Salti al enhavo

Mi amas vin


 Diskonigi

Eblas aŭskulti ĉi tiun artikolon, kiun voĉlegis Maurizio 'Rico' Giacometto.

Mi amas vin. Michael Ross. Ilustraĵoj de Bruno Iradukunda. Tradukis en Esperanton: Manuela Burghelea. NABU, Novjorko, Aprilo 2020. 16 paĝoj. Libro libere elŝutebla en PDF-formato

Mi amas vin estas tre aktuala porinfana libreto. Ĝia temo estas la amo inter infanoj kaj iliaj geavoj dum la periodo de la tutmonda epidemio. La verko montras, kiel estas malfacile por tiuj du generacioj interagi dum ĉi tiu periodo.

La verko estas parto de pli granda kolekto de porinfanaj rakontoj pri la epidemio, kreita en Ruando kun helpo de la organizaĵo NABU. La celo de NABU estas solvi la malegalecon rilate al kreado kaj disvastigado de libroj por infanoj, por ke ĉiuj infanoj povu legi kaj kreski je sia plena kapablo. Legado estas esenca kapablo por forigi malriĉecon, tamen tra la mondo mankas libroj en la lokaj lingvoj, precipe por la pli junaj infanoj.

La belegaj ilustraĵoj de Bruno Iradukunda akompanas mallongan tekston de Michael Ross. Manuela Burghelea tradukis la libron en Esperanton.

Oni rajtas senpage elŝuti la libreton ĉi tie.

Maurizio Giacometto ('Rico')

  • Ŝati 1
  • Ami 1
  • Dankon 1

  • akompani: kun-iri.
  • aktuala: nuntempa.
  • epidemio: malsano, kiu facile moviĝas de unu homo al alia kaj atakas samtempe multajn homojn en la sama regiono.
  • esenca: nepre plej grava.
  • generacio: tuto de la homoj pli-malpi samaĝaj, vivantaj dum la sama tempo-periodo.
  • ilustraĵo: desegnaĵo aŭ bildo aldonita al teksto.
  • Ruando: lando en la orienta parto de centra Afriko.
     

 Diskonigi


Uzanta eĥosono

Rekomendataj komentoj



Aliĝu al la diskutado!

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.

Gasto
Aldoni komenton

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.