Salti al enhavo

Premio por la libro de Mikaelo Bronŝtejn


 Diskonigi

Eblas aŭskulti ĉi tiun artikolon, kiun voĉlegis Karina Oliveira.

En 2021 la Akademio de Esperanto decidis doni premion al elstara libro eldonita dum la antaŭaj kvin jaroj. La nomo de la premio estas Laŭro de la Akademio.

Laŭro estas la nomo de arbo kun belaj malhelaj folioj, kiu kreskas precipe en la Mediteranea regiono. En antikvaj tempoj la grekoj kaj romanoj donis kronon el laŭrofolioj al la venkintoj en ludoj kaj literaturaj konkursoj. Tial ankoraŭ nun la vorto laŭro estas ne nur la nomo de arbo, sed ankaŭ esprimas honoron pro granda atingo precipe rilata al arto, literaturo aŭ scienco.

146358057_Larofoliojkajkrono2(2).jpg.2245063e4688e1b7c99bedf863fa1df1.jpg

La Laŭro de la Akademio estas nova premio, kiun oni aljuĝis la unuan fojon en 2021 en Zamenhof-tago (la 15-a de decembro). Ĝi estas premio al libro en Esperanto arte signifa, lingve perfekta kaj kontribuanta al la evoluigo de la Esperantlingva kulturo. 

La unua ricevanto de la premio estas la romano Mi stelojn jungis al revado, de rusa verkisto Mikaelo Bronŝtejn, eldonita de Eldonejo Impeto. Tiu libro rakontas la fruajn jarojn de la Soveta Esperanto-movado tra la okuloj de pluraj roluloj. Oni sekvas ilin de la esperplenaj jaroj tuj post la Revolucio ĝis la teruro de la vivo sub Stalino.

La 570-paĝa libro estas mirinda verko, tamen ĝi verŝajne estas tro ambicia celo por legantoj de uea.facila. Nia konsilo: vaste legu diversajn verkojn en Esperanto, ĝis vi estos preta por ĝui la elstaran romanon de Mikaelo Bronŝtejn. 

Intertempe eblas legi la artikolon de Ulrich Lins en ĉi tiu retejo: Kiel transvivigi Esperanton en Sovetunio. La artikolo rakontas la vivon de Ernest Drezen, kiu aperas kiel rolulo ankaŭ en la premiita romano.

Mi stelojn jungis al revado. Mikaelo Bronŝtejn. Impeto, Moskvo, 2021 (2-a eld.) 571 paĝoj, 21cm. ISBN: 9785716103153 Prezo: 39.00 €

  • Ŝati 4
  • Ami 1

  • akademio: asocio de verkistoj, artistoj, sciencistoj aŭ simile, kiuj renkontiĝas por interŝanĝi ideojn.
  • ambicia: celanta tre alte.
  • antikva: malnovega.
  • el-doni: produkti kaj publikigi verkon.
  • el-stara: staranta alte super la aliaj membroj de grupo pro rimarkinda kvalito.
  • honoro: signo de respekto pro la gravaj aferoj, kiujn iu homo faris aŭ faras.
  • jungi: ligi beston al veturilo aŭ alia ilo, kiun ĝi devas tiri; ligi unu ideon al alia.
  • krono: ronda kapvesto portata de reĝo aŭ reĝino.

1481890047_Kronopx..png.53cca70913407c9e4b6c38197e5156b1.png

  • laŭro: speco de arbo; la folioj de kelkaj specoj estas uzataj en kuirado. Laŭro estas ankaŭ esprimo de grandaj merito kaj sukceso precipe rilate al arto, literaturo aŭ scienco.
  • Mediteraneo: maro fermita inter Eŭropo, Afriko kaj Azio.

688177271_Mediteraneopubl..png.3d24c22160df2abb577849f2fd7449f3.png

  • revi: imagi estontan realigon de tio, kion oni forte deziras.
  • revolucio: subita grandega ŝanĝo en la formo de regado, ofte per amasa popola agado aŭ interna milito.
  • rolulo: aganto en teatraĵo, filmo aŭ libro, kaj ankaŭ en ludoj.
     

 

 Diskonigi


Uzanta eĥosono

Rekomendataj komentoj

Ne estas komentoj por montri.



Aliĝu al la diskutado!

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.

Gasto
Aldoni komenton

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.