Salti al enhavo

La teorio Nakamura


 Diskonigi

Eblas aŭskulti ĉi tiun artikolon, kiun voĉlegis Maurizio 'Rico' Giacometto.

La teorio Nakamura. Anna Löwenstein. Partizánske: Espero, 2018. 90 paĝoj, 21 cm. ISBN 9788089366897. Prezo 12.00 €.

Kelkaj lernolibroj estas malfacilaj. Kelkaj estas tro facilaj. Kelkaj aliaj celas helpi lingvolernantojn per rakonto, kiu iom post iom fariĝas pli malfacila dum la legado. La aŭtoro akompanas la legantojn ekde la tre simpla unua ĉapitro ĝis la pli postulaj ĉapitroj en la fino.

La teorio Nakamura estas tia libro. Anna Löwenstein (kiu estas ankaŭ la ĉefredaktoro de uea.facila) verkis ĝin antaŭ kelkaj jaroj por la konata Esperanto-retejo lernu.net. La rakonto estas la bazo de ĝia reta Esperanto-kurso en dudek ses lecionoj.

Ĝis antaŭ du jaroj, la belegajn kaj altkvalitajn ilustraĵojn de la kurso oni povis ĝui nur interrete. Ne plu. La tuta rakonto aperas nun paper-forme kiel ĉarma aventuro pri tempo-vojaĝado. La plenkolorajn bildojn oni povas admiri legante la naŭdekpaĝan libron.

Fakte, belaj ilustraĵoj aperas en ĉiu paĝo. Oni povas vidi ilin, ĉapitron post ĉapitro, se oni tralaboras la kurson en lernu.net. Tamen, kiam oni sekvas la kurson interrete, oni ne povas legi la postajn ĉapitrojn antaŭ ol finstudi la antaŭajn. Ne eblas salti de iu parto de la rakonto al iu alia posta parto. Tial la aŭtoro deziris, ke la rakonto aperu ankaŭ en la formo de aparta libro, tiel ke la homoj povu legi kaj ĝui ĝin simple kiel rakonton, sen la neceso samtempe fari ĉiujn ekzercojn.

En la retejo troviĝas ankaŭ kromaj legotekstoj, sed tiuj ne apartenas al la rakonto (kvankam aperas en ili la samaj roluloj), kaj havas pli klare instruan celon. La kromaj legotekstoj ne aperas en la libro.

La libro estas certe taŭga kaj rekomendinda por komencantoj, kaj progresas lingve de nivelo A1 ĝis B1. Tamen, eĉ pli spertaj legantoj povas ĝui tiun ĉi buntan, ĉarman kaj atentokaptan scienc-fikcian rakonton.

Maurizio Giacometto ('Rico')

Redaktite de Rico

  • Ŝati 1
  • Ami 2

  • admiri: opinii, ke io aŭ iu estas pli ol normale bona aŭ bela. 
  • akompani: kun-iri.
  • aŭtoro: verkinto, kreinto, farinto.

writer-1129708_640.jpg.662b15ca18c57fdceb54b17f30b5333d.jpg

 

  • aventuro: neordinara, neatendita okazaĵo.
  • bunta: mult-kolora, miks-kolora; kun multaj diversaj aspektoj.meadow-2401911_640.jpg.b3f8a84012b3d0495afdc53946842f65.jpg
  • ĉapitro: dividaĵo de libro, signita per nomo aŭ numero.
  • ilustraĵo: desegnaĵo aŭ bildo aldonita al teksto.
  • rolulo: aganto en teatraĵo, filmo aŭ libro, kaj ankaŭ en ludoj.
  • scienc-fikcio: rakonto pri la estonteco, ofte kun imago pri la scienco kaj teknikoj de estonta mondo, vojaĝado ekster nia sun-sistemo, tempo-vojaĝado kaj simile.spaceship-2285527_640.jpg.c0a2d7c72452725afb8bb6972fa11ee0.jpg

 Diskonigi


Uzanta eĥosono

Rekomendataj komentoj

Dankon por tio tre interesa artikolo.
Mi lernis la teorio Nakamura sur « lernu.net » sed mi estas nur en la ĉapitro 17.
Mi mendas hodiaŭ la libro en la katalogo de UEA por lerni ankoraŭ pli bone.
Plej amike,

Serge  :-)

  • Ŝati 1
  • Ami 1
Ligo al komento
share_externally

antaŭ 13 horoj, ApproMat diris:

Dankon por tio tre interesa artikolo.
Mi lernis la teorio Nakamura sur « lernu.net » sed mi estas nur en la ĉapitro 17.
Mi mendas hodiaŭ la libro en la katalogo de UEA por lerni ankoraŭ pli bone.
Plej amike,

Serge  🙂

Dankon pro via komento, Serge. Mi estas feliĉa pro tio, ke vi trovis la artikolon interesa kaj ke ĝi instigis vin al âcetado de la libro. Ĝuu kaj la libron kaj la sekvajn ĉapitrojn en Lernu.net!

Amike,

Rico

  • Ŝati 1
  • Ami 1
Ligo al komento
share_externally



Aliĝu al la diskutado!

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.

Gasto
Aldoni komenton

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.