kontraŭ amiko, aŭ kontraŭ grupo aŭ ŝtato, al kiu oni mem apartenas.
  • spekti: rigardi filmon, teatraĵon, televidan programon aŭ simile.adult-3086304_1280.thumb.jpg.4a5e163a4881928cf14c7c33a98f090d.jpg
  • stilo: la aparta maniero, laŭ kiu estas prezentata verko, artaĵo, vesto aŭ simile.
  • sub-teno: helpo al homo, asocio, projekto, politiko aŭ simile, por ke ĝi sukcesu.
  • vort-trezoro: la tuta kvanto de la vortoj, kiujn iu konas kaj kutime uzas.

 Diskonigi


Uzanta eĥosono

Rekomendataj komentoj

Ne estas komentoj por montri.



Aliĝu al la diskutado!

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.

Gasto
Aldoni komenton

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.