
Eblas aŭskulti ĉi tiun artikolon, kiun voĉlegis Maurizio 'Rico' Giacometto.
La Zamenhof-strato: Roman Dobrzyński, VARPAS, Kaunas, 2005 (2-a eldono). 288 paĝoj, 21cm. ISBN 9955-9635-1-4 Prezo 18€.
La Zamenhof-strato estas tre interesa kaj pensiga verko de la ĵurnalisto kaj fama esperantisto Roman Dobrzyński. Ĝi baziĝas sur interparoloj inter li kaj Louis-Christophe Zaleski-Zamenhof, la sola nepo de la kreinto de Esperanto.
Per tiuj intervjuoj, kiuj fojfoje ŝajnas babiladoj inter amikoj, oni malkovras la tutan vivrakonton de Louis-Christophe. Tiu vivo montriĝas plenplena je aventuroj, suferado, kaj nekredeblaj eskapoj el la morto dum la teruro de la geto en la pola ĉef-urbo Varsovio. Sed tio estas ankaŭ vivo plena je sukcesoj en la profesia vivo, en kaj ekster la Esperanto-movado. Sume: vivo interesega kaj libro vere leginda.
Dum la babilado, Louis-Christophe rakontas plurajn anekdotojn. Kelkaj el ili estas preskaŭ nekredeblaj. Ĉiuj prezentas al la leganto eksterordinaran homon.
La libro tamen ne estas nur kolekto de interesaj anekdotoj. Pli gravas ideoj. La Zamenhof-strato esprimas ankaŭ metaforan vojon, kiu kondukas la homaron al pliaj toleremo, komprenemo kaj frateco. Pro tiu eduka celo la libro estas multe pli ol simpla viv-rakonto de unu membro de la familio Zamenhof.
La leganto ricevas amason da interesaj informoj pri la vivo de la nepo de L.L. Zamenhof, antaŭ kaj dum la eventoj en la varsovia geto. Tiutempe lia nomo estis Ludwik, honore al lia fama avo. Post sia eskapo el la geto, li ekuzis la kaŝnomon Krzysztof Zaleski. En 1959 li transloĝiĝis al Francujo, kie li fariĝis franca civitano. Tie li kunmetis siajn du antaŭnomojn kaj familinomojn por fariĝi (franclingve) Louis-Christophe Zaleski-Zamenhof. Li famiĝis kiel inĝeniero pri artefaritaj insuloj kaj multaj aliaj pioniraj konstruaĵoj.
Ne estas facile trovi libron, kiu povas atingi plurajn malsimilajn celojn: montri bonajn lingvon kaj stilon, eduki pri la movado, kaj samtempe kor-tuŝi kaj pensigi. Romano distras aŭ pensigas sed ne nepre instruas. Lernolibro instruas sed ne pensigas. La Zamenhof-strato faras ĉiujn tiujn aferojn.
Kun bela malmola kovrilo, en sufiĉe malgranda formato, la libro estas facile kunportebla, tiel ke eblas legi ĝin dum vojaĝoj, en kafejoj, aŭ sur hejma sofo.
Jen persona, sed samtempe historia, raporto pri la vivo de unu homo kaj pri la sorto de multaj. Jen ponto, por la esperantistoj, de la kreinto ĝis nia tempo, tra la vortoj de lia nepo. Jen verko, kiun ĉiuj esperantistoj, kaj ne nur ili, devus legi.
Maurizio 'Rico' Giacometto
La libro estas aĉetebla ĉe la libroservo de UEA (18 eŭroj), kaj ĉe FEL (21.75 eŭroj). Kontrolu ankaŭ ĉe via nacia aŭ loka libroservo.
-
7
-
1
Maurizio Giacometto ('Rico') estas redaktoro de la rubriko “Libroservo” en uea.facila.
- anekdoto: mallonga rakonto pri interesa, amuza aŭ nekutima okazaĵo.
- aventuro: neordinara, neatendita sperto, ofte (sed ne nepre) okazanta dum vojaĝo.
- civitano: persono apartenanta al ŝtato, regiono aŭ urbo, kun politikaj rajtoj pro tiu aparteno.
- distri: deturni la atenton aŭ la spiriton; amuzi, gajigi.
- ekster-ordinara: tre speciala.
- eskapo: sukcesa eliro el danĝera situacio.
- evento: aparta, sufiĉe grava okazaĵo.
- formato: grandeco (laŭ alto kaj larĝo) de libro aŭ dokumento.
- geto: parto de urbo, kie en la pasinteco membroj de la juda popolo estis devigataj loĝi.
- honore: montrante respekton pro la gravaj aferoj, kiujn iu homo faris aŭ faras.
- inĝeniero: homo, kiu per helpo de sciencaj metodoj kondukas kaj direktas teknikajn laborojn, ekzemple konstruadon de maŝinoj, vojoj, pontoj kaj simile.
Bundesarchiv, Bild 183-23805-1665 / CC-BY-SA 3.0
- ĵurnalisto: profesia raportisto por gazeto aŭ aliaj amas-komunikiloj.
- kaŝ-nomo: nomo, kiun oni uzas, por kaŝi sian veran nomon.
- malkovri: ekscii, ekkoni aŭ ekkompreni aferon, kiun oni antaŭe ne sciis.
- metafora: donanta al esprimo, frazo aŭ rakonto pli profundan signifon ol tiu, kiu estas supraĵe komprenebla.
- pionira: laŭ nova maniero, tiel montranta la vojon al postaj homoj
- sofo: longa, komforta sidilo por tri aŭ kvar personoj.
- sorto: antaŭ-fiksita aparta viv-evoluo.
- stilo: la aparta maniero, laŭ kiu verkisto kunmetas siajn frazojn kaj esprimas siajn ideojn.
- toleremo: akceptemo de opinioj, kredoj aŭ agmanieroj de aliaj homoj aŭ popoloj, eĉ se oni mem ne konsentas pri ili.

Rekomendataj komentoj
Ne estas komentoj por montri.
Aliĝu al la diskutado!
Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.