Salti al enhavo

Lerni e-legante


 Diskonigi

Eblas aŭskulti ĉi tiun artikolon, kiun voĉlegis Maurizio ‘Rico’ Giacometto.

Ekzercon pri tiu ĉi artikolo solvu ĉe !

Lerni e-legante - ŝtupoj al pli vasta vort-provizo: Petro Desmet’, Flandra Esperanto-Ligo, Antverpeno, Belgujo, 2021. 174 paĝoj, 180 x 254 x 10 mm. ISBN 978907706674. Prezo 20€.

Ĉi tiu artikolo unue aperis, en formo de libro-recenzo, en la porinstruista retejo edukado.net en oktobro 2023. La verkinto, Maurizio ‘Rico' Giacometto, simpligis la lingvaĵon por uea.facila. Ĉi tie troveblas la originala artikolo, antaŭ la simpligo kaj kun multe pli da detaloj pri la libro.

 

Lerni e-legante estas libro de konata esperantisto Petro Desmet’, kiu estas fama precipe pro la kreado de vortaroj kaj esprimaroj. La celo de Lerni e-legante estas plivastigi la vortprovizon de progresantoj.

Post mallonga enkonduko, la libro enhavas 36 ĉapitrojn pri la plej diversaj temoj, kun entute pli ol 1400 vortoj. Inter la temoj traktitaj en la libro estas la homa korpo, vestaĵoj, la naturo, bestoj, manĝaĵoj, butikumado, la domo, vetero kaj klimato.

La tekston akompanas multaj koloraj bildoj, kies celo estas klarigi la vortojn prezentitajn en la teksto.

Ideale, legantoj havu bazajn sciojn pri la gramatiko kaj scipovu uzi la retejon vortaro.net  kaj nacilingvan-Esperantan vortaron. Ĉe la fino de ĉiu ĉapitro aperas aldonaj informoj pri la temo kaj taskoj aŭ ekzercoj. Tiujn povus fari memlernantoj, sed ili estos eĉ pli utilaj por grupo kun instruisto.

La aŭtoro klasigas la vortojn en la libro en tri grupojn. Normale presitaj vortoj estas tiuj, kiuj laŭ la aŭtoro apartenas al la baza vortkono, do legantoj verŝajne jam renkontis ilin en bazaj lernolibroj. La nigre grasigitaj vortoj estas tiuj, kiujn la aŭtoro taksas vere lernendaj. La tria grupo enhavas vortojn, kiujn la leganto jam konas en sia nacia lingvo, kaj kiuj havas similan formon en Esperanto – tamen ankaŭ en Esperanto necesas aktive lerni ilin. En la libro ili estas kolore grasigitaj.

Jen lernilo moderna kaj riĉa kun pli ol 50 temoj, kiuj ebligas ligadon de ideoj kaj tial pli facilan enmemorigadon. Aliflanke la libro ne enhavas klarigojn pri la gramatiko, do ĝi ne sufiĉas kiel sola lernilo. Ĝi povas esti sekva paŝo post libroj aŭ kursoj kiel Esperanto per rekta metodo, lernu.net, Esperanto en 12 tagoj aŭ similaj.

Lerni e-legante estas libro taŭga por komuna lernado kaj do tre utila por parto de progresiga kurso aŭ semajna kursaro. Nur por parto tamen, ĉar kursgvidantoj verŝajne devus kompletigi ĝin per aliaj materialoj. Unuopaj memlernantoj devus jam scii la gramatikon, aŭ mem dedukti ĝin.

Ĉiaj uzantoj ĝuos la eblon elekti siajn preferatajn temojn sen la neceso legi la ĉapitrojn laŭvice. Per ĉi tiu libro ili povos plivastigi sian vortprovizon nature, diskutante kaj – kiel promesas la libro-priskribo – helpante unu la alian.


Maurizio ‘Rico’ Giacometto

 

 

  • Ŝati 5
  • Ami 1

Maurizio Giacometto (Rico) estas kunlaboranto de la retejo uea.facila kaj redaktoro de ĝia rubriko “Libroservo”.


  • akompani: kun-iri, kun-ludi.
  • al-dona: donata kiel plia afero al tio, kio jam ekzistas.
  • aŭtoro: verkinto, kreinto, farinto.

 

writer-1421099_640.jpg.56bdca7b0eed2aa41e21a783730d5c5c.jpg

  • butikumado: vizitado al vendejoj kun la celo rigardi aŭ aĉeti la vendatajn aĵojn.

girl-2581913_640.jpg.f3697741c5bd20fcbd01009fc6739788.jpg

  • ĉapitro: dividaĵo de libro, signita per nomo aŭ numero.
  • dedukti: uzi siajn mensajn kapablojn por kompreni pli pri la detaloj per la ĝeneralaj informoj donitaj.
  • grasigi (en presado): dikigi literojn aŭ vortojn tiel, por ke ili estu pli videblaj.
  • klimato: veteraj kondiĉoj en difinita regiono, aŭ en la tuta Tero, dum longa periodo.
  • kompletigi: fin-fari ion, por ke nenio manku en ĝi.
  • taksi: provi difini la valoron aŭ kvanton de iu aŭ io.
  • vorto-provizo: la tuta kvanto de la vortoj, kiuj ekzistas en difinita teksto aŭ lernolibro.

 

 Diskonigi


Uzanta eĥosono

Rekomendataj komentoj

Ne estas komentoj por montri.



Aliĝu al la diskutado!

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.

Gasto
Aldoni komenton

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.