Salti al enhavo

Mil unuaj vortoj en Esperanto

Eblas aŭskulti ĉi tiun artikolon, kiun voĉlegis Maurizio Giacometto

Mil unuaj vortoj en Esperanto. Heather Amery. Ilustraĵoj de Stephen Cartwright. Tradukis Edmund Grimley Evans. Barlaston, Stoke-on-Trent: EAB, 2004. 63 paĝoj, 30 cm. ISBN 0902756214. Prezo 9.90 €.

Kio estas la plej grava afero kiam oni lernas novan lingvon? Oni demandas sin: “Kiam mi kapablos bone paroli la lingvon? Kiam mi scios sufiĉe da vortoj por havi fluan konversacion kun iu alia, uzante ĉiutagajn vortojn sen la neceso tro ofte konsulti vortaron?”

Gravas la gramatiko - certe - kaj la homoj ne volas fari tro da eraroj, aŭ espereble ili volas fari ne eĉ unu eraron. Tamen, la plej grava celo estas tio, ke ni volas scii kiel eble plej multe da vortoj en nia nove lernata lingvo.

Kion do oni povas uzi por atingi tiun celon? Ĉu vortaro? Kutime, ne. Kutime oni bezonas "vidi" la vortojn, vidi la objektojn, kiujn ili priskribas, kaj espereble vidi ilin ofte kaj en la plej taŭga situacio aŭ kunteksto.

En tiaj okazoj, bildvortaro estus bona rimedo kaj helpilo. Unu tia bildvortaro estas sendube Mil unuaj vortoj en Esperanto.

Supraĵe la libro povus aspekti kiel infanlibro. Tamen, ĝi certe estas utila al ĉiuj lernantoj por lerni kaj memori novajn vortojn je diversaj niveloj, aŭ en kategorioj (bestoj, homoj, manĝaĵoj), aŭ en situacioj (la vendejo, la lernejo, en la hejmo), aŭ en vortlisto de listigitaj vortoj, kiu kunigas ĉiujn vortojn en alfabeta ordo.

Per bona elekto de utilaj kategorioj kaj per la uzo de ĉarmaj ilustraĵoj, klaraj bildoj kaj etikedoj, la libro pretigos infanojn de 2 ĝis 99 jaroj lerni, uzi kaj memori mil vortojn de la ĉiutaga vivo.

Mil vortoj! Jes, kiel la enkonduko al la libro deklaras: “Tempo estos bezonata por lerni ĉiujn”.

Do ek! Al la lernado!

 

  • konversacio: interparolado.

friends-1209740_1920.thumb.jpg.16a114a4c32c4d598e9f6ec74f85cf84.jpg

  • etikedo: papereto fiksita al objekto kun informoj pri ties nomo, adreso, prezo, enhavo kaj simile; tiaj informoj fiksitaj al reta mesaĝo, dokumento, dosiero aŭ simile.

label-1410838_1280.thumb.png.286ed1732d32d566d5e33c34fd5e130c.png

  • Ŝati 2


Uzanta eĥosono

Rekomendataj komentoj

Je ‎2019‎-‎09‎-‎08 at 02:08, Rico diris:

Mi ĝojas, ke vi taksas tiun artikolon bona. Tamen, nenio en Esperanto estas 'tro bona'! 🙂

Komprenas jam, Dankon.

 

Disdoni tiun ĉi komenton


Ligo al komento
Kunhavigi en aliaj retejoj


Join the conversation

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. If you have an account, sign in now to post with your account.

Gasto
Aldoni komenton

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.