Salti al enhavo

Stranga malapero


 Diskonigi

Eblas aŭskulti ĉi tiun artikolon, kiun voĉlegis Maurizio Giacometto (‘Rico').

Stranga malapero Marie-Laure Lions-Oliviéri. Esperanto-France. Parizo 2021. 48 paĝoj, 21cm (A5). ISBN 978-2-9507376-9-4. Prezo 9€

Ĉu povas esti pli alloga maniero por lerni lingvon ol legi facilan, modernan rakonton kun interesa intrigo, amuzaj ekzercoj kaj sondosieroj? Stranga Malapero estas tia libro.
 
La rakonto okazas en Korsiko, insulo sude de Francujo. Dum la lerneja jarfino, la lernantoj preparas la teatraĵon La Avarulo de Moliero. Sed strangaj aferoj okazas: iu nekonata homo aperas kaj la patro de la ĉefroluloj malaperas…
 
Stranga Malapero estas mallonga romaneto, kiu helpas al novaj lernantoj komenci sian vojaĝon en Esperantujo pere de ses mallongaj ĉapitroj, facila vortaro, ekzercoj fine de ĉiu ĉapitro kaj mallonga fina testo. Same kiel en uea.facila, estas sonregistraĵoj de la tekstoj kaj klarigoj pri iom pli malfacilaj vortoj. Ankaŭ la buntaj bildoj, kiuj akompanas ĉiun ĉapitron, helpas en la komprenado de la lingvo kaj de la intrigo.
 
La libro apartenas al serio de lerno-libroj je pluraj niveloj. Tiu ĉi celas precipe la komencantojn de la unua nivelo (A1). La teksto estas verkita en facila lingvaĵo kaj la ekzercoj, kiuj kompletigas ĉiun ĉapitron, helpas testi la komprenon de la legantoj.
 
La libron verkis Marie-Laure Lions-Oliviéri kaj ilustris Olivier Le Discot.  Teamo de Espéranto-France tradukis ĝin en Esperanton.
 
Stranga malapero estas aĉetebla ĉe kelkaj libroservoj tra la mondo, inkluzive de tiu de la eldonisto, Espéranto-France

Maurizio Giacometto (‘Rico')

 

 

  • Ŝati 2

  • akompani: kun-iri, kun-ludi.
  • avara: ne deziranta elspezi sian monon, ne volanta doni ion ajn el siaj riĉaĵoj al aliaj homoj.
  • bunta: mult-kolora, miks-kolora; kun multaj diversaj aspektoj.
  • ĉapitro: dividaĵo de libro, signita per nomo aŭ numero.
  • (ĉef)rolulo: la (ĉefa) aganto en teatraĵo, filmo aŭ libro, kaj ankaŭ en ludoj.
  • el-doni: produkti kaj publikigi verkon.
  • ilustri: aldoni desegnaĵojn aŭ bildojn al teksto.
  • inkluzive de: enhavante en si.
  • intrigo: serio de okazaĵoj, kiuj formas la rakonton en romano, filmo, teatra verko aŭ simile.
  • kompletigi: fin-fari ion, por ke nenio manku en ĝi.
  • Korsiko: granda insulo en la okcidenta Mediteranea maro, apartenanta al Francujo.

Corse_region_locator_map2_svg.png.4d7cfe73110cdd4ac0cbd252d12a6113.png

Superbenjamin, CC BY-SA 4.0 <https://creativecommons.org/licenses/by-sa/4.0>, via Wikimedia Commons

  • son-registraĵo: sonoj (voĉoj aŭ muziko) konservitaj por posta aŭskultado.
  • teamo: grupo de kunludantoj en sporto aŭ ludo; grupo de homoj, kiuj agas kune por plenumi iun taskon.
  • testo: metodo, kiun oni uzas por kontroli sciojn, kapablon, taŭgecon.

 

 Diskonigi


Uzanta eĥosono

Rekomendataj komentoj

Ne estas komentoj por montri.



Aliĝu al la diskutado!

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.

Gasto
Aldoni komenton

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.