Salti al enhavo

Eblas aŭskulti ĉi tiun artikolon, kiun voĉlegis Maurizio 'Rico' Giacometto.

La tago de la noktuo Leonardo Sciascia, trad. Carlo Minnaja. Eldonejo FEI, Milano, 2026. 70 paĝoj, 220 mm. ISBN 978-88-96582-32-9. Prezo 15€.
Al ĉiu la sia Leonardo Sciascia, trad. Carlo Minnaja. FEI, Milano, 2026. 82 paĝoj, 230 mm. ISBN 978-88-96582-32-9. Prezo 15€.

Ĉu vi ŝatas legi bonajn krim-romanojn kun profunda mesaĝo? Se jes, vi certe ĝuos la verkojn de la fama itala verkisto Leonardo Sciascia (1921-89). Lastatempe du el liaj plej famaj libroj aperis en Esperanto danke al la elstara traduklaboro de Carlo Minnaja.

La du verkoj estas La tago de la noktuo (Il giorno della civetta) kaj Al ĉiu la sia (A ciascuno il suo). Ambaŭ libroj estas tre gravaj en la itala literaturo, ĉar ili parolas pri justeco, socio kaj la vero.

Por festi tiun ĉi kulturan atingon, okazis speciala prezentado en Racalmuto, la naskiĝurbo de la verkisto en Sicilio. La renkontiĝo okazis la 27an de marto en la sidejo de Fondazione (Fondaĵo) Sciascia, loko plena de historio kaj literaturo.

La evento estis tre signifa pro la partoprenantoj. Ĉeestis la tradukinto Carlo Minnaja, kaj Laura Brazzabeni, la prezidantino de Itala Esperanto-Federacio (FEI). Tre speciala gasto estis Vito Catalano, la nepo de Leonardo Sciascia, kiu rakontis interesajn detalojn pri sia avo.

La evento ne estis nur por la homoj ĉeestantaj en la salono. Ĝi okazis hibride, kio signifas, ke multaj homoj povis sekvi la prelegojn per interreto. Bonega novaĵo estas, ke la tuta prezentado estis registrita. Tial eĉ tiuj, kiuj ne povis partopreni tiun tagon, povos spekti la diskuton poste kaj lerni pli pri la tradukado de tiuj gravaj verkoj.

Matene, antaŭ la oficiala prezento, okazis bela renkontiĝo kun studentoj kaj instruistoj de loka lernejo. La gejunuloj montris grandan intereson pri Esperanto, kaj malkovris kiel ilia sam-urbano, Sciascia, nun povas esti legata en la tuta mondo. Tio estis bela maniero ligi la lokan tradicion kun la internacia kulturo.

Se vi volas malkovri la mondon de Sciascia en nia lingvo, vi povas facile trovi la librojn. Ili estas aĉeteblaj ĉe la reta servo de Itala Esperanto-Federacio.

Legante tiujn librojn, vi ne nur ĝuos bonan literaturon, sed ankaŭ subtenos kulturan interŝanĝon per Esperanto.

Laura Brazzabeni

  • Ŝati 1

Laura Brazzabeni estas itala esperantistino kaj la prezidanto de Itala Esperanto-Federacio. Ŝi estas la Ĝenerala Direktoro de Itala Instituto de Esperanto, kie ŝi okupiĝas pri instruado kaj kunordigado de ekzamenoj. Ŝi ankaŭ okupiĝas pri kongresoj por Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI).


  • ĉe-esti: esti tie en la loko, kie io okazas.
  • el-stara: staranta alte super la aliaj membroj de grupo pro rimarkinda kvalito.
  • evento: aparta, sufiĉe grava kaj memorinda okazaĵo.
  • federacio: unuiĝo aŭ kungrupiĝo de ŝtatoj, asocioj aŭ organizaĵoj por komuna celo.
  • hibride: en du formoj; konsistante el du malsamaj aferoj, ekzemple ĉeesta kongreso kaj virtuala kongreso.
  • krimo: grava kontraŭ-leĝa ago.
  • malkovri: ekscii, ekkoni aŭ ekkompreni aferon, kiun oni antaŭe ne sciis; esti la unua, kiu ekvidas aŭ ekkonas ion, ĝis tiam nekonatan.
  • noktuo: malgranda nokta birdo kun grandaj okuloj, kiu serĉas kaj manĝas insektojn kaj malgrandajn bestetojn.

Noktuovkp.thumb.jpg.4e6a6c0245af17759c3987d41dbae9d3.jpg

Noktuo: Максат79 - CC BY-SA 4.0, https://commons.wikimedia.org/w/index.php?curid=169847908 

  • oficiala: laŭregule akceptita de iu grava persono aŭ oficejo, kiu havas la rajton decidi pri tiu afero.
  • parto-prenanto: unu el la homoj, kiuj ĉe-estas kaj kune aktivas en iu komuna aranĝo.
  • registri: konservi sonojn (voĉojn aŭ muzikon) aŭ filmi okazaĵon por posta aŭskultado aŭ spektado.
  • sidejo: ĉefa oficejo de organizaĵo.
  • sub-teni: helpi homon, asocion, projekton, politikon aŭ simile, por ke ĝi sukcesu.
     


Uzanta eĥosono

Rekomendataj komentoj

Ne estas komentoj por montri.



Aliĝu al la diskutado!

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.

Gasto
Aldoni komenton

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.